Idealo

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Idealo
Idealo
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Idealo en Vikipedio
Wiktionary-logo-eo.png Idealo en Vikivortaro

Idealo estas la plej alta perfekteco, kiun oni povas imagi, sed neniam plene atingi; tio kion oni rigardis la plej nobla celo, k al kio oni strebas.

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« En nia socio la emocioj estas ĝenerale subpremitaj. Mankas ajna dubo, ke krea pensado — same kiel ĉiu alia kreado — estas nedisigeble ligitaj al la emocio. Tamen en niaj tagoj idealo konsistas ĝuste en vivi kaj pensi sen la emocioj. “Emocieco” iĝis sinonimo de malekvilibro aŭ mensa malsano. Akceptinte tiun ĉi normon, individuo grave malfortigis sin: lia pensado iĝis magra kaj plata. Samtempe, ĉar la emociojn ne eblas subpremi komplete, ili ekzistas en plena malkonekto kun la intelekta flanko de la persono; rezulto estas ĉipa sentimentaleco, per kiu oni nutras milionojn da sento-sopirantaj konsumantoj je kino kaj popularaj kantoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Ĉiuj veraj idealoj havas komunan trajton: ili esprimas strebon al io, kio ankoraŭ estas ne atingita, sed necesas por evoluo kaj feliĉo de individuo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Racia potencoaŭtoritato — same kiel vera idealo, havas kiel celon evoluon de la individuo; do ĝi neniel povas konflikti kun la individuo, kun liaj veraj — ne patologiaj — streboj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Ni ne bezonas novajn idealojn, nek novajn spiritajn celojn. Grandaj instruistoj de la homaro jam vortigis normojn de la sana homa vivo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Eŭgeno Lanti[redakti]

Citaĵo
« Senidealulo eĉ ne devus esti konsiderata kiel homo, ĉar la homeco ĉefe konsistas en la intelekta kapablo imagi perfekton — idealon. »
— Vortoj de Kamarado E. Lanti
Citaĵo
« En epoko, kiam monavidemo, koruptado, k mallojalo faras detruan laboron en ĉiuj medioj, idealismo en niaj vicoj estas pli necesa ol iam ajn, ol ie ajn; ĝi eĉ estas nepre necesa kondiĉo por la sukceso de nia movado»
— Vortoj de Kamarado E. Lanti

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« En komunumoj, fremdaj al amaseco, komunaj celo, ideo aŭ idealo servas kiel sola interligo, kio mem jam ekskludas multnombrecon. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Orientiĝo malantaŭen mem jam estas postrestaĵo de la antikva pensmaniero; konate estas ke karaktera trajto de la antikva kaj barbara pensmanieroj estas supozo, kvazaŭ la malbonan nuntempon antaŭis la ora epoko kaj paradiza stato. Kaj nur kristanismo faris tiun grandan agon en la socia sfero kaj en la historio de la homa spirito, doninte esperon je estonteco kaj tiel promesinte al la homaro eblecon estonte plenumi siajn idealojn. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj

Vidu ankaŭ[redakti]