« La Reformacio estas unu el la fontoj de la ideo de libereco kaj aŭtonomio de la homo en tiu formo, kiel tiu ĉi ideo estas prezentita en la nuntempaj demokratioj. Ĉiam estas substrekata nome tiu ĉi aspekto de la Reformacio, speciale en nekatolikaj landoj. Ĉe tio tamen oni forgesas pri alia aspekto de la Reformacio: pri ĝia akcento je pekeco de la homa naturo, je mizereco kaj senhelpeco de individuo, je neceso de subiĝo de individuo al ekstera forto. »
« [pri Germanio en la 1920-aj jaroj kaj konduto de superaj klasoj] Ili diris, ke demokratio ne funkcias. Efektive oni povus diri, ke la demokratio funkcias tro bone: la parlamento sufiĉe adekvate reprezentis respektivajn interesojn de diversaj klasoj de la landa loĝantaro kaj ĝuste pro tio la parlamenta sistemo iĝis malkongrua al la interesoj de grandaj industriistoj kaj duonfeŭdaj terposedantoj, ne dezirintaj perdi siajn privilegiojn. »
«Estonteco de demokratio dependas de realigo de individuismo, kiu estis ideologia celo de la tuta spirita evoluo de la Moderna tempo ekde la epoko de la Renesanco. Kultura kaj politika krizo de niaj tagoj klarigeblas ne per tio, ke iĝis tro multe da individuismo, sed per tio ke nia tiel nomata individuismo transformiĝis je malplena ŝelo. »
« Antaŭ ĉio ni povas oferi eĉ ne unu el atingoj de la nuntempa demokratio: ni devas konservi la ĉefan el ili — reprezentan registaron, elektatan de la popolo kaj respondecan antaŭ ĝi, kaj ankaŭ ĉiujn rajtojn, garantiitajn de konstitucio al ĉiu civitano. Ni ne povas oferi ankaŭ novan demokratian principon, kiu asertas ke neniu devas malsati, ke la socio respondecas pri ĉiuj siaj anoj, ke neniu estos devigita — per timo de senlaboreco aŭ malsato — al subiĝo kaj perdo de la homa digno. Tiujn ĉefajn atingojn necesas ne nur konservi, sed fortigi kaj vastigi. »
« Neracia, senplana socio devas esti anstataŭigita per socio kun planita ekonomio, kiu ebligos unuigi kaj koncentri la fortojn de la tuta socio. La socio devas ekregi la sociajn procezojn same racie kiel ĝi ekregis la procezojn naturajn. La ĉefa kondiĉo por tio estas nuligo de kaŝa potenco de eta aro da aferistoj, manipulantaj ekonomion sen ajna respondeco antaŭ amaso da homoj, kies sortoj dependas de iliaj decidoj. Ni povas nomi tian socian ordon demokratia socialismo, sed gravas ne la nomo; gravas organizi racian ekonomian sistemon, kiu servus al la interesoj de la popolo. »
« …neniam antaŭe la vortoj estis uzataj por kaŝado de la vero tiom abunde kiel hodiaŭ. Perfido de aliancanoj nomiĝas pacigo, milita agreso estas maskata kiel defendo kontraŭ atako, konkerado de etaj popoloj okazas sub la nomo de traktato pri amikeco kaj kruelega subpremado de la tuta nacio plenumiĝas je la nomo de nacional-socialismo. Objektoj de la samaj fiuzoj iĝis la vortoj “demokratio”, “libereco” kaj “individuismo”. Ekzistas nur unu ebleco difini veran diferencon inter demokratio kaj faŝismo. Demokratio estas sistemo, kreanta ekonomiajn, politikajn kaj kulturajn kondiĉojn por plena evoluo de la individuo. Faŝismo — kiel ajn ĝi sin nomus — estas la sistemo, iganta la individuon subiĝi al eksteraj celoj kaj malfortiganta evoluon de lia vera indiviueco. »
« Estas evidente ke unu el plej grandaj malfacilaĵoj en organizado de kondiĉoj por vera demokratio konsistas en kontraŭdiro inter planita ekonomio kaj aktiva kunlaborado de ĉiu individuo. »
