Diplomatio (angle: Diplomacy) estas unu el ĉefaj verkoj de la usona diplomato, politikologo, geopolitikisto Henry Kissinger, aperinta en 1994.
|
| « En la mondo post la fino de la Malvarma milito diversaj elementoj ŝajne ekhavas ĉiam pli da simileco kaj simetrio. Relativa milita povo de Usono estos poiomete falanta. Manko de klare difinita malamiko kaŭzos premon interne de la lando, celantan redirektadon de resursoj de defendo al aliaj prioritatoj – tiu procezo jam komenciĝis… Tiaj tendencoj estos eĉ pli rimarkindaj en la ekonomia sfero, en kiu usona dominado jam komencis fali kaj en kiu estos malpli danĝere defii Usonon. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Do eĉ ne unu el la plej gravaj landoj, kiuj devos krei novan mondordon, havas iun sperton de reciproka komunikado en la naskiĝanta sistemo de ekzistado de pluraj ŝtatoj. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Studado de la historio de donas gvidilon, aplikeblan aŭtomate. La historio instruas sur ekzemploj, montrante eventualajn sekvojn de similaj situacioj. Sed ĉiu generacio devas decidi memstare, kiuj el la cirkonstancoj efektive estas similaj. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Theodore Roosevelt estis sperta analizisto rilate la povekvilibron. Li insistis je internacia rolo de Usono pro tio, ke tion postulis ĝiaj naciaj interesoj kaj ĉar tutmonda povekvilibro, laŭ lia opinio, estis neimagebla sen la usona partopreno. Por Woodrow Wilson kiel pravigo de la internacia rolo de Usono servis mesiismo: Usono havis devon ne nur subteni la povekvilibron, sed ankaŭ disvastigi siajn principojn tra la mondo. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « Strebo de Usono al ekspansiismo kaj ĝia kredo je tio, ke ĝi estas pli sankta kaj principa ol iu ajn alia lando de Eŭropo, neniam alfrontis iun kontraŭdiron. Ĉar Usono ne traktis sian ekspansion kiel aferon de la ekstera politiko, do ĝi povis apliki forton por efektivigo de sia dominado – super la indianoj, Meksiko, en Teksaso – kaj fari tion sen ajnaj konsciencriproĉoj. Unuvorte la ekstera politiko de Usono konsistis en ne havi la eksteran politikon. Ĝis 1885 Usono superis Brition, konsideritan tiutempe la plej granda industria potenco de la mondo, laŭ suma grandeco de la prilabora industrio. Ĝis la fino de la jarcento ĝi estis konsumanta pli da energio ol Germanio, Francio, Aŭstrio-Hungario, Rusio, Japanio kaj Italio kune. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « [pri la fino de la 19-a jarcento] Tamen la usona senato plu konservadis kiel celon internajn prioritatojn kaj fiaskigis ĉiujn ekspansiismajn projektojn. Ĝi tenis etan armeon (25 mil homoj) kaj malfortan floton. Ĝis 1890 la usona armeo okupis la 14-an lokon en la mondo post Bulgario kaj la usona mararmeo estis malpli granda ol la itala, kvankam laŭ industria povo Usono estis 13-oble pli granda ol Italio. Usono ne partoprenis en la internaciaj konferencoj kaj oni traktis ĝin kiel duarangan potencon. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Nek Woodrow Wilson, nek liaj postaj adeptoj, ĝis la nuntempaj, iam deziris kompreni ke ĉe la eksterlandaj gvidantoj, edukitaj je malpli altaj principoj, pretendo de Usono pri altruismo kaŭzas certan aŭreolon de neprognozeblo. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « Wilsonismo enkorpigis en si la ĉefan dramon de Usono sur la monda scenejo: la usona ideologio iusence estis revolucia dum la usonanoj mem hejme konsideris sin homoj, sufiĉe kontentaj je status quo. La usonanoj, emaj al transformado de eksterpolitikaj aferoj al lukto inter bono kaj malbono kutime sentas sin malkomforte kiam ili devas alfronti kompromisojn, same kiel kaze de partaj kaj nekonvinkaj rezultoj. La fakto ke Usono evitas serĉadon de grandskalaj geopolitikaj transformadoj ofte asocias ĝin kun defendado de teritoria kaj foje ankaŭ politika status quo. Kredante je la ordo bazita sur leĝoj, ĝi apenaŭ kapablas interpacigi kredon je pacaj ŝanĝoj kaj la historian fakton ke preskaŭ ĉiuj gravaj ŝanĝoj en la historio estis ligitaj al perforto kaj renversoj. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « Estante fortege influata de filozofoj de la epoko de Klerismo, Aleksandro la 1-a imagis sin morala konscienco de Eŭropo kaj troviĝis en la lasta etapo de arda entuziasmiĝo pri liberalaj institucioj. Estante en tia humorstato, li proponis al William Pitt nebulan skemon kiel atingi universalan pacon, konsistantan en alvoko al ĉiuj landoj rekonsideri siajn konstituciojn por likvidi feŭdismon kaj enkonduki konstitucian regadon. Post tio la reformitaj ŝtatoj rezignos je aplikado de la forto kaj estos transdonantaj disputojn kun la aliaj ŝtatoj al konsiderado de arbitracio. Tiel la rusa reganto iĝis neatendita antaŭulo de la Wilson-ideo pri tio, ke la liberalaj institucioj estas premiso por paco, kvankam li neniam efektivigis tiom tiujn principojn en praktiko kun sia propra popolo. Post kelkaj jaroj li entute ŝoviĝis al la kontraŭa, konservativisma ekstremo de la politika spektro. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Povekvilibro kreas obstaklojn por apero de eblecoj detrui la internacian ordon; interkonsento rilate komune akceptitajn valorojn kreas obstaklojn por deziro detrui ĝin. La forto, senigita je laŭleĝeco, provokas testi la fortikecon; laŭleĝeco, senigita je forto, provokas malplenan afektadon. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « …ekde momento de la fino de la Tridekjara milito interna aranĝo de Germanio estis stariganta antaŭ Eŭropo la saman dilemon: ĉiufoje kiam Germanio estis malforta kaj malunuigita, ĝi estis tento por siaj najbaroj, speciale por Francio, kaj por ilia ekspansiismo. Samtempe perspektivo de la germana unuiĝo timigis la najbarajn ŝtatojn, kio daŭras ĝis nuntempo. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Puna paco ostaĝigas la tutan internacian ordon, ĉar ĝi postulas de la venkintoj, elĉerpitaj per militaj malfacilaĵoj, deteni landon, kiu sopiregas subfosi la reguligadon. Ĉiu lando, konsideranta sin ofendita, estas certa ke ĝi povos preskaŭ aŭtomate kalkuli pri subteno de malkontenta venkita flanko. Tio iĝos malbeno de la Versajla traktato. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Malforteco de la sistemo de kolektiva sekureco konsistas en tio, ke interesoj malofte estas samaj kaj sekureco malofte estas senriproĉa. Anoj de komuna sistemo de kolektiva sekureco pro tio plej verŝajne konsentos pri senagado ol interkonsentos pri komunaj agoj; oni detenos ilin kune per belaj ĝeneralaj politikaj alvokoj aŭ ili iĝos atestantoj de renegateco de plej pova el la membroj, kiu sentas sin plej bone protektita kaj pro tio malplej bezonanta tiun ĉi sistemon. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Britaj ŝtatestroj neniel konsideris disvastiĝon de reprezentaj institucioj kiel ŝlosilon al paco kiel tion kutime faris iliaj usonaj partneroj, kaj ili tute ne zorgis pri ekzistado de institucioj kiuj diferenciĝis de iliaj propraj. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| « [pri Francio en la dua duono de la 19-a jarcento] Finfine la internacia politiko ekbaziĝis sur kruda forto. Kaj en tiu ĉi mondo aperis interna abismo inter imagoj de Francio pri si mem kiel la dominanta nacio en Eŭropo kaj ĝiaj eblecoj vivi laŭe al ili – la abismo, kiu plu detruas la francan politikon en niaj tagoj. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « Otto von Bismarck, soleca persono dum sia vivo, estis eĉ malpli komprenita post foriro de sur scenejo, akirinte mitajn konturojn. Liaj sampatrujanoj memoris pri tri militoj, garantiintaj la unuigon de Germanio, sed forgesis pri malfacilegaj preparaj operacioj, kiuj ebligis tiujn ĉi militojn, kaj pri tiu modereco, kiu necesis por profiti iliajn fruktojn. Ili vidis manifestiĝojn de forto, sed malsukcesis penetri profundan analizon, sur kiu tiuj ĉi fortoj baziĝis. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « Otto von Bismarck foje diris ke kiam kunsidas kvin ludantoj, oni prefere ludu ĉe la flanko de tri. Sed post kiam el kvinopo de la potencoj – Anglio, Francio, Rusio, Aŭstrio kaj Germanio – Francio iĝis malamika lando, Britio estis nealirebla pro sia politiko de “brila izolado”, aperis ambigueco en pozicio de Rusio pro ĝia konflikto kun Aŭstrio. En tiu situacio Germanio bezonis aliancanon same kun Rusio kaj kun Aŭstrio por formi triopon… Tiel rilatoj inter Germanio kaj Rusio iĝis ŝlosilo al la eŭropa paco. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Tuj post kiam Rusio aperis sur la internacia areno, ĝi kun ŝoka rapideco okupis gvidajn poziciojn. Ankoraŭ dum subskribo de la Vestfalia paco en 1648 Rusio ne estis konsiderata sufiĉe grava, pro kio ĝi eĉ ne estis iel reprezentita. Tamen ekde 1750 Rusio iĝis aktiva partoprenanto de ĉiu grava eŭropa milito. Meze de la 18-a jarcento Rusio eĉ komencis kaŭzi ĉe okcidentaj observantoj malklaran maltrankvilecon. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| « Paradokseco estis la plej karaktera trajto de Rusio. Konstante militante kaj disvastiĝante je ĉiuj direktoj, ĝi tamen opiniis ke oni konstante minacas ĝin. Ju pli plurlingva iĝis la imperio, des pli vindebla sentis sin Rusio, parte ankaŭ pro neceso izoli abundon de siaj etnoj de iliaj najbaroj. Por fortikigi sian regadon kaj superi streĉitecon inter diversaj etnoj, enloĝantaj la imperion, ĉiuj regantoj de Rusio uzis miton pri iu pova ekstera minaco, kiu de tempo al tempo transformiĝadis je sinplenumanta profetaĵo, elprovante stabilecon en Eŭropo. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| « Paradokse, sed veras ankaŭ tio dum la lastaj 200 jaroj eŭropa povekvilibro estis kelkfoje konservita danke al penoj kaj heroeco de Rusio. Sen Rusio Napoleono kaj Hitlero preskaŭ tute certe sukcesus krei mondimperiojn. Simile al duvizaĝa Jano, Rusio estis samtempe minaco al povekvilibro kaj unu el ĝiaj ŝlosilaj komponantoj, grava por ekvilibro kaj tamen ne komplete ĝia parto. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| « Ekscita imago de Rusio pri si mem malofte estis kundividata de la ĉirkaŭa mondo. Malgraŭ enormaj atingoj en literaturo kaj muziko, Rusio neniam estis por la konkeritaj popoloj siaspeca kultura magneto, malsame ol metropoloj de kelkaj aliaj koloniaj imperioj. Kaj la Rusia imperio neniam estis konsiderata kiel modelo de socia ordo – nek de la aliaj socioj, nek de siaj propraj civitanoj. Por la ekstera mondo Rusio estis natura forto – enigma ekspansia ĉeesto, kiun necesis timi kaj deteni same per inkludo en aliancojn kaj per konfrontiĝo kontraŭ ĝi. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| « [pri Otto von Bismarck kaj Benjamin Disraeli] Ambaŭ ili iĝis subtenantoj de Realpolitik kaj ne toleris tion, kion ili nomis “morala ĵargono”. Religiaj kromtonoj de Gladstone (homo, kiun malestimis ambaŭ kaj Disraeli kaj Bismarck), estis konsiderataj de ili kompleta stultaĵo. Nek Bismarck, nek Disraeli sentis eĉ etan kompaton al la balkanaj slavoj, kiujn ili konsideris ĉiamaj incitemaj tumultuloj. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « La dua “Unio de tri imperiestroj” ne plu ŝajnigis ke ĝi zorgas pri iuj moralaj principoj. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « Kialo pro kiu germanaj ŝtataj agantoj estis obseditaj je ideo de kruda forto, estis tio ke Germanio, malsame ol aliaj naciaj ŝtatoj, ne havis integran filozofian bazon… Strikte dirite, Germanio de Otto von Bismarck tute ne estis efektivigo de revoj pri kreado de nacia ŝtato, ĉar li intence ekskludis el ĝi la aŭstriajn ĝermanojn… Manko de intelektaj radikoj estis la ĉefa kialo de necelkonscieco de la germana ekstera politiko. Memoro pri tio ke Germanio dum longa tempo servis kiel ĉefa militejo de Eŭropo estigis ĉe la germana popolo profunde enradikiĝintan senton de manko de sekureco. Kvankam la imperio de Bismarck estis nun la plej pova ŝtatego en la kontinento, al la germanaj gvidantoj ĉiam ŝajnis ke ilin atendas iu malklara minaco, kion atestas ilia obsedo je konstanta batalpreteco, ŝarĝita je militema retoriko. Germanaj militaj strategoj ĉiam eliris el neceso sin defendi kontraŭ kombino de ĉiuj najbaroj de Germanio samtempe. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « Ironio konsistis en tio, ke je certa etapo ekspansiismo ne plu kreskigis povon de Rusio, sed kaŭzis ĝian falon. En 1849 Rusio estis konsiderata de ĉiuj kiel plej pova lando de Eŭropo. Post 70 jaroj dinastio falis kaj ĝi provizore forlasis rondon de la potencoj. Inter 1848 kaj 1914 Rusio estis engaĝita je pli ol ses militoj (krom tiuj koloniaj), oble pli ol iu ajn potenco. En ĉiu ĉi konfliktoj, krom la interveno al Hungario en 1849, financo-politikaj perdoj de Rusio oble superis atendatajn profitojn… ĝi pasie sopiris ĉiam pli da teroj, kiujn ĝi ne bezonis kaj kiujn ĝi ne povis uzi… Ekonomia kaj socio-politika evoluo donus oble pli da utilo por statuso de potenco en la industria epoko ol transformo de Bulgario je satelito aŭ starigo de protektorato en Koreio. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| « Povekvilibro plej bone funkcias, se en ĝia fundamento kuŝas almenaŭ unu el jenaj kondiĉoj. La unua kondiĉo estas ke ĉiu lando havu eblecon libere unuiĝi kun ĉiu alia ŝtato depende de kurantaj cirkonstancoj. Dum plejparto de la 18-a jarcento ekvilibro estis starigata per konstante ŝanĝiĝantaj unioj; same estis dum la tempo de Otto von Bismarck ĝis 1890. La dua kondiĉo estas kiam ĉeeste de konstantaj unioj haveblas reguliganto, observanta ke neniu el la jamaj koalicioj ricevu dominadon – tia situacio formiĝis post la subskribo de la franca-rusia traktato, kiam Britio plu agis kiel reguliganto kaj fakte ĝian atenton sopiris ĉiuj flankoj. La tria kondiĉo estas kiam ĉeeste de malfleksaj unioj kaj manke de reguliganto, interkroĉaj fortoj ene de la unioj estas relative malfortaj tiel ke pro ĉiu preteksto eblas kompromisoj aŭ regrupiĝoj en uniaj rilatoj. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « Bosnio kaj Hercegovino ĉiam estis ursa angulo de Eŭropo, ĝia sorto estis en ambigua stato dum la Berlina kongreso, ĉar neniu fakte imagis kion fari je ĝi. Tiu ĉi tero, kuŝanta inter la Otomana kaj Habsburga imperioj, kie loĝis katolikoj, ortodoksuloj kaj islamanoj, kaj loĝantaro konsistis el kroatoj, serboj kaj islamaj popoloj, neniam estis ne nur ŝtato, sed eĉ memrega teritorio. Ĝi nur ŝajnis esti administrata, sed neniu el la grupoj necesis subiĝi al la aliaj. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « Alfred von Schlieffen ellaboris planon de decida kaj rapida venko en unu fronto kun posta translokado de la fortoj kontraŭ alia malamiko, tiel atingante konvinkan rezulton ĉe ambaŭ frontoj. Ĉar rapida kaj decida atako en oriento ne eblis pro malrapida ritmo de la rusia mobilizado, kiu kiel oni supozis povus okupi ses semajnojn, kaj pro vasteco de la rusia teritorio, Schlieffen decidis venki la francan armeon la unuan eĉ ĝis kiam la rusia armeo estos komplete mobilizita. Por ĉirkaŭiri pezajn francajn fortikaĵojn ĉe la germana limo, Schlieffen proponis rompi neŭtralecon de Belgio, kondukinte germanajn trupojn flanke tra ĝia teritorio… La plano estis same brila kaj senracia. Minimuma kono de la historio povus sugesti al li, ke Britio nepre ekmilitos se okazos invado al Belgio – tiun fakton ŝajne komplete malatentis la kaiser kaj la germana ĝenerala stabo. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| « [pri la Unua mondmilito] Aŭdiĝis mirinde malmulte da avertoj kaj honorinda escepto estis deklaro de Pjotr Durnovo, eksa rusia ministro pri internaj aferoj, kiu iĝis membro de la Ŝtata Konsilio. En februaro 1914 – duonjaron antaŭ la komenco de la milito – li sendis al la caro politikan memorandon:
“La ĉefa pezo de la milito sendube trafos nin, ĉar Anglio apenaŭ kapablas grave partopreni en la kontinenta milito kaj Francio, malriĉa je homa materialo, ĉe tiuj kolosaj perdoj kiuj akompanos la militon en modernaj kondiĉoj de la milittekniko verŝajne sekvos strikte defendan taktikon. Rolo de ramo, trabatanta la plejan kernon de la germana defendo, estos destinita por ni…”. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Kaj eĉ se Rusio realigos plurjarcentan revon pri konkero de la Dardaneloj, do kiel substrekas [eksa rusia ministro pri internaj aferoj] Pjotr Durnovo, tiu sukceso estos strategie nula:
“Eliron al la malferma maro la markoloj al ni ne donas, ĉar post ili sekvas maro preskaŭ komplete konsistanta el teritoriaj akvejoj, maro kovrita je abundo da insuloj, kie ekzemple angla floto povus facile fermi por ni ĉiujn enirejojn kaj elirejojn, sendepende de la markoloj”. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « [pri la Unua mondmilito] Kaj la caro kaj la imperiestro dezirus iri laŭeble for de senpera minaco de milito, sed neniu el ili sciis kiel tion fari – la caro pro tio ke oni malebligis al li aranĝi partan mobilizadon, la kaiser ĉar li ne povis fari mobilizadon nur kontraŭ Rusio. Ambaŭ estis dispremitaj de milita maŝino, kiun ili mem helpis konstrui kaj kiu, estinte ekfunkciigita, jam estis nerenversebla. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| « Antanto specialiĝis je proponado de tiaj sloganoj de morala karaktero kiel “milito por fini ĉiujn militojn” aŭ “fari tiun ĉi mondon sekura por demokratio” – speciale post kiam en la militon engaĝiĝis Usono. La unua el tiuj ĉi celoj estis komprenebla kaj eĉ alloga por landoj, mil jarojn militintaj unu kontraŭ alia en diversaj kombinoj. Ĝia praktika interpretado estis senarmigo de Germanio. La dua deklaro – disvastigo de demokratio – postulis detruadon de germanaj kaj aŭstriaj internaj institucioj. Ambaŭ sloganoj de Antanto do postulis militon ĝis la fino. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| « [pri la Unua mondmilito] La venko igis Francion kun kompleta klareco kompreni, ke regajno estis atingita de ĝi kontraŭ tro alta prezo kaj ke ĝi jam preskaŭ jarcenton vivas danke al sia ĉefa kapitalo. Nur Francio sciis ĝis kiom malforta ĝi iĝis kompare al Germanio, kvankam neniu alia, kaj speciale Usono, estis preta kredi al ĝi. Tiel antaŭ la venko komenciĝis franca-usona dialogo, rapidiginta procezon de senmoraligo de Francio. Same kiel Israelo en niaj tagoj, Francio maskis sian vundeblecon per pika incitemo kaj kreskantan panikon ĝi kaŝis malantaŭ nepacigeblo. Kaj same kiel Israelo en niaj tagoj, ĝi ĉiam sentis timon de izolado. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « En 1880 en Francio loĝis 15,7% loĝantaro de Eŭropo. En 1900 tiu cifero malaltiĝis ĝis 9,7%. En 1920 loĝantaro de Francio konsistigis 41 milionojn da homoj dum tiu de Germanio – 65 milionojn, kio devigis francan ŝtatan aganton Aristide Briand respondi al kritikistoj riproĉintaj lin pri politiko de pacigado rilate Germanion, ke li realigas eksteran politikon, kiu kongruas al fekundindico en Francio. Falo de ekonomia povo de Francio en komparaj indicoj estis eĉ pli rimarkinda. En 1850 Francio estis la plej granda industria evoluinta lando en la kontinento. En 1880 produktado de ŝtalo, karbo kaj fero fare de Germanio superis la francan. En 1913 Francio elminis 41 milionojn da tunoj da karbo kompare al 279 milionoj da tunoj, elminataj de Germanio; fine de la 1930-aj diferenco kreskis ĝis 47 milionoj da tunoj elminitaj de Francio kompare al 351 milionoj da tunoj ĉe Germanio. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « …por ŝtatestroj estas preskaŭ ĉiam granda eraro profundiĝi je detaloj de intertrakta procezo. Ili tiukaze devas lerni detalojn, pri kiuj kutime zorgas ministroj pri eksteraj aferoj, kaj deflankiĝi je detala pridiskutado de aferoj, pli konvenaj al iliaj subuloj, do mankas al ili tempo por okupiĝi pri tiuj problemoj, kiujn povas solvi nur ŝtatestroj. Kaj ĉar neniu homo sen evoluinta egoo atingas gvidajn postenojn, kompromiso iĝas malfacile atingebla kaj sakstratoj iĝas danĝeraj. Konsiderante ke fortikeco de interna pozicio de intertraktanto ofte dependas de almenaŭ ŝajnigo de sukceso, tiaj intertraktoj plej ofte koncentriĝas je kaŝado de kontraŭdiroj ol je la esenco de la problemo. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| « [pri la Versajla traktato] Baldaŭ iĝis tute klare, ke de la praktika vidpunkto principo de memdetermino ne povas esti aplikita iugrade klare kaj ĝuste, kiel tion planis “Dek kvar punktoj”, speciale en la ŝtatoj-sukcedintoj de la Aŭstro-Hungaria imperio… Post la fino de tiu ĉi procezo, realigita cele al memdetermino, sub eksterlanda regado loĝis preskaŭ sama nombro de homoj kiel en la tempo de la Aŭstro-Hungara imperio. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| « Koncepto de kolektiva sekureco ne difinas haveblon de iu konkreta minaco, nek donas garantiojn al iu aparta lando, nek diskriminacias iun el ili. Teorie ĝi estas direktita al kontraŭstaro al ĉia minaco al paco, de kie ajn ĝi venus kaj kontraŭ kiu ajn ĝi estus direktita. Unioj ĉiam supozigas haveblon de iu konkreta potenciala malamiko; kolektiva sekureco defendas internacian juron en abstrakta formo kaj ordo helpe de ĝi estas subtenata proksimume same kiel jura sistemo de lando subtenas internan kriman kodekson. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « [pri kolektiva sekureco] Finfine koncepto de kolektiva sekureco iĝis viktimo de malforteco de propra ŝlosila argumento ke ĉiuj landoj samgrade estas interesitaj kontraŭi konkretan agreson kaj pretas egale riski por kontraŭstari ĝin. Sperto montris ke tiu premiso estas falsa. Eĉ ne unu agreso partoprenita de granda potenco iam ajn estis venkita per apliko de principo de kolektiva sekureco. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « En 1924 stabo de la brita terarmeo venis al la sama konkludo [kiel Ferdinand Foch], kiam ĝi prognozis ke Germanio denove ekmilitos kontraŭ Britio pro la samaj problemoj, kiuj simple “estos ripetiĝo de situacioj, engaĝintaj nin en la lastan militon”. Malpermesoj truditaj de la Versajla traktato, kiel asertis stabaj militistoj, prokrastos rearmadon de Germanio maksimume por naŭ monatoj kaj ĉesos efiki tuj post kiam Germanio eksentos sin sufiĉe politike forta por forĵeti katenojn de la Versajlo – la ĝenerala stabo klarvide donis por tio proksimume 10 jarojn. Agante unisone kun analizo de francoj, la brita ĝenerala stabo ankaŭ antaŭdiris ke Francio estos sendefenda se tiutempe ĝi ne faros union kun “unuarangaj potencoj”. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| « En septembro 1923 laŭ insisto de Francio kaj Britio la Konsilio de la Ligo [de Nacioj] ellaboris universalan taktaton pri reciproka helpo… la traktato deklaris, ke la viktimo de la agreso por ricevi rajton je helpo devis anticipe subskribi traktaton pri senarmiĝo, aprobitan de la Ligo, kaj redukadi siajn armitajn fortojn laŭe al interkonsentita plano… Kreiĝis absurda situacio. Kontraŭado al la agreso estis dependigita de anticipa senarmiĝo de la viktimo. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| « Finfine postula pozicio de la venkinto dum intertraktoj ĉiam malkreskas kun tempopaso. Kio ne estis ricevita dum la ŝoko de malvenko, estos oble pli malfacile ricevebla poste – leciono, kiun Usono devis lerni rilate Irakon fine de la Golfa milito en 1991. Ne pli frue ol en 1921 – do nur du jarojn post la subskribo de la Versajla traktato – estis difinita sumo de reparacioj. Ĝi estis absurde alta: 132 miliardoj da oraj markoj (proksimume 40 miliardoj da usonaj dolaroj, kio en nuntempaj prezoj estus proksimume 323 miliardoj da dolaroj), do la sumo kiu neeviteble sekvigus germanajn pagojn ĝis la fino de la jarcento. Sufiĉe prognozeble Germanio anoncis sian bankroton; eĉ se la internacia financa sistemo sukcesus aranĝi tiom grandan ĝiron de bankaj aktivoj, neniu germana demokratia registaro restus reganta se ĝi akceptus tion. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| « Principo de kunekzistado estos jen kaj jen proponata de Sovetunio dum sekvaj 60 jaroj, ĉe tio reago de la kontraŭa flanko restos konstanta: demokratiaj landoj ĉiufoje bonvenigos proklamon de principo de paca kunekzistado fare de Sovetunio kiel signon de transiro al konstanta paca politiko. Tamen komunistoj siavice ĉiam pravigis periodojn de paca kunekzistado per tio, ke proporcio de la fortoj nuntempe malfavoras al konfrontiĝo. De tio sekvis kompreneble konkludo, ke se tiu proporcio de la fortoj ŝanĝiĝos, do ŝanĝiĝos ankaŭ fideleco de bolŝevistoj al la principo de paca kunekzistado… Piko de tia politiko estis certe la pakto inter Hitlero kaj Stalino en 1939. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « [pri la intermilita periodo] Dum sekvaj kvin jaroj Germanio pagis reparaciojn je proksimume unu miliardon da usonaj dolaroj kaj ricevis ĉirkaŭ du miliardoj da dolaroj forme de pruntoj, ĉefe de Usono. Fakte Usono pagis la reparaciojn de Germanio dum Germanio uzis reston de la usonaj pruntoj por modernigi sian industrion. Francio insistis je la reparacioj por konservi Germanion malforta. La devigita elekti inter Germanio malforta kaj Germanio kapabla pagi la reparaciojn, Francio preferis la lastan varianton, ĉe tio ĝi devis ne enmiksiĝi, vidante kiel la reparacioj helpas restarigi le ekonomian kaj fine militan povon de Germanio. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Ĉar por la Versajla ordo ne ekzistis geopolitika bazo, ŝtataj agantoj faris personajn rilatojn rimedo por ĝia subtenado – la paŝo tute nekonata al iliaj antaŭuloj… Ekde tiam tendenco al personigo de oficialaj rilatoj nur kreskis. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « Francio provis trovi azilon en aro da malfortaj unioj, transformante la garantiojn unuflanke donitajn en la 1920-aj jaroj al Pollando, Ĉeĥoslovakio kaj Rumanio, je traktatoj pri reciproka milita helpo… Substrekante malkonvenecon de tiuj ĉi paktoj, Pollando ekvilibrigis siajn sindevigojn rilate Francion per traktato pri neagreso kun Germanio, tiel ke kaze de atako kontraŭ Francio la oficialaj sindevigoj de Pollando reciproke ekskludus unu la alian, pli ĝuste ili donis al Pollando liberecon pri elekto de tia alianco, kiu donus al ĝi pli grandajn avantaĝojn dum la krizo. » | | « France sought shelter behind an accumulation of halfhearted alliances by transforming the unilateral guarantees of Czechoslovakia, Poland, and Romania of the 1920s into mutual defense treaties[...] Underscoring the irrelevance of these pacts, Poland balanced its commitments to France with a nonaggression treaty with Germany so that, in case of an attack on France, Poland's formal obligations would cancel each other out—or, more precisely, they would leave Poland free to choose that alignment which promised it the greatest benefit at the moment of crisis. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « [pri la Munkena interkonsento] Neville Chamberlain decidis likvidi streĉitecon la 15-an de septembro vizitinte Hitleron. Hitlero montris sian incitiĝon, elektinte kiel renkontiĝejon Berchtesgaden – lokon plej foran de Londono kaj plej malfacile alireblan. En tiu tempo vojaĝo de Londono al Berchtesgaden signifis kvinhoran flugon, kiu por la 69 jarojn aĝa Chamberlain estis la unua. Post aŭskulti dum kelkaj horoj paroladojn de Hitlero pri kvazaŭ malbona traktado de la sudetaj germanoj, Chamberlain akceptis dispartigi Ĉeĥoslovakion. Ĉiuj ĉeĥoslovakaj provincoj, kie germana loĝantaro konsistigis pli ol 50%, estis transdonotaj al Germanio. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « Efektive britaj garantioj al Pollando kaj Rumanio senigis Sovetunion je lasta havebla stimulo por komenci seriozajn intertraktojn pri unio kun la okcidentaj demokratioj… unuflankaj britaj garantioj iĝis donaco por Stalin, ĉar ili provizis lin per maksimumo de tio, kio necesis por iuj ajn intertraktoj, komenciĝantaj ekde nulo. Se Hitlero direktiĝus orienten, Stalin povus kalkuli pri enmiksiĝo de Britio en la milito eĉ antaŭ ol li venos al la sovetia limo. Stalin tiel ĝuis fruktojn de la unio de facto kun Britio, sen doni iujn ajn reciprokajn sindevigojn. » | | « In fact the British guarantee to Poland and Romania removed whatever incentive the Soviets might have had to enter into a serious negotiation about an alliance with the Western democracies[...] the unilateral British guarantees were a gift to Stalin because they provided him with the maximum he would have asked for in any negotation which started, as most negotiations do, with an empty slate. If Hitler moved east, Stalin now assured of Great Britain's commitment to go to war well before the Soviet frontier was reached. Stalin thus guaranteed the benefit of a de facto alliance with Great Britain without any need to reciprocate. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| « Elmontro de preteco malofte rapidigas pason de intertraktoj. Neniu sperta ŝtata aganto akceptas solvon nur pro tio, ke lia kunparolanto sentas neceson hasti; li prefere uzos tiun malpaciencon por ricevi pli favorajn kondiĉojn. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « [pri prioritatoj de Hitlero] …de Britio li deziris neenmiksiĝon je la aferoj en la kontinento kaj de Sovetunio li deziris akiri Lebensraum aŭ “vivospacon”. Nur danke al siaj atingoj Stalin sukcesis ŝanĝi prioritatojn de Hitlero, eĉ se provizore. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| « Por Stalin tamen la plej terura tago iĝis la 27-a de septembro 1940, kiam Germanio, Italio kaj Japanio subskribis la Triflankan pakton, devigantan ĉiun el tiuj ĉi landoj ekmiliti kontraŭ iu ajn alia lando, kiu subtenus Brition. Se esti preciza, la pakto speciale ekskludis rilatojn de ĉiu el la subskribintaj ĝin landoj kun Sovetunio… Kaj kvankam la Triflanka pakto estis tute evidente direktita kontraŭ Vaŝingtono, Stalin ne havis kialojn senti sin trankviligita. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| « [pri pompa akcepto de Molotov fare de Hitlero en 1940] Montrinte ke li eĉ iomete ne estis timigita de tia akcepto, evidente prenita el imagoj pri majesto el iu Viena opereto, Molotov ekokupiĝis pri starigado de konkretaj demandoj: je kio konsistas fina celo de la Triflanka pakto? Kiel Hitlero difinas deklaritan de li “novan ordon”? Kio estas “ampleksigita azia influsfero”? Kio estas germanaj intencoj en Balkanio? Ĉu daŭras kompreno de tio, ke Finnlando troviĝas en la sovetia influsfero? Neniu ankoraŭ konversaciis kun Hitlero tiel, nek subigis lin al tia kruca pridemandado. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Hitlero kredis je tio, ke forto de la volo povas superi ĉiujn obstaklojn. Lia tipa reago al rezistado estis transigo de ĝi je la formo de persona kontraŭstaro. Hitlero neniam lasis bonajn kondiĉojn komplete maturiĝi jam pro tio, ke la prozeco de atendado mem signifus ke obstakloj povus superi lian volon. Stalin estis ne nur pli pacienca, sed ankaŭ kiel komunisto pli estimis historiajn fortojn. Dum preskaŭ 30 jaroj de sia regado li neniam metis je unu vetludo ĉiujn ludmarkojn kaj erare opiniis ke ankaŭ Hitlero neniam faros tion. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « En 1935 speciala komisiono de la senato subestre de senatano de la ŝtato Norda Dakoto Gerald Nye publikigis raporton je 1400 paĝoj, en kiu kulpo pri aliĝo de Usono al la milito estis atribuata al armilfabrikantoj. Baldaŭ post tio aperis furorlibro de Walter Millis “Vojo al milito”, populariginta tiun ĉi tezon inter amasaj legantoj. Sub influo de tiu ideo partopreno de Usono en la milito iĝis klarigata pli per krima komploto kaj perfido ol per bazaj aŭ konstantaj interesoj. Por preventi novan engaĝon de Usono je milito, la kongreso akceptis tri tiel nomatajn leĝojn pri neŭtraleco inter 1935 kaj 1937. La sugestitaj de la raporto de Nye, tiuj ĉi leĝoj malpermesis doni pruntojn kaj alian financan helpon al militantaj landoj (sendepende de kialoj de la milito) kaj metis embargon je liverado de armiloj al ĉiuj flankoj de la konflikto (sendepende de tio, kiu estis viktimo). Aĉetado de nemilitaj varoj kontraŭ kontanta mono estis permesata nur se ili estis transportataj je ne-usonaj ŝipoj. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| « [pri la germana atako en 1941] Komence de la milito Stalin evudente estis preta akcepti solvon surbaze de limoj de 1941; kaj li estis tro cinika por ne atendi proponon de iu quid pro quo. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « [pri 1945] Preventi restarigon de [sovetiaj] limoj de 1941 prezentiĝis praktike neebla. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| « Problemo, alfrontita de Stalin en liaj rilatoj kun la usona estraro, konsistis je tio ke li kun granda malfacilo estis komprenanta kiom gravan rolon por ili ludis moralo kaj laŭĝeleco en iliaj vidpunktoj pri ekstera politiko. Stalin efektive ne estis komprenanta kial la usona estraro faras tian bruon rilate internan aranĝon de orienteŭropaj ŝtatoj, pri kiuj ĝi havas neniun rimarkindan strategian intereson. Fideleco de usonanoj al principo ne ligita al konkreta intereso kiu estus tute klara, igis Stalin serĉi kaŝitajn motivojn. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « [pri la “Diferencoj inter la Nordatlantika traktato kaj tradiciaj militaj unioj” verkita de la Ŝtata Departemento en 1949] Mirindas, sed dokumento kreita de la Ŝtata Departemento asertis ke NATO estis konceptita ne por defendi status quo en Eŭropo, kio certe estis novaĵo por la aliancanoj de Usono. Ĝi diris ke la Nordatlantika alianco defendas principon, ne teritorion; ĝi ne neas ŝanĝojn, sed nur kontraŭas aplikon de forto por ilia realigo. El la analizo la farita de la Ŝtata Departemento sekvis ke la Nordatlantika traktato estas “direktita ne kontraŭ iu ajn konkrete; ĝi estas direktita sole kontraŭ la agreso. Ĝi ne celas ŝanĝi “povekvilibron”, sed estas kreita por konservi “ekvilibron de la principoj”. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « Kutime ĝuste premo de rezultoj de agoj sur batalkampo devigas komenci intertraktojn. Kaj forigo de tia premo malaltigas stimulojn ĉe la malamiko intertrakti serioze kaj instigas ĝin al longigo de la intertraktoj espere de eventualaj unuflankaj gestoj. Nome tio okazis en Koreio… nombro de viktimoj, spertitaj de Usono dum periodo de la intertraktoj, superis ilian nombron dum la tuta antaŭa periodo de la grandskala milito. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| « [pri propono de Stalin en 1952 unuigi Germanion kiel neŭtralan ŝtaton] Dum la usonaj trupoj devintus reveni al Usono, la sovetiaj armitaj fortoj devintus nur retiriĝi al la pola limo, do 160 km orienten. Koncize dirite, laŭvorta plenumo de la propono de Stalin antaŭvidis malfondon de NATO, ĵus aperinta kiel organizaĵo, interŝanĝe de foriro de la sovetiaj trupoj je distanco je nuraj 160 km. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « [pri la komenco de la Malvarma milito] Diplomatio ĉiam pli estis translokiĝanta en sferon de kontrolo super armiloj, kio iĝis reversa flanko de la aliro de la “pozicio de forto”. Adeptoj de tia aliro strebis transformi limigon de armiloj aŭ kontrolon super ili je anstataŭaĵo de politika dialogo; aŭ, se paroli per lingvaĵo de politiko de detenado, ili strebis limigi pozicion de forto je plej malalta nivelo, akceptebla por politiko de detenado forme de timigado. Sed same kiel pozicio de forto ne transformiĝas aŭtomate je intertraktoj, kontrolo super armiloj ne transformiĝas aŭtomate je malfortiĝo de streĉiteco. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « [pri la Sueza krizo] Britio kaj Francio dubigis siajn pretendojn je statusoj de grandaj potencoj, ĉar okazis ke ili bezonis helpon de Israelo por ektrakti Egiption. Israelo perdis moralan avantaĝon, akiritan pro rifuzo de la najbaro priparoli pacon, pro tio ke ĝi permesis uzi sin kiel ilon de koloniismo. Pozicio de Britio en Jordanio kaj Irako, ŝlosilaj fortikaĵoj en Meza Oriento, estis malfortigita. Dwight D. Eisenhower estis profunde ofendita de tia manovro, kiu klare estis ligita al lia supozata maldeziro agordi kontraŭ si voĉdonantojn-judojn en lasta semajno de la antaŭbalota kampanjo. Necesis tre multe klopodi por trovi tian eksterpolitikan manovron, kiu kombinus mankojn de ĉiu agadmaniero aŭ krei tian koalicion, kiu samtempe farus ĉiun ĝian membron malpli forta. Britio, Francio kaj Israelo sukcesis pri tiu heroaĵo. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| « La Sueza krizo ankaŭ unuafoje servis al la nealiancitaj landoj kiel baza leciono de la vero de la Malvarma milito. Ili komprenis ke premo sur Usonon kutime sekvigis ĝiajn asertojn pri bona rilato kaj provojn forigi fonton de malkontento dum provoj premi sur Sovetunion povis esti riskaj, ĉar la ĉiama respondo de Sovetunio estis forta kontraŭago. Dum jardekoj post la Sueza krizo tiuj tendencoj signife kreskis. Severa kondamno de la usona politiko transformiĝis je rito de konferencoj de la nealiancitaj landoj. Kondamno de sovetiaj agoj en la finaj deklaracioj de periode okazintaj renkontiĝoj de la nealiancitaj landoj, estis sufiĉe malofta kaj singarda. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « Tradicia elekto de Francio en la afero de detenado de Germanio per proksimiĝo al Rusio estis ekskludita de iu ajn eventuala varianto de evoluo de Sovetunio: se rezulte sekvos ĥaoso kaj disfalo, do Rusio iĝos tro malforta por esti kontraŭpezilo de Germanio; se ekregos la rusa naciismo kaj okazos recentralizado, do la nova ŝtato, plu posedanta milojn da nukleaj armiloj, povos iĝi tro forta por esti partnero de Francio. Tute ne estas garantiite ke tiu nova ŝtato preferos Francion. Ĝi sendube konsiderus pli alloga por si union kun Usono aŭ Germanio… Do Usono restas la plej fidinda, kvankam koncepte plej malfacila, partnero de Francio kaj ankaŭ ĝia sola garantio en efektivigo de absolute necesa por ĝi amikeco kun Germanio. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
| |
|
| « Baza ekvacio de la partizana milito estas same simpla kaj malfacile plenumebla en praktiko: partizana armeo estas venkanta ĝis ĝi estos venkita; ordinara armeo estas venkita se ĝi ne venkos. Preskaŭ neniam okazas sakstrataj situacioj. » | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|