Saltu al enhavo

Liberalismo

El Vikicitaro
Liberalismo
Liberalismo
Liberalismo
Aliaj projektoj
Liberalismo en Vikipedio
Liberalismo en Komuneja kategorio
Liberalismo en Vikivortaro

Liberalismo estas idearo favora al reĝimo garantianta la individuajn liberecojn kaj al forigo de la privilegioj.

Citaĵoj

[redakti]

Alexander Berkman

[redakti]
Citaĵo
« Libereco estas malplena sono dum oni estas ekonomie katenita. » « Liberty is an empty sound as long as you are kept in bondage economically. »
— Alexander Berkman, Kio estas komunisma anarkiismo?, ĉapitro 14-a, "La februara revolucio"
Citaĵo
« Libereco signifas, ke oni rajtas fari iun aferon; sed se oni ne havas oportunon fari tion, la rajto estas nur moko. La oportuno kuŝas en onia ekonomia stato, sendepende de la politika situacio. Neniuj politikaj rajtoj povas esti eĉ iom utilaj por tiu, kiu estas devigita sklavi sian tutan vivon por preventi la malsatmorton de si kaj sia familio. » « Freedom means that you have the right to do a certain thing; but if you have no opportunity to do it, that right is sheer mockery. The opportunity lies in your economic condition, whatever the political situation may be. No political rights can be of the least use to the man who is compelled to slave all his life to keep himself and family from starvation. »
— Alexander Berkman, Kio estas komunisma anarkiismo?, ĉapitro 14-a, "La februara revolucio"

