Nikolaj Obruĉev (naskiĝis la 21-an de novembro (3-an de decembro) 1830 — mortis la 25-an de junio (8-an de julio) 1904) estis rusia milita teoriisto, generalo, estro de la Ĝenerala Stabo de la Rusia Imperiestra Armeo (1881—1897).
«Milita ministro Vannovskij helpe de sia dotita asistanto estro de la Ĉefa Stabo Obruĉev dum la dektrijara regado [de Aleksandro la 3-a ] faris tre multe kaj grave ordigis kaj evoluigis niajn militfortojn, kaj krome turnis precipan atenton al defendokapablo de nia Okcidenta Fronto kontraŭ Germanio kaj Aŭstrio-Hungario; tiu ĉi militejo estis fervore preparata de li.»
«Военный министр Ванновский при помощи даровитого своего помощника начальника Главного штаба Обручева за время этого тринадцатилетнего царствования сделал очень много и значительно упорядочил и развил наши военные силы, а кроме того, главное внимание обратил на обороноспособность нашего Западного фронта против Германии и Австро-Венгрии; этот театр военных действий усердно ими подготовлялся[1].»
«[pri la komenco de la 20-a jarcento] Kiom ajn groteske tio aspektus, sed la rusia ĝenerala stabo preferis militi kontraŭ Germanio kaj Aŭstrio-Hungario samtempe, ne aparte. Milita konvencio, realiginta ideojn de Nikolaj Obruĉev, estis subskribita la 4-an de januaro 1894. Francio kaj Rusio interkonsentis okazigi samtempan mobilizadon, se mobilizadon okazigos iu ajn el la membroj de la Triopa Unio pro iu ajn kialo. Maŝino de la Lasta Juĝo estis preta.»