Maljusteco

El Vikicitaro
Maljusteco
Maljusteco
Maljusteco
Aliaj projektoj
Maljusteco en Vikipedio
Maljusteco en Komuneja kategorio
Maljusteco en Vikivortaro

Maljusteco estas eco de iu, io maljusta.

Citaĵo
« Malriĉeco kaj suferoj ne kaŭzas malkontenton aŭtomate, same kiel aktiva malkontento ne nepre estas rekte proprocia al grado de la suferoj. Malkontento plej fortas verŝajne kiam la suferoj estas tolereblaj, do kiam la vivkondiĉoj pliboniĝas tiom, ke al homo ekŝajnas ebla plena bonfarto. Maljusteco senteblas pli forte en momento, kiam ŝajnas ke justeco baldaŭ venkos. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« …ne eblas inventi tian komunan eksteran formon de la vivo, kiu malgraŭ ŝajna justeco kaj ĝusteco, ne estus maljusteco por tiu aŭ alia tipo de la homoj»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« La mondo estas plena de maljusteco, kaj la profitantoj de la maljusteco estas en pozicio por disdoni rekompencojn kaj punojn. Ili donas la rekompencojn al tiuj, kiuj inventas geniajn pravigojn de neegaleco kaj la punojn al tiuj, kiuj klopodas ripari ĝin. » « The world is full of injustice, and those who profit by injustice are in a position to administer rewards and punishments. The rewards go to those who invent ingenious justifications for inequality, the punishments to those who try to remedy it. »
— Bertrand Russell
Citaĵo
« La konscio estas kapabla akcepti maljustecon kiel justecon, inkvizicion kiel plaĉan al Dio, kaj murdon kiel politike valoran. La konscio turneblas je 180 gradoj. » « Das Gewissen ist fähig, Unrecht für Recht zu halten, Inquisition für Gott wohlgefällig und Mord für politisch wertvoll. Das Gewissen ist um 180 Grad drehbar. »
— Erich Kästner
Citaĵo
« Progres-ideo estas la maljusteco, kiun ĉiu generacio. »
— Emil Cioran
Citaĵo
« Libereco sen socialismo estas privilegio kaj maljusteco; socialismo sen libereco estas sklaveco kaj brutaleco» « Liberty without socialism is privilege and injustice; socialism without liberty is slavery and brutality. »
— Miĥail Bakunin
Citaĵo
« Estas vere ke maljusteco kaj oprimo ne havos la lastan vorton. Estis tempo kiam ŝajnis ke Hitlero konkeros tutan Eŭropon, kaj kie li nun estas? » « It is for real that injustice and oppression will not have the last word. There was a time when Hitler looked like he was going to vanquish all of Europe, and where is he now? »
— Desmond Tutu, Prelego Wallenberg, Universitato de Miŝigano, 29a de oktobro de 2008
Citaĵo
« Maljusteco kaj opreso neniam gajnos. La potencaj devas memori la teston ke Dio donas al la potencaj: kiel vi traktas la malriĉajn, la malsatajn, la senvoĉajn? Kaj bazite je tio Dio juĝas. Ni devas klarioni al la registaro de la israela popolo, al la palestina popolo, kaj diri: paco eblas, paco bazita sur justeco eblas. Ni faros ĉion kion ni povas por helpi vin atingi tiun pacon, ĉar tio estas la revo de Dio, kaj vi amike kunvivos kiel gefratoj. » « Injustice and oppression will never prevail. Those who are powerful have to remember the litmus test that God gives to the powerful: what is your treatment of the poor, the hungry, the voiceless? And on the basis of that, God passes judgment. We should put out a clarion call to the government of the people of Israel, to the Palestinian people and say: peace is possible, peace based on justice is possible. We will do all we can to assist you to achieve this peace, because it is God's dream, and you will be able to live amicably together as sisters and brothers. »
— Desmond Tutu

Vidu ankaŭ[redakti]