Moralo estas aro de la reguloj, kiuj validas interne de difinita socio, societo, klaso aŭ partio, kaj laŭ kiuj la normala ano de tiuj homgrupoj distingas inter la bono kaj la malbono.
« Ĉio kio postulas de ni kapitalo estas akcepti ĝin kiel ion racianaŭ lukti kontraŭ ĝi je la nomo de racieco, akcepti ĝin kiel ion moralan aŭ lukti kontraŭ ĝi je la nomo de moraleco. Efektive tio estas la sama afero kaj ĉion oni povas rigardi alimaniere: pli frue oni klopodis kaŝi skandalon nun oni klopodas kaŝi ke skandalo ne ekzistas. »
«Cinikismo kaj senmoraleco de la makiavelapolitiko ligiĝas ne al neskrupuleco en la elekto de la rimedoj, pri kio insistas ĝia ekstreme kruda interpreto: necesas serĉi ilin je libera traktado de la celoj. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
« La politika scenejo ekde nun referencas al la fundamenta signato: popolo, volo de loĝantaro ktp. Ĉi-foje sur ĝin eliras jam ne puraj signoj, sed sencoj: de la politika ago oni postulas ke ĝi laŭeble plej bone bildigu starantan malantaŭ ĝi realon, ke ĝi estu travidebla, ke ĝi estu morala kaj respondecu al la sociala idealo de la ĝusta reprezentado. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
« La sociala kreas tiun mankon de la riĉaĵo, kiu necesas por distingi bonon kaj malbonon, kiun bezonas ĉiu moralo… »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
« Ekde la 18-a jarcento la politika scenejo moraliĝas kaj iĝas serioza… Tio estas fino de la estetiko, komenco de la etiko en la politiko… »
« Ĉio ĉi okazas ĉar la Aliulo, same kiel la Malbono, estas neimagebla… Malakcepto, estigata de plena identigo kun si mem surbaze de moralaj valoroj kaj teknikapovo. Tio estas Usono, kiu opinias ke ekzistas nur Usono kaj je manko de aliaj fiksrigardas sin mem kun ĉiam pli freneza kompato. »
« Fine de la mezepoko la vivo saturiĝis je la sento de maltrankvilo. Aperis nuntempa nocio de tempo, minutoj akiris valoron… Laboro ĉiam pli transformiĝis je la plej altan valoron. Evoluis nova rilato al la laboro — tiom postulema, ke en la meza klaso estiĝis indigno pri ekonomia neefikeco de ekleziaj institucioj. Almozantaj monaĥaj ordenoj estigis indignon: se ili estas neproduktivaj — ili estas malmoralaj. Produktiveco akiris rolon de unu el plej altaj moralaj valoroj. Samtempe strebo al riĉeco kaj materia sukceso iĝis totala pasio. »
« En protestantismo trovis sian esprimon sentoj de propra mizereco kaj indigno; protestantismo detruis kredon je senkondiĉa amo de dio; ĝi instruis al la homomalestimon kaj malfidon al si mem kaj al la aliaj; ĝi transformis la homon el celo je rimedo; ĝi kapitulacis antaŭ laika potenco, rezigninte je ideo ke la ekzistanta potenco ne devas kontraŭi moralajn normojn kaj pravigante ajnan potencon per la fakto mem de ĝia ekzistado. Do protestantismo rezignis je la bazaj elementoj de la judo-kristanatradicio. Ĝiaj doktrinoj bildigis la homon, dion kaj la mondon tiel, ke novaj sentoj de senhelpeco kaj mizereco ŝajnis naturaj, estiĝis impreso kvazaŭ tiuj ĉi sentoj devenas de neŝanĝeblaj ecoj de la homo, kvazaŭ li devas sperti tiujn sentojn. »
« Kiom ajn malsaĝa kaj senmorala estu la ago, la homon regas nerezistebla strebo raciigi ĝin, tio estas pruvi al si mem kaj al la aliaj, ke liaj agoj estas diktitaj de la saĝo, racio aŭ almenaŭ de komuna moralo. Agi malsaĝe ne tiom malfacilas, sed la homo praktike ne povas ne doni al siaj agoj ŝajnigan aspekton de la racia motivado. »
« La konscienco laŭ sia naturo havas nekonformismankarakteron; ĝi devas esti kapabla diri “ne”, kiam ĉiuj aliaj diras “jes” kaj por diri tiun “ne” ĝi devas esti certa ja praveco de opinio, sur kiu ĝi baziĝas. En tiu grado en kiu homo konformiĝas, li ne kapablas aŭdi la voĉon de sia konscienco kaj eĉ malpli povas sekvi ĝin. La konscienco ekzistas nur tiam, kiam homo sentas sin homo, ne aĵo, nek varo. Por la aĵoj, interŝanĝataj en merkato, estas alia kvazaŭmorala kodekso — la kodekso de honesteco. La afero konsistas en tio, ĉu la interŝanĝo okazas laŭ justaj prezoj, sen maĥinacioj kaj premo, rompantaj honestecon de la kontrakto. Tiu honesteco — nek bonkora kaj nek malica — estas morala principo de la merkato, kaj ankaŭ morala principo, reganta la vivon de la persono kun la merkata orientiĝo. »
« La manko de objektiveco rilate al fremdaj nacioj estas fifam-konata. De unu tago al la alia oni ŝajnigas ke alia nacio estas tute malmorala kaj diabla, dum nia propra nacio reprezentas ĉion bonan kaj noblan. Oni juĝas ĉiun agon de la malamiko per unu mezurilo, kaj la propran agon per alia. Eĉ bonaj agoj de la malamiko oni konsideras kiel indikilo de aparta diableco, celante trompi nin, dum niaj malbonaj agoj estas necesaj kaj pravigitaj per niaj noblaj celoj. (La Arto de Amo 1956) »
«Gladstone komencis la vojon, kiun poste sekvis Wilson, deklarinte ke ne povas esti diferenco inter moralo de konduto de aparta individuo kaj moralo de la ŝtato. »
« Gladstone blazed a trail which Wilson later followed when he claimed that there could be no distinction between the morality of the individual and the morality of the state. »
« [pri la Malvarma milito] Turmentante sin per tradicia strebo al morala perfekteco, Usono finis lukton kiun ĝi kondukis dum vivodaŭro de pli ol unu generacio, elĉerpita pro streĉiĝo kaj kontraŭdiroj, sed atinginta preskaŭ ĉion kion ĝi celis. »
« [about the Cold War] Tormenting itself in its traditional quest for moral perfection, America would emerge, after more than a generation of struggle, lacerated by its exertions and controversies, yet having achieved almost everything it had set out to do. »
« Eisenhower's new Secretary of State, John Foster Dulles, perceived the East-West conflict as a moral issue and sought to avoid negotiations on almost any subject until a basic transformation of the Soviet system[...] »
«Britoj neniam kundividis usonan vidpunkton pri la homo kiel perfekta kreaĵo kaj tute ne emis propagandi moralajn principojn. De sia filozofia vidpunkto britaj gvidantoj plejparte sekvis opiniojn de Thomas Hobbes. Atendante de la homo plejan malbonon ili malofte estis elreviĝintaj. En ekstera politiko Britio ĉiam emis al apliko de oportuna por si mem formo de morala egoismo: kio estas bona por Britio, tio estis konsiderata ankaŭ bona por la tuta mondo. »
« The British have never shared the American view of the perfectibility of man, and have not been given to proclaiming moral absolutes. In terms of their philosophy, British leaders have generally been Hobessian. Expecting the worst from man, they rarely find themselves disappointed. In foreign policy, Great Britain has always tended to practice a convenient form of of ethical egoism: what was good for Great Britain was considered good for the rest of the world as well. »
« Estas naive riproĉinuntempanhomon pri malmoraleco. Tio ne nur ne ofendos, sed eĉ flatos. Malmoraleco hodiaŭ iĝis populara varo kaj iu ajn fanfaronas per ĝi. »
« Esti maldekstrulo, same kiel esti dekstrulo estas unu el sennombraj homaj vojoj esti stulta; kaj tiu kaj alia finfine estas specoj de unuflanka morala paralizo… politika eksperimentado finis mortan nodon kaj hodiaŭ ni observas kiel dekstruloj atutas per revolucio kaj maldekstruloj — per tiranio. »
« [pri averaĝa homo] Moralon li konsideras peza ŝarĝo kaj instinkton kiel grandegan danĝeron. Edukita kaj ligita de aŭtoritato, homo ne scias pri ekzistado de natura leĝo de sinreguligado. Li ne fidas al si. Li timas sian seksecon, ĉar li ne lernis naturan rilaton al ĝi. Do li rifuzas preni sur sin respondecon pri siaj agoj kaj decidoj kaj postulas ke oni gvidu lin. »
« Mallonge dirite, tasko de la moralo estas formi obeemajn personecojn, kiuj malgraŭ mizero kaj humiligo devos kongrui al la postuloj de la aŭtoritata ordo. Do la familio estas la eta modelo de la aŭtoritata ŝtato, en kiu infano devas lerni adaptiĝi al la sociaj kondiĉoj. »
« Dum modiĝintaj ĉe ni kulturajmilitoj ni donis al la virinoj kaj seksaj minoritatoj moralan superecon de “viktimoj”, samtempe malaltigante la fumantojn kaj aliajn homojn, kies vivmaniero estis haste deklarita malvirta, ĝis morala neniaĵo de “konsumantaj por sia malbono” (iam en pasinteco tiun ĉi niĉon estis okupantaj masturbantoj). »
« Nome maniero en kiu nacio uzas sian suverenan rajton difini, kiu eniros nombron de ĝiaj anoj, plej bone montras moralan kaj politikankarakteron de tiu nacio. Ekzemple kiam estis fondita Usona Respubliko, la nacio sin detenis je donado de sia civitaneco al ĝiaj nigrohaŭtaj kaj rughaŭtaj loĝantoj kaj akceptis kiel la usonanojn la unuajn en 1865 kaj la duajn — nur en 1924. »
« Dum jarcentoj homo konsideris la malsanon kiel pekon kaj klopodis liberiĝi de malsano, zorgante pri sia morala konduto. Hodiaŭ li konsideras la pekon kiel malsanon kaj klopodas liberiĝi de malbono, zorgante pri sia sano. »
« Motivoj de la homa kaj bestaoferoj estas la samaj. Homoj, kiuj praktikas tion, montras la saman malkapablon aŭ maldeziron toleri ekzistadon de morala respondeco pri sia konduto. Do psikologia signifo de transiro de la homaj oferoj al tiuj bestaj estas kutime supertaksata. »
« Mi eĉ opinias ke en rifuzo de la pekokapra principo konsistas la plej granda morala defio direktita al la nuntempahomo. De ĝia solvo povas dependi la sorto de nia specio. »
« Власть принимает мораль, диктуемую обществом, и судить власть с позиций морали другого времени и социума вообще бессмысленно — тогда мы осудим всех и вся без разбору, и Цезарь будет фашистом, и Вашингтон — сепаратистом, и Линкольн — поджигателем войны, и Черчилль – расистом. »
— Andrej Movĉan, Naskiĝtago de Gorbaĉov [la 6-a de marto 2016]
« Tiuj, kiuj pasigis tutan vivon en lukto kontraŭ “mensoga kaj erariga reklamo”, estas por reklamistoj sama donaco kiel abstinentuloj por bierfaristoj, kaj oralaj cenzoroj por libroj kaj filmoj. La protestantoj estas plej bonaj spektantoj kaj akcelantoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Nun Usono subfosas siajn ŝancojn por morala gvidanteco, postulante de aliaj tion, kion ĝi mem rifuzas. Kiam iuj reguloj estas ekonomie malprofitaj aŭ politike malkomfortaj al Usono, ĝi ofte rompas ilin. »
« Simile al multe aliuloj, kiujn mi konas, tiu viro estis timema, teruriĝanta pri doloro je si mem, kaj turmentema al pli senfortaj estuloj. »
— Henry Williamson, angla verkisto, The book of the village
« En ŝiaj okuloj bonkoreco konsistigis supron de ĉiaj perfektecoj, la cetero ne pezis; ĉar ekzistas multe da ŝlosiloj por malfermi homajn korojn, ĉiuj malsamaj. Tiel por konkeri Kit-on, sufiĉis esti leĝera, brilsprita kaj gaja, vidi la amuzan flankon de vivo ; por Govind, endis diri “mi apartenas je mia patrujo – ĝi estas mia patro kaj mia patrino”, ekde tiam, li estis via sklavo; por Premala, bonkoreco estis la ununura respondo, nenion pli ŝi postulis. »
« De tiu amo aŭ kompato al si mem, de tiu ega malespero pri ĉeso esti post via morto, vi venas je sentis saman kompaton, tio estas sama amo al viaj samuloj kaj fratuloj en samecparenceco. »
« Sola esper’ por ĉiu el ni, ne esti traktata kiel bruton de siaj similuloj, estas, ke ĉiuj siaj simululoj, kaj li kiel unua, agnoskas sin kiel suferivaj estuloj, kaj flegas en siaj plej internaj mensoj tiun kapablon je la kompato, kiu en stato natura anstataŭas leĝaron, etikon kaj virton, kaj sen praktiko de kiu, tion kompreni ni komencas, en stato socia ne povas esti leĝaro, etiko nek virto. Malproksima de prezento al homo nostalgiecan azilon, identiĝo al ĉiuj vivformoj, komencante per plej la humilaj, proponas al l’nuna homaro la fundamento de ĉia saĝo. »
— Claude LEVI-STRAUSS, Kontribuo al «Rousseau», opa verkaĵo, 1962
« Homo multe parolas pri moralo, tamen agas kiel besto en ĝangalo. »
« Ne ekzistas morala libro aŭ malmorala libro. Libroj estas aŭ bone skribitaj, aŭ malbone skribitaj. Tio estas ĉio. »
« There is no such thing as a moral or an immoral book. Books are well written, or badly written. That is all. »
— Oscar Wilde, The Picture of Dorian Gray -Preface
« Moderna moralo konsistas en la akcepto de la normoj de nia epoko. Mi konsideras ke la akcepto de la normoj de nia epoko fare de homo kultivita estas la plej kruda formo de malmoraleco. »
« Modern morality consists in accepting the standard of one’s age. I consider that for any man of culture to accept the standard of his age is a form of the grossest immorality. »