« [pri la nuntempa demokratio] Tio estas la vera fremdiĝinta esprimo de la volo de la civitano. Li ion faras, fordonante sian voĉon, kaj restas en iluzio kvazaŭ li estas kreanto de tiuj decidoj kiujn li aprobas kaj kvazaŭ tiuj ĉi decidoj estus liaj propraj. Sed efektive ili plejparte estas difinataj de la fortoj, elirantaj trans la limoj de liaj scioj kaj eblecoj de kontrolo. Ne mirindas ke tia situacio naskas ĉe la ordinara civitano profundan senton de senpoveco en la politikaj aferoj (kvankam ĝi estas ne nepre konsciata) kaj ke sekve lia politika sagaco ĉiam pli malfortiĝas. Ĉar se veras ke necesas pensi antaŭ ol agi, do same veras ankaŭ ke se mankas ebleco agi, do ankaŭ la pensado magriĝas; alivorte se la homo ne povas efike agi, li ne povas ankaŭ produktive pensi. »
« Longe antaŭ ol estis realigita en la vivopolitika demokratio, pensantoj de la 18-a jarcento pridiskutis projektojn de konstituciaj principoj, kiuj devintus montri, ke eblas demokratia organizado de la ŝtato kaj ĉe kiuj kondiĉoj ĝi eblas. »
« Se demokratio signifas ke la individuo esprimas sian konvinkon kaj asertas sian volon, necesa kondiĉo devas esti ĉeesto ĉe li de tiaj konvinko kaj volo. La faktoj tamen atestas ke la nuntempafremdiĝintaindividuo havas opiniojn kaj superstiĉojn, sed ne konvinkojn; li havas simpatiojn kaj antipatiojn, sed ne volon. Pova propagandismamaŝino manipulas liajn opiniojn kaj superstiĉojn, simpatiojn kaj antipatiojn same kiel lian guston, ĉe tio tiu ĉi propagando eble ne estus tiom efika se la individuo ne estus favorigita al ĝia influo danke al reklamo kaj pro sia fremdiĝinta vivmaniero. »
« …ekde komenco gazeto inklinis al ne libra, sed al la mozaika aŭ partoprena formo. Post rapidiĝo de eldonado kaj kolektado de novaĵoj tiu mozaika formo iĝis dominanta aspekto de la homa asociiĝo; ja la mozaika formo signifas ne senpasian “vidpunkton”, sed partoprenon en la procezo. Pro tio la gazetaro estas ne apartigebla de la demokratia procezo, sed komplete senvalora de la literatura aŭ libra vidpunkto. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« …la demokratia libero konsistas ĉefe en ne rimarki politikon kaj anstataŭe zorgi pri minaco, kaŭzata de hirta hararo, harkovritaj kruroj, malvigla intestofunkciado, ekpendantaj mamoj, enfalanta makzelo, troa pezo kaj sangostagnado. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Eble la plej granda komplimento, kiun la mondo donas al la centra situo de la demokratia procezo en la usona tutmonda hegemonio, estas granda skalo de engaĝiĝo de aliaj landoj en la internaj usonaj politikaj aferoj. »
« Eble la demokratia Rusio kun pli granda aprobo traktus la valorojn, kiujn kundividas Usono kaj Eŭropo kaj sekve, tre verŝajne, ĝi iĝos malpli alta partnero en kreado de pli stabila kaj bazita sur kunlaboro Eŭrazio. Tamen ambicioj de Rusio povas iri pli for ol nur atingo de agnosko kaj estimo de ĝi kiel demokratia ŝtato. »
« …Usono devos eviti montri ke ĝi kvazaŭ konsideras islamon, pro ĝia kvazaŭ profunde alia kultura origino, esti nekapabla trapasi la samajn etapojn de la politika evoluo kiel la kristana kaj budhismamondoj. Antaŭ sesdek jaroj estis tute ne evidente, ke Germanio kaj Japanio iĝos centroj de demokratio. »
« …la usona tutmonda povo kontraŭdiras al la usona demokratio, same al tiu interna kaj eksportita. La interna usona demokratio malhelpas aplikon de la ŝtata povo sur la internacia scenejo, kaj inverse, la tutmonda povo de Usono povas krei minacojn al la demokratio en Usono. »
« Efektive paradokso de la ĉinaestonteco estas ke laŭgrada moviĝo direkte al parta demokratio povas esti pli realigebla ĉe racia, sed potenca regado, kiu akurate direktigos socian energion je ĝusta direkto, ol ĉe malfortiĝinta regado, kiu tro cedos al popolaj postuloj. »
« Tute evidentas ke la Okcidento ekrevis pri islama rekonstruado surbaze de absolute nova modelo, realigita en Orienta Eŭropo — pri demokratio, senhalte instaliĝanta en la landoj, venkitaj de la fortoj de la Bono. »
« Hodiaŭ ni vidas furoron de hiperdemokratio, ĉe kiu la amaso agadas senpere, ekster iu ajn leĝo, kaj per kruda premo trudas siajn dezirojn kaj gustojn. »
« …la epokon de la eŭropaabsolutismo distingas nome malforteco de la ŝtato… la aristokratoj ne deziris fortigi la ŝtaton koste de la socio. Malgraŭ kutimaj imagoj, absolutismo instinkte estimis la socion, kaj estimis oble pli ol la nunaj demokratioj. Hodiaŭ la ŝtato estas pli inteligenta, sed historie pli senrespondeca. »
« La homaj militemajinstinktoj estas neelradikeblaj, do stato de la perfekta paco neimageblas. Eĉ pli, la paco estas terura, ĉar ĝi naskas la militon. La vera demokratio estas la supera psikologia institucio, kiu akceptas la homan naturon kia ĝi estas, kaj lasas neceson de konflikto ene de la naciaj ŝtatlimoj. »
« ...ĉiuj okcidentaj demokratioj havas oble pli da ŝancoj dum ili teniĝas for de la militoj, kiuj ĉiam tentis ilin per ebleco ekkredi je eksteraj malamikoj kaj je la neceso de interna paco. »
« Mi ne deziras esti sklavo, sed sklavoposedanto mi deziras esti eĉ malpli. Tiel mi imagas demokration. Ĉio, kio devias de tiu ĉi ideo tiom, ke la diferenco iĝas rimarkebla, jam ne estas demokratio. »
« Serioza danĝero por nia demokratio konsistas ne en tio ke ekzistas aliaj, totalismajŝtatoj. La danĝero estas en tio, ke en niaj propraj personaj trajtoj, en niaj propraj sociaj institucioj ekzistas la samaj premisoj, kiuj en aliaj ŝtatoj sekvigis venkon de la ekstera potenco, disciplino, simileco kaj dependeco de la gvidantoj. Do batalkampo troviĝas ankaŭ ĉi tie, en ni mem kaj en niaj sociaj institucioj. »
«Estimo al la diktaturoj grandparte estas kaŭzita de tio, ke en ili oni vidas kapablon al koncentrado de la sekreto, kiu en demokratioj dividiĝas kaj dispolviĝas. Moke oni diras ke en ili ĉio estas superbabilata. Ĉiu ekzercas la langon, ĉiu enmiksiĝas je io ajn, rezulte nenio okazas, ĉar ĉiuj ĉion scias anticipe. Oni plendas pri manko de politikavolo, efektive ja elreviĝo estas kaŭzita de manko de sekreto. »
« Nemalfacilas kompreni kial Usono kaj Anglio (aŭ alia okcidenta demokratio) ne povis ludi senperan kaj gvidan rolon en vekiĝo de la aziaj landoj de postresteco kaj inercio: la demokratioj aŭ malinklinas aŭ malkapablas fajrigi spiriton de renaskiĝo en milionoj da azianoj. Helpo de la okcidentoj demokratioj al la vekiĝo de la Oriento estis malrekta kaj certe senintenca. Ili fajrigis en la Oriento entuziasmon de indigno kontraŭ la Okcidento. Tiu kontraŭokcidenta pasio nun vekas la Orienton de dormo dum jarcentoj. »
« Miraklo, kiu povas nenion proponi, demokratio prezentas samtempe paradizon kaj tombon por la popolo. La vivo akiras la sencon nur per ĝi; sed al ĝi mem mankas la vivo… Neprokrastebla feliĉo, neevitebla katastrofo, malforteco de la reĝimo, kies adepto oni povas iĝi nur solvinte turmentan dilemon. »
« Ĉiuj kiuj intencas detrui la liberecojn de demokratia nacio devus scii ke milito estas la plej efektiva kaj plej rapida rimedo por efektivigi tion. »