Aleksander Herzen

[redakti]
Citaĵo
« Liberaluloj longe ludis, ŝercis pri la ideo de revolucio kaj pro tiuj ŝercoj ili venis al la 24-a de februaro. Popola uragano starigis ilin sur pinton de sonorilturo kaj montris al ili, kien ili iras kaj kien ili kondukas la aliajn; rigardinte la abismon, malfermiĝintan antaŭ iliaj okuloj, ili paliĝis; ili ekvidis ke falas ne nur tio, kion ili konsideris superstiĉo, sed ankaŭ ĉio alia kion ili konsideris eterna kaj vera; ili tiom ektimis ke iuj kroĉiĝis al falantaj muroj dum aliaj haltis pentantaj duonvoje kaj komencis ĵuri al la preterirantoj ke ili ne deziris tion. Jen pro kio la homo, proklamintaj la respublikon, iĝis ekzekutistoj de libereco; jen kial liberalaj nomoj, sonintaj je niaj oreloj dudek jarojn, estas reakciaj deputitoj, perfiduloj, inkviziciistoj. Ili deziras liberecon, eĉ respublikon je certa rondo liberala-edukita. Ekster sia modera rondo ili iĝas konservativuloj» « Либералы долго играли, шутили с идеей революции и дошутились до 24 февраля. Народный ураган поставил их на вершину колокольни и указал им, куда они идут и куда ведут других; посмотревши на пропасть, открывавшуюся перед их глазами, они побледнели; они увидели, что не только то падает, что они считали за предрассудок, но и все остальное, что они считали за вечное и истинное; они до того перепугались, что одни уцепились за падающие стены, а другие остановились кающимися на полдороге и стали клясться всем прохожим, что они этого не хотели. Вот отчего люди, провозгласившие республику, сделались палачами свободы; вот отчего либеральные имена, звучавшие в ушах наших лет двадцать, являются ретроградными депутатами, изменниками, инквизиторами. Они хотят свободы, даже республики в известном круге либерально-образованном. За пределами своего умеренного круга они становятся консерваторами. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de oktobro 1848]
Citaĵo
« Liberaluloj de ĉiuj landoj, ekde la tempo de la Resurtronigo, vokis la popolojn faligi la monarĥia-feŭdan ordon je la nomo de egaleco, je la nomo de larmoj de malfeliĉulo, je la nomo de suferoj de subpremito, je la nomo de malsato de malhavulo, ili ĝojis fervore pelante la ministrojn, de kiuj ili postulis malfacile plenumeblajn aferojn, ili ĝojis kiam unu feŭda apogilo falis post la alia, kaj ili tiom entuziasmiĝis finfine ke ili transiris proprajn dezirojn. Ili rekonsciiĝis kiam el sub duondetruitaj muroj aperis — ne en libroj, nek en parlamenta babilado, nek en filantropiaj paroladoj, sed efektive — proleto, laboristo kun hakilo kaj nigraj manoj, malsata kaj apenaŭ vestita je ĉifonoj. Tiu ĉi "malfeliĉa, malriĉa frato", pri kiu oni tiom paroladis, kiun oni tiom kompatis, demandis finfine kie estas lia parto en ĉiuj resursoj, en kio estas lia libereco, lia egaleco, lia frateco. Liberaluloj ekmiris la arogantecon kaj sendankemon de la laboristo, sturmokupis la stratojn de Parizo, kovris ilin per kadavroj kaj kaŝis sin disde la frato malantaŭ bajonetoj de sieĝostato, savante civilizacion kaj ordon! » « Либералы всех стран, со времени Реставрации, звали народы на низвержение монархически-феодального устройства во имя равенства, во имя слез несчастного, во имя страданий притесненного, во имя голода неимущего, они радовались, гоняя до упаду министров, от которых требовали неудобоисполнимого, они радовались, когда одна феодальная подставка падала за другой, и до того увлеклись наконец, что перешли собственные желания. Они опомнились, когда из-за полуразрушенных стен явился — не в книгах, не в парламентской болтовне, не в филантропических разглагольствованиях, а на самом деле — пролетарий, работник с топором и черными руками, голодный и едва одетый рубищем. Этот «несчастный, обделенный брат», о котором столько говорили, которого так жалели, спросил, наконец, где же его доля во всех благах, в чем его свобода, его равенство, его братство. Либералы удивились дерзости и неблагодарности работника, взяли приступом улицы Парижа, покрыли их трупами и спрятались от брата за штыками осадного положения, спасая цивилизацию и порядок! »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de oktobro 1848]
Citaĵo
« Libre, teorie komprenis homoj maljustecon kaj libre deziris ĝin korekti, tiun malfruan penton de malplimulto oni nomis liberalismo. » « Книжно, теоретически поняли люди несправедливость и книжно хотели ее поправить, это позднее раскаяние меньшинства назвали либерализмом. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« Pri ĉiutaga pano liberalismo ne pensis, ĝi estas tro romantikulo por zorgi pri tiaj krudaj bezonoj. Por liberalismo estis pli facile elpensi la popolon ol esplori ĝin. Ĝi mensogis kontraŭ ĝi pro amo ne malpli ol aliaj mensogis kontraŭ ĝi pro malamo. Liberaluloj verkis sian popolon a priori, vestis ĝin je romia togo kaj paŝtistaj vestoj. Pri efektiva popolo oni pensis malmulte; ĝi vivis, laboris, suferis apude, proksime, kaj se iu konis ĝin, tio estis ĝiaj malamikojpastroj kaj legitimistoj. Ĝiaj sortoj restis same kiel antaŭe, sed la popolo elpensita iĝis idolo en la nova politika religio — sanktoleo, per kiu oni ŝmiris frunton de la caroj, transiris al sunbruniĝinta frunto, kovrita je haŭtsulkoj kaj amara ŝvito. Sen liberigi ĝiajn manojn, nek ĝian intelekton, liberalismo sidigis la popolon sur tronon kaj, sin klinante ĝistere, klopodis samtempe lasi la potencon al si mem. » « О хлебе насущном — либерализм серьезно не думал, он слишком романтик, чтоб печься о таких грубых потребностях. Либерализму легче было выдумать народ, нежели его изучить. Он налгал на него из любви не меньше того, что на него налгали другие из ненависти. Либералы сочинили свой народ a priori, одели его в римскую тогу и в пастушеский наряд. О действительном народе мало думали; он жил, работал, страдал возле, около, и если его кто-нибудь знал, то это его враги — попы и легитимисты. Судьбы его оставалась по-старому, зато народ вымышленный сделался кумиром в новой политической религии — елей, которым мазали чело царей, перешел на загорелое чело, покрытое морщинами и горьким потом. Не освободивши ни его рук, ни его ума, либерализм посадил народ на трон и, кланяясь ему в пояс, старался в то же время оставить власть себе. »
— Aleksander Herzen, De sur alia bordo [la 1-an de marto 1849]
Citaĵo
« Liberalismo, militirante kontraŭ socialismo, ekde komence laŭte deklaris al la mondo, ke ĝi iras por defendi civilizacion kontraŭ novaj barbaroj» « Либерализм, ополчаясь против социализма, с самого начала громко возвестил миру, что он идет на защиту цивилизации, против новых варваров. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]
Citaĵo
« Necesas diri la veron ke liberalismo nenie distingiĝis pri profunda kono de la popolo, speciale de la kampara. Liberalismo ĝenerale estas transira fenomeno, evoluinta en la urba civilizacio, necesa malplenigo de la spaco inter malnova kaj nova konstruaĵoj. Ĝi ĉiam kontentiĝis je abstrakta imago pri la popolo, ĝia retorika bildo, en kiu estis kombinitaj — simpleco de Gessner-aj patriarkoj, moroj de Deshoulières-aj paŝtistinoj kaj ferocaj virtoj de romia plebo de la antaŭ-Punika tempo. » « Надо правду сказать, что либерализм нигде не отличался глубоким знанием народа, особенно сельского. Либерализм вообще явление переходное, развившееся в городской цивилизации, необходимая расчистка места между старой и новой постройкой. Он всегда довольствовался отвлеченным понятием о народе, риторическим образом его, в котором были совмещена — простота Геснеровых патриархов, нравы дезульеровских пастушек и свирепые добродетели римского плебея допунических времен. »
— Aleksander Herzen, Rusaj germanoj kaj germanaj rusoj [1859]

Eric Hoffer

[redakti]
Citaĵo
« La vortoj de Tocqueville pri la tirania regado validas por ĉiuj totalismaj reĝimoj: la momento de plej granda danĝero por ili estas kiam ili komencas reformojn, tio estas kiam ili ekmontras liberalajn tendencojn. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Liberalulo traktas nuntempon kiel laŭleĝan posteulon de pasinteco, konstante kreskantan kaj evoluantan direkte al pli bona estonteco: difekti nuntempon signifas kripligi estontecon. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Opinio ke fanatikuloj de malsamaj koloroj devas troviĝi ĉe malsamaj polusoj malkongruas al realo: ili ĉiuj apartenas al la sama tendaro. Nur fanatikulo kaj moderulo troviĝas ĉe kontraŭaj polusoj kaj renkontiĝi ne povas. Fanatikuloj de malsamaj koloroj rigardas unu la alian suspekteme kaj pretas ĉiuminute kroĉiĝi je la gorĝo unu de alia. Sed ili estas najbaroj kaj preskaŭ parencoj. Ili malamas unu la alian kaj estas same proksimaj kiel Saŭlo kaj Paŭlo. Kaj por fanatikulo-komunisto pli facilas iĝi faŝisto, ŝovinistokatoliko ol sobra liberalulo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Andrej Movĉan

[redakti]
Citaĵo
« [pri Rusio] […] unuiĝinta "liberala lando" aŭ "kvina kolono" ne ekzistas. » « [о России] […] консолидированной «либеральной страны», или «пятой колонны», не существует. »
— Andrej Movĉan, Sankcioj — vido de malantaŭe [la 15-a de majo 2014]
Citaĵo
« [pri kritiko de Rusio fare de liberaluloj] Kiu necesas esti por havi deziron vidi Rusion aro da mizeraj stultuloj? Kio devas esti en animo de homo, kun plezuro superŝutanta per insultoj homojn kaj landon (sendepende de ĝia nomo), eĉ se li en tiu lando ne loĝas? Kiel mizereco ĉirkaŭ vi (aŭ lime de vi) helpos al vi esti pli bona? » « [о критике России либералами] Кем надо быть, чтобы иметь желание видеть Россию сборищем нищих придурков? Что должно быть в душе человека, с упоением осыпающего бранью людей и страну (вне зависимости от ее названия), даже если он в этой стране не живет? Как убогость вокруг себя (или на границе с тобой) поможет тебе быть лучше? »
— Andrej Movĉan, Aniĝo en EU? [la 1-a de februaro 2017]
Citaĵo
« [pri Rusio] Evoluo de la lastaj 15 jaroj estas ne vojo de liberalismo al totalismo, sed migrado de milda kaŭdilismo al tiu pli strikta kaj de feŭdisma malunueco al feŭda unueco. » « [о России] Эволюция последних 15 лет — это не путь от либерализма к тоталитаризму, а движение от мягкого каудилизма к более жесткому и от феодальной раздробленности к феодальному единству. »
— Andrej Movĉan, Kio okazos se al potenco en Rusio denove venos liberaluloj? [novembro 2015]
Citaĵo
« Kelkaj gvidantoj de opozicio en Rusio, asertantaj (kaj opiniantaj) ke ili okupas liberalajn poziciojn, insistas hodiaŭ pri plej baldaŭaj balotoj je ĉiuj niveloj, aranĝotaj "sen falsado" […] Ili strange forgesas, ke Hitlero en Germanio, Chaves en Venezuelo, Tsipras en Grekio estis elektitaj nome kadre de tia proceduro. Eĉ pli, se siatempe estus aranĝitaj tiaj balotoj en Sovetunio, Stalin sendube venkus je ili, same kiel venkus Mao Zedong en Ĉinio kaj ajatolo Ĥomejni en Irano» « Ряд лидеров оппозиции в России, утверждающих (и считающих), что они занимают либеральные позиции, настаивают сегодня на скорейших выборах всех уровней, проведенных «без фальсификаций» […] Они странным образом забывают, что Гитлер в Германии, Чавес в Венесуэле, Ципрас в Греции были избраны именно в рамках такой процедуры. Более того, если бы в соответствующее время были проведены такие выборы в СССР, Сталин, несомненно, бы на них победил, как победил бы и Мао Цзэдун в Китае, и аятолла Хомейни в Иране. »
— Andrej Movĉan, Kio okazos se al potenco en Rusio denove venos liberaluloj? [novembro 2015]
Citaĵo
« [pri Rusio] Aperas situacio de sakstrato: "liberala" opozicio strebas ricevi de la potenco liberajn balotojn, renkontante totalan srtiktan reziston de la potenco kaj malŝparante por tiu ĉi lukto ĉiujn fortojn kaj homan potencialon. Dume tiaj balotoj nur konfirmus mandaton de la nuna potenco […] » « [о России] Возникает ситуация тупика: «либеральная» оппозиция стремится добиться от власти свободных выборов, встречаясь с тотальным жестким сопротивлением власти и растрачивая на борьбу все силы и человеческий потенциал. Вместе с тем такие выборы только подтвердили бы мандат существующей власти […] »
— Andrej Movĉan, Kio okazos se al potenco en Rusio denove venos liberaluloj? [novembro 2015]
Citaĵo
« Estas sensence provi efektivigi demokratiajn ŝanĝojn en malpreta al tio socio. Tasko de opozicio ne povas esti ŝanĝo de la potenco, nek eĉ eniro en ĝin: en la nuna Rusio institucioj de regado estas reduktitaj kaj ĉeesto de reprezentantoj de liberala ideologio en la potenco en malgranda kvanto nur ligos al ili la manojn, sed ne ŝanĝos la situacion. » « Демократические преобразования бессмысленно пытаться делать в не готовом к этому обществе. Задачей оппозиции не может быть ни смена власти, ни даже вхождение во власть: в современной России институты управления редуцированы и нахождение представителей либеральной идеологии во власти в небольшом количестве только свяжет им руки, но не изменит ситуацию. »
— Andrej Movĉan, Kio okazos se al potenco en Rusio denove venos liberaluloj? [novembro 2015]
Citaĵo
« [pri Rusio] […] tasko de la opozicio devas esti lukto por mondkoncepto de la socio (por ke en la momento de elekto ĝi elektus liberalismon kaj demokration) kaj por formiĝo ene de la lando de liberala elito (do ekonomie, socie kaj politike aktiva parto de la socio). » « [о России] […] задачей оппозиции должна быть борьба за мировоззрение общества (для того, чтобы в момент выбора оно совершило выбор в пользу либерализма и демократии) и за формирование внутри страны либерально настроенной элиты (то есть экономически, социально и политически активной части общества). »
— Andrej Movĉan, Kio okazos se al potenco en Rusio denove venos liberaluloj? [novembro 2015]
Citaĵo
« [pri Rusio] Sekreto de katastrofo de la liberalisma movado interalie konsistas en perfekta kompreno fare de la efektiva potenco, de la ŝlosilo al sia stabileco: plejparto de la loĝantaro instinkte strebas al ekvilibrita centrisma pozicio (kiom ajn falsa en realo ĝi estus). "Patriotoj" (krom kutima por ĉiu socio 1% de koleraj agresemaj ofenditaj homoj, kiuj serioze kredas se siaj vortoj) kaj unuavice iliaj "intelektaj kolonoj" simple ludas por la potenco rolon de ekstremistoj laŭ mendo kaj kontraŭ mono […] Kaj ĉu liberaluloj, elpaŝantaj strikte simetrie, faras la saman donacon al la Kremlo senpage? » « Секрет катастрофы либерального движения, в частности, в отличном понимании настоящей российской властью ключа к своей стабильности: большинство населения инстинктивно стремится к взвешенной центристской позиции (какой бы ложной в реальности она ни была). «Патриоты» (помимо стандартного для любого общества 1% злобных агрессивных обиженных людей, которые всерьез верят в свои слова), и прежде всего их «интеллектуальные столпы», просто играют для власти роль экстремистов по заказу и за деньги […] А либералы, выступающие строго симметрично, делают такой подарок Кремлю бесплатно? »
— Andrej Movĉan, Frenezo de indigno [la 11-a de majo 2015]
Citaĵo
« Malfacilas eĉ mezuri damaĝon kiun fairs al la demokratia movado "liberaluloj", kiuj en 2014 prognozis por Rusio ekonomian kolapson pro sankcioj (ilian nomojn ĉiuj perfekte memoras). La plej terura estas ke la loĝantaro de Rusio grandparte kredis nome al ili: panika aĉetado de dolaroj kontraŭ 70 [rubloj] estis interalie rezulto de prognozoj de "spertaj financistoj — batalantoj kontraŭ la reĝimo". Kion pensas pri liberaluloj tiuj, kiuj tiam aĉetadis ope lavmaŝinojn, televidilojn kaj dolarojn, kaj hodiaŭ ne povas vendi la varojn dum dolarojn ili vendas kontraŭ 50? » « Трудно даже измерить ущерб демократическому движению, нанесенный «либералами», которые в 2014 году предсказывали России экономический коллапс от санкций (их имена все отлично помнят). Самое страшное — население России в массе именно им поверило: паническая скупка долларов по 70 была, в частности, результатом прогнозов «опытных финансистов — борцов с режимом». Что думают о либералах те, кто тогда покупал партии стиральных машинок, телевизоры и доллары, а сегодня не могут продать товары, а доллары продают по 50? »
— Andrej Movĉan
Citaĵo
« […] liberalala alo estas ne malpli maltolerema al kritiko kaj malsameco de opinioj ol la "patriotisma" […] eĉ la plej koleraj "patriotoj" preskaŭ neniam akuzis min pri "vendiĝo", "laboro por usonaĉoj" aŭ provo serĉi profiton. Ŝajnas ke ili eĉ estas pli sobraj ol radikalaj liberaluloj, kiuj laŭ nivelo de krudeco kaj maltoleremo, laŭ enradikiĝo de grupa konscio eĉ povas konkuri kun siaj ideologiaj rivaloj. » « […] либеральное крыло не менее нетерпимо к критике или разности взглядов, чем «патриотическое» […] даже самые злобные «патриоты» почти никогда не обвиняли меня в «продажности», «работе на пиндосов» или попытке искать выгоду. Кажется, у них даже больше трезвости, чем у радикальных либералов, которые по уровню хамства и нетерпимости, по укорененности группового сознания вполне могут побороться со своими идеологическими соперниками. »
— Andrej Movĉan, Frenezo de indigno [la 11-a de majo 2015]
Citaĵo
« Tiel aŭ aliel, la liberala alo kaj liberala ideo en Rusio hodiaŭ spertas fiaskon. Liberaluloj aktive edifas al la potenco kaj la popolo ke por iĝi pli bona kaj sukcesa necesas aŭskulti kritikon kaj penti. Ŝajnas, ke venis tempo por ke ankaŭ liberaluloj mem lernu tion. » « Так или иначе, либеральное крыло и либеральная идея в России сегодня терпят крах. Либералы активно внушают власти и народу, что, чтобы стать лучше и успешнее, надо уметь слушать критику и каяться. Похоже, самое время научиться этому и либералам. »
— Andrej Movĉan, Frenezo de indigno [la 11-a de majo 2015]
Citaĵo
« […] kritiko por kritiko, postulado de la ideala ĉi tie kaj tuj, strebo vidi nur malbonan kaj eĉ malĝoji se io estas bone, iĝis elementoj de liberala vidpunkto en Rusio. » « […] критика рад критики, требование идеального здесь и сейчас, стремление видеть только плохое и даже расстраиваться, если что-то хорошо, стали составляющими либерального взгляда в России. »
— Andrej Movĉan, Trafikreguloj de Kamboĝo [la 24-a de februaro 2014]
Citaĵo
« [pri Rusio] La tasko malebligi al ruĝo-brunaj ricevi la potencon, kiu hodiaŭ mem iras al ili en la manojn, devas iĝi por liberaluloj la unua kaj sola. » « [о России] Задача не дать красно-коричневым получить власть, которая сама сегодня идет к ним в руки, должна стать для либералов первой и единственной. »
— Andrej Movĉan, Trafikreguloj de Kamboĝo [la 24-a de februaro 2014]
Citaĵo
« Mi opinias ke civitanoj de Rusio estas oble pli pretaj al akcepto de liberala ideologio ol ŝajnas. Eble nome pro tiu ĉi malkonfido al la popolo, malestimo al ĝi, ni fermiĝas hodiaŭ je si mem, formante ĉe la popolo bildon de la kvina kolono, ne tiun de defendantoj de la naciaj interesoj. » « Я думаю, граждане России намного больше готовы к принятию либеральной идеологии, чем кажется. Может быть, именно от этого недоверия к народу, неуважения к нему мы и замыкаемся в себе, формируя у народа образ пятой колонны, а не защитников интересов нации. »
— Andrej Movĉan, Trafikreguloj de Kamboĝo [la 24-a de februaro 2014]

José Ortega y Gasset

[redakti]
Citaĵo
« Liberalismo — kaj hodiaŭ necesas memorigi pri tio — estas la pinto de altanimeco; tio estas rajto, kiun plimulto cedas al malplimulto kaj tio estas la plej nobla voko, iam soninta sur la tero. Ĝi anoncis decidemon paciĝi kun malamiko kaj eĉ pli — kun malamiko pli malforta. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« […] esti neliberalulo aŭ kontraŭliberalulo signifas okupi tiun pozicion, kiu estis antaŭ alveno de liberalismo. Kaj se ĝi venis, do veninte unufoje ĝi venkos denove kaj se ĝi pereos, do nur kune kun kontraŭliberalismo kaj kun la tuta Eŭropo»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Diversaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« […] la liberala ideo, ankoraŭ nova kaj freŝa, jam ekmortas en konscio kaj moroj, kaj la liberala tutmondiĝo estos plenumata en la formo tute mala: forme de politika tutmondiĝo, totala kontrolado kaj teroro de sekureco. Liberaligo finiĝos per maksimuma subigo kaj limigo kaj kaŭzos kreadon de socio, kiu estos maksimume proksima al la fundamentisma»
— Jean Baudrillard, La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002]
Citaĵo
« Por ke Rusio akceptu iun liberalan reĝimon, necesas ke ĝi grave malfortiĝu por ke ĝia vivoforto elĉerpiĝu aŭ, pli bone, ke ĝi tute seniĝu je sia specifa karaktero kaj ĝisfunde malnaciiĝu. Kiel ĝi — kun ĝiaj netuŝitaj profundaj resursoj kaj miljara cara regado — povos plenumi tion? Se imagi ke ĝi atingos tion per unu salto, ĝi tuj disfalos. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
Citaĵo
« Liberalismo por Rusio estas oble pli efika kuracilo ol altigita ĝis absurda nivelo ŝtatismo. Ĉe tio la plej efika estas kiam liberalismo estas atingata per ne liberalaj metodoj (ni rememoru ekzemple Petron la Grandan kaj Stolipinon). » « Либерализм для России гораздо более целебное лекарство, чем доведенное до абсурда государственничество. Причем наиболее эффектно, когда либерализм достигается не либеральными мерами (вспомним хотя бы Петра Великого и Столыпина). »
— Boris Nemcov, Provincano [1997]
Citaĵo
« Absoluta fiasko de marksismo […] kaj rapida disfalo de Sovetunio estas antaŭsignoj de la fiasko de la okcidenta liberalismo, la ĉefa moderna pensofluo. Fora de ideo esti alternativo al marksismo, kiel dominanta ideologio de la fino de la historio liberalismo iĝos sekva falonta domeno-tabuleto. »
— Takeshi Umehara, Ancient Japan Shows Post-Modernism the Way // New Perspectives Quaterly, 9 (Printempo 1992), 10
Citaĵo
« En etikaj kaj sociaj idealoj de liberalismo ni vidas defendon de la specifaĵoj de la supraĵa tavolo de la karaktero, kiu koncentriĝas je sinrego kaj toleremo»
— Wilhelm Reich, Enkonduko al Amasa psikologio de faŝismo [1942]

Vidu ankaŭ

[redakti]


Socia kaj politika filozofio
Filozofoj ArendtAristoteloAŭgustenoAkvinoBadiouBakuninBaudrillardCamusChomskyCiceronoKonfuceoDe BeauvoirEmersonEngelsFourierFranklinGandhiGramsciHegelHobbesJeffersonKantKierkegaardLaŭzioLeibnizLeninLockeLuxemburgMakiaveloMaoMarcuseMarxMontesquieuMohamedoNietzscheOrtegaPaineRenanRousseauRussellSadSartreSmithSokratoSpinozoStraussStirnerSunSun TzuTaineThoreauTocquevilleVoltaireWeber
Konceptoj JustecoJuroPacoPosedoRevolucioRajtoSocioDespotismoMilito
Regadformoj AristokratioBurokratioDemokratio