Saltu al enhavo

Andrej Gromiko

El Vikicitaro
Andrej Gromiko
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Andrej Gromiko (1909–1989) estis la sovetia politikisto, diplomato, ministro pri eksteraj rilatoj (1957–1985).

Pri la aŭtoro

[redakti]

Henry Kissinger

[redakti]
Citaĵo
« Nek la imperiestra, nek la komunista Rusio naskis grandan ministron pri eksteraj aferoj. Tiaj ekzemple ministroj pri eksteraj aferoj kiel Nesselrode, Gorĉakov, Girs, Lamsdorf aŭ eĉ Andrej Gromiko, estis preparitaj kaj kapablaj homoj, sed ili ne havis rajtojn plani longdaŭran politikon. Ili estis iom pli ol servistoj de malkonstanta kaj facile emociiĝanta reganto, pri kies bonvolemo ili devis konkuri. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Sovetiaj intertraktantoj – kaj Andrej Gromiko estis la vera majstro de la ludo – sciis brile lacigi la oponantojn, kiuj estis ŝarĝitaj je firmaj ideoj kaj trafitaj de senpacienco atingi solvon de problemo. Aliflanke, ili havis kutimon ne vidi arbaron malantaŭ la arboj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [li havis] […] enorman kapablon krei obstaklojn helpe de kiuj li estis turmentanta ministrojn pri eksteraj aferoj de la demokratiaj landoj dum la vivo de tuta generacio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Sovetiaj diplomatoj preskaŭ neniam priparolas konceptajn aferojn. Ilia taktiko estas akcento je problemo interesanta Moskvon en tiu konkreta momento kaj ili pretis batali por ĝia solvo kun hunda obstino, celinta ne tiom konvinki la partnerojn pri intertraktoj, sed ĉefe lacigi ilin… Kvintesencon de tia aliro al la eksterpolitika diplomatia agado enkorpigis Andrej Gromiko. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Diversaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Gromiko havis strangan rolon: li kvazaŭ ekzistis, ion faris, kun iu renkontiĝadis, paroladis, sed efektive lin ŝajne bezonis neniu. Kiel prezidanto de Prezidio de la Supera Konsilio de Sovetunio laŭ protokolo li devis aranĝi internaciajn renkontiĝojn, akceptadi gastojn, sed ĉar intertraktojn plejparte gvidis Gorbaĉov aŭ en ekstrema