« La unua provo en 1928 elekti kiel prezidanton de Usono katolikon fiaskis pro evidentaj antaŭjuĝoj, sed la dua — en 1960 — sukcesis. En la 1930-aj jaroj judoj jam eniris la prezidantan kabineton, sed komence ili klopodis ne akcenti sian judan devenon. »
« Se via okulo ĉagrenas vin elŝiru ĝin, se ĉagrenas vin la mano, forhaku ĝin, se ĉagenas vin via lango, fortranĉu ĝin, kaj se ĉagrenas vin via racio, fariĝu katoliko. »
« Ärgert dich dein Auge, so reiß es aus, ärgert dich deine Hand, so hau sie ab, ärgert dich deine Zunge, so schneide sie ab, und ärgert dich deine Vernunft, so werde katholisch. »
«Aborto estas multe pli grava ol mortigo de plenkreskulo. Plenkreskulo povus aŭ ne povus esti senkulpa, sed nenaskita infano certe estas senkulpa. Prenado de tiu vivo ne povas esti preteratentita. »
« Abortion is much more serious than killing an adult. An adult may or may not be an innocent, but an unborn child is most definitely innocent. Taking that life cannot be ignored. »
— Arkiepiskopo Jose Cardoso Sobrinho, Telefon-intervjuo al Times Online je la 6-a de marto 2009
« Ĉe senpartia observado en katolikismo tuj trafas la okulojnmalrapideco kaj trankvileco, kaj ankaŭ larĝeco. Ĝi pretendas je tio, ke en ĝi sufiĉos spaco por ĉiuj kaj tio estas la ĉefa pretendo, enhaviĝanta jam en ĝia nomo mem. »
« Neniu el formoj de sinbildigo konvenas al katolikismo pli ol la formo de la marŝo. Fermita grupo da monaĥoj prezentiĝas kiel amasa kristalo rilate la aliajn kredantajn katolikojn. Bildo de la marŝo elvokas en la spektantoj ilian propran latentan kredon kaj ili subite eksentas strebon aliĝi kaj marŝi ĉe la vosto. Tiel la marŝo grandiĝas danke al tiuj preter kiuj ĝi iras; ĝi devas fakte iĝi senfina. »