Saltu al enhavo

Napoleonaj militoj

El Vikicitaro
Napoleonaj militoj
Napoleonaj militoj
Napoleonaj militoj
Aliaj projektoj
Napoleonaj militoj en Vikipedio
Napoleonaj militoj en Komunejo
Napoleonaj militoj en Komuneja kategorio

Napoleonaj militoj estis serio de konfliktoj deklaritaj kontraŭ la Franca imperio de Napoleono kaj pluraj aroj de eŭropaj aliancanoj per kontraŭbataladaj koalicioj kiuj daŭris de 1803 ĝis 1815.

Citaĵoj

[redakti]

Aleksander Herzen

[redakti]
Citaĵo
« Freneza epoko de absurdaj militoj, kiun la francoj ĝis nun nomas periodo de sia gloro, finiĝis per ilia invado al Rusio; tio estis eraro de geniulo, same kiel egipta ekspedicio. Bonaparto ekdeziris montri sin al la universo staranta sur amaso da kadavroj. Al fanfaronado pri piramidoj li ekdeziris aldoni fanfaronadon pri Moskvo kaj la Kremlo» « Сумасбродная эпоха нелепых войн, которую французы еще до сих пор называют периодом своей славы, завершилась их нашествием на Россию; то было заблуждением гения, так же как и египетский поход. Бонапарту вздумалось показать себя вселенной стоящим на груде трупов. К хвастовству пирамидами он захотел присоединить хвастовство Москвой и Кремлем. »
— Aleksander Herzen, Pri evoluo de la revoluciaj ideoj en Rusio [1851]
Citaĵo
« Alfluo de revolucia maro leviĝadis solene en 1789 kaj, turmentita de neniuj duboj, ĝi inundis la malnovan setlejon; sed kiam ĉio estis kovrita per ĝiaj ondoj, kaj por minuto elakviĝintaj kapoj sen korpo (inkluzive unu en krono), mitroj sen kapo kaj ĉapeloj kun plumaĵo eksinkis, tiam unuafoje eksenteblis iu terura spaco de manko. Liberigitaj fortoj korodis unu la alian, poste ili laciĝis kaj haltis — ili havis nenion por fari, ili atendis eventon de la tago kiel taglaboristoj atendas laboron. Tiuj konstantaj armeoj dum paco bolis pro batala energio, sed mankis batalo kaj plej gravas ke mankis klara celo. Kaj se mankas la celo, do ĉio povas esti la celo: Napoleono ilin kredigis ke li estas la celo, ke milito estas la celo, kaj li elverŝis pli da homa sango ol impeto de la volo alverŝis da revoluciaj ideoj. » « Прилив революционного моря поднимался торжественно в 1789 и, не мучимый никакими сомнениями, затоплял старую весь; но когда все было покрыто его волнами, и на минуту всплывшие головы без туловища (в том числе одна в короне), митры без головы и шляпы с плюмажем пошли на дно, тогда впервые почувствовался какой-то страшный простор отсутствия. Освобожденные силы разъедали друг друга, потом устали и остановились — им нечего было делать, они ждали события дня, как поденщики ждут работы. Постоянные войска эти во время мира кипели боевой энергией, но не было боя, а главное — не было ясной цели. А если цели нет, все может быть целью: Наполеон их уверил, что он — цель, что война — цель, и отлил больше человеческой кровью, чем напор воли революционных прилил идей. »
— Aleksander Herzen, Finoj kaj komencoj: Dua letero [la 20-an de julio 1862]

Henry Kissinger

[redakti]
Citaĵo
« Thomas Jefferson nomis la Napoleonajn militojn konkurado inter tirano de la tero (Francio) kaj tirano de la oceano (Anglio) – alivorte la partoprenantoj de la eŭropa lukto de morala vidpunkto estis nediferencigeblaj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Paradokse, sed veras ankaŭ tio dum la lastaj 200 jaroj eŭropa povekvilibro estis kelkfoje konservita danke al penoj kaj heroeco de Rusio. Sen Rusio Napoleono kaj Hitlero preskaŭ tute certe sukcesus krei mondimperiojn. Simile al duvizaĝa Jano, Rusio estis samtempe minaco al povekvilibro kaj unu el ĝiaj ŝlosilaj komponantoj, grava por ekvilibro kaj tamen ne komplete ĝia parto. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Militoj de la tempo de la Franca revolucio signifis transiron al la naciaj ŝtatoj, difinataj per haveblo de komunaj lingvo kaj kulturo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Diversaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« La francaj armeoj, konkerintaj Eŭropon, eliris el la revolucio. Ili trovis por si Napoleonon kaj akiris la grandegan gloron. La venkoj estis la venkoj de la revolucio kaj de ĝiaj generaloj, al la imperiestro restis nur la fina malvenko»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Kiel la Napoleonaj militoj estis de la teknologia vidpunkto siaspeca altiriĝo de Francio al Anglio, same la Unua mondmilito iĝis grava etapo de la definitiva industriiĝo de Germanio kaj Usono. Hodiaŭ Rusio montris, malsame ol la malsukcesinta tion montri Romio, ke militismo mem estas la ĉefa vojo de teknika klerigado kaj akcelado de subevoluintaj regionoj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Vidu ankaŭ

[redakti]