Amaskomunikilo

El Vikicitaro
Amaskomunikilo
Amaskomunikilo
Amaskomunikilo
Aliaj projektoj
Amaskomunikilo en Vikipedio
Amaskomunikilo en Komuneja kategorio
Amaskomunikilo en Vikivortaro
Amaskomunikilo en Vikinovaĵoj

Amaskomunikilo estas ilo, per kiu eblas peri mesaĝon al vasta publiko.

Citaĵoj[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« La ĉefajn kialojn por maltrankviliĝi Usono havas ses... La kvina vundebla loko de Usono estas tre malfortaj scioj de la usona loĝantaro pri la ekstera mondo. Amara vero estas ke la usonanoj timige malbone orientiĝas en la bazaj aferoj de la monda geografio, kurantaj eventoj kaj eĉ en ŝlosilaj punktoj de la monda historio… Se ne konsideri kvin plej grandajn gazetojn, loka gazetaro kaj televido preskaŭ tute ne priparolas internaciajn eventojn — escepte de specialaj raportaĵoj kaze de sensacioj kaj grandaj katastrofoj. Anstataŭ novaĵoj estas proponataj amuzaj faktoj kaj animtiklaj vivhistorioj. La kumula rezulto estas ke la loĝantaro facile subiĝas al paniko, stimulata de ĵurnalistoj, speciale post la terora atako [de la 11-a de septembro 2001]. Kio siavice kreskigas probablecon de sinmortigaj eksterpolitikaj agoj… La sesa Aĥilla kalkano, ligita al la antaŭa, estas ĉiam pli bremsanta kaj partieca politika sistemo. Politikaj kompromisoj iĝis malfacile rekoneblaj parte pro tio, ke en amaskomunikiloj, speciale en televido, radio kaj politikaj blogoj, ĉiam pli dominas sarkasma partieca diskurso, dum relative neinformitaj amasoj emas al la maniĥeisma demagogio. Rezulte de tio politika paralizo malhelpas fari necesajn paŝojn, kiel kaze de redukto de la buĝeto, kaj Usono aspektas por la monda komunumo kiel malkapabla solvi akrajn sociajn problemojn… »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« Ludante je amasa popola nekono de la mondaj historio kaj geografio, amaskomunikiloj persekutante profiton kreskigis panikon, uzante kiun demagogoj en la registaro de George W. Bush kondukis la landon al la okjara krucmilito. La “milito kontraŭ teroro” iĝis sinonimo de la ekstera politiko kaj Usono preskaŭ ne zorgis pri konstruado de strategio, konsideranta longdaŭrajn interesojn de la lando en la formiĝanta geopolitika situacio. Sekve de tio Usono iĝis malpreta al la defiantaj ĝin problemoj de la 21-a jarcento»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Iu ajn masakro povas esti pardonita se ĝi havis iun sencon, se oni povas interpreti ĝin kiel historian perforton — tia estas la morala aksiomo de la rajto pri perforto. Iu ajn perforto povas esti pardonita, se ĝi ne estis dissendita de la amaskomunikiloj (“La terorismo estas nenio sen la amaskomunikiloj”). »
— Jean Baudrillard, La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002]
Citaĵo
« Samtempe ĉiea kaj brua amaskomunikilaro transformas la eksteran politikon je specon de publika distrado. Aktiva konkurado por loko en rangolistoj kondukas al obseda ideo pri la nuntempa krizo, prezentata kutime kiel edifo-alegoria "Moralité" pri la lukto de la Bono kaj Malbono kun ties specifa rezulto, kaj malofte estas realigata de la vidpunkto de longdaŭraj historiaj defioj»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Vidu ankau[redakti]