Virto

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Virto
Virto
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Virto en Vikipedio
Commons-logo.svg Virto en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Virto en Vikivortaro
Citaĵo
« La okcidenta homo, kompreninte agreseman volon je povo de la Oriento, konsideras sin devigita apliki eksterordinarajn defendorimedojn, samtempe prezentante ilin fiere kiel propan virton kaj bonajn intencojn. Li ne kapablas kompreni, ke temas pri liaj propraj malvirtoj, lerte kovritaj per fajnaj diplomatiaj trukoj kaj rimedoj, la malvirtoj, pri kiuj malkaŝe akuzas lin la komunisma mondo. Tio kion travivis la Okcidento nerimarkite kaj kun facila hontosento (diplomatia mensogo, sistema trompado, kaŝitaj minacoj), malferme kaj plene venis de la Oriento kaj ligis lin per neŭrozaj nodoj. Tio estas vizaĝo de ĝia propra malica ombro, ridaĉanta al la okcidenta homo de alia flanko de la fera kurteno»
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
  • Hipokrito estas homaĝo, kiun malvirto donas al virto.
  • Nur la pasiaj homoj povas envere ami la virton : Julio estis farita por koni kaj ĝui ĉiujn la plezurojn, kaj dum longa tempo ŝi amis tiom kare eĉ la virton mem nur kiel plej dolĉan ĝuadon.
  • Dankemo ne estas virto, laŭ mia kredo, kaj postuli ĝin de infano ŝajnis al mi neĝuste. "Demian" 2007 Ĉapitro 2, paĝo 39,Mondial
  • Kaj virto kaj religio estas submetitaj al la decidoj de gusto.
    • Virtue as well as religion, has been subjected to the decisions of taste. Fonto: "A Vindication of the Rights of Woman" Ch 4 p.90
    • Mary Wollstonecraft
Citaĵo
« Evidentaj kaj okulfrapaj virtoj estigas laŭdon; sed ne ekzistas sekretaj virtoj, kiuj estigas feliĉon»
— Roger BaconOpus Maius (ĉ. 1267)