Fido

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Fido
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Fido en Vikipedio
Commons-logo.svg Fido en Komuneja kategorio

Fido povas signifi konfidon al persono aŭ objekto, kredon je Dio aŭ al io ajn, aŭ sistemon de religia kredo. La esenco de fido estas ke ĝi estas science nepravigebla.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Fido, miaopinie, estas rigidiga procezo, tipo da mensa amelo kiun oni devus apliki plejeble malpli. »
— E. M. Forster
Citaĵo
« Absoluta fido koruptas tiom absolute kiom absoluta potenco» « Absolute faith corrupts as absolutely as absolute power. »
— Eric Hoffer
Citaĵo
« La fido estas realigo de esperataĵoj, provado de aferoj ne vidataj. »
— Biblio Hebreoj 11:1

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Citaĵo
« Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Ne rapidu kun fido antaŭ longa kunesido. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Ĉe plej granda fido memoru pri perfido»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]