Saltu al enhavo

Unuigo de Germanio

El Vikicitaro
Unuigo de Germanio
Unuigo de Germanio
Unuigo de Germanio
Aliaj projektoj
Unuigo de Germanio en Vikipedio
Unuigo de Germanio en Komuneja kategorio

Unuigo de Germanio estas proceso de unuigo de germanaj teroj, kiu oficiale finiĝis en 1871 kaj al kiu plej grave kontribuis Otto von Bismarck.

Henry Kissinger

[redakti]
Citaĵo
« [pri Armand Jean du Plessis de Richelieu] Li timis unuiĝintan Centran Eŭropon kaj malebligis ke tio okazus al ĝi. Probable li prokrastis unuigon de Germanio kiel la unueca ŝtato por preskaŭ du jarcentoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Germanio estis batalejo de plejparto de la eŭropaj militoj, multaj el kiuj estis iniciitaj de Francio, kaj pro tio ĝi maltrafis la unuan ondon de la eŭropa koloniado de transmaraj teritorioj. Kiam Germanio finfine tamen unuiĝis, ĝi havis tiom etan sperton pri difinado de propra nacia intereso, ke tio kaŭzis abundon da plej teruraj tragedioj de nia jarcento. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Eŭropa ŝtata aganto, kiu plej rapide komprenis influon de la unuiĝinta Germanio sur mondeventojn, iĝis Benjamin Disraeli, kiu estis sin preparanta por iĝi brita ĉefministro. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Post la unuigo Germanio iĝis la plej pova potenco en la kontinento kaj estis akiranta pli da povo kun ĉiu jardeko, per tio revoluciigante la eŭropan diplomation. Ekde momento de apero de la nuntempa sistemo de ŝtatoj en la tempo de Armand Jean du Plessis de Richelieu potencoj laŭ randoj de EŭropoBritio, Francio, Rusio – estis premantaj al ĝia centro. Nun ja unuafoje la centro de Eŭropo iĝis sufiĉe pova por okazigi premon sur periferion. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [post la unuigo de Germanio fine de la 19-a jarcento] Sinplenumantaj profetaĵoj iĝis parto de internacia sistemo. Tio, kio plu nomiĝis la “eŭropa koncerto”, evidentiĝis splitiĝinta je du malamikaj partoj: malamikeco inter Francio kaj Germanio, kaj ankaŭ kreskanta malamikeco inter la Aŭstro-Hungara kaj Rusia imperioj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« …la Versajla traktato estis nomita tiel, ĉar ĝi estis subskribita en la Spegula halo de la Versajla palaco. Le elekto de la loko mem ŝajne aludis al nenecesa humiligo. Antaŭ 50 jaroj Otto von Bismarck sentakte elektis tiun ĉi lokon por proklami unuigon de Germanio. Nun la venkintoj respondis per ofendo al la ofendo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Otto von Bismarck foje diris ke unuigo de Germanio neniam okazos per intertraktoj, sed sole per “sango kaj fero”, kio precize kongruis kun la vidpunkto de Hanojo pri la vjetnama unueco. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ

[redakti]