|
 | |
|
 | |
|
 | | « Germanio vidis neniujn naciajn interesojn en Balkanio. Sed ĝi montris egan interesiĝon pri konservado de la Aŭstro-Hungaria imperio. Ĉar oni opiniis ke kolapso de tiu ĉi dueca monarĥio kaŝis en si riskon de detruo de la tuta germana politiko de Otto von Bismarck. Germanlingvaj katolikoj de la imperio ekdezirus tiam aliĝi al Germanio, kio endanĝerigus dominadon de la protestanta Prusio por kiu Bismarck tiom pene luktis. Kaj la disfalo de la Aŭstria imperio senigus Germanion je ĝia sola fidinda aliancano. Aliflanke kvankam Bismarck deziris konservi Aŭstrion, li havis eĉ ne etan deziron defii Rusion. Tiun kaprompilon li dum kelkaj jardekoj lerte ŝovis en foran angulon, sed malsukcesis solvi ĝin. » | | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|
|
 | |
|
 | | « [pri la Versajla traktato] Baldaŭ iĝis tute klare, ke de la praktika vidpunkto principo de memdetermino ne povas esti aplikita iugrade klare kaj ĝuste, kiel tion planis “Dek kvar punktoj”, speciale en la ŝtatoj-sukcedintoj de la Aŭstro-Hungaria imperio… Post la fino de tiu ĉi procezo, realigita cele al memdetermino, sub eksterlanda regado loĝis preskaŭ sama nombro de homoj kiel en la tempo de la Aŭstro-Hungara imperio. » | | — Henry Kissinger, Diplomatio [1994] |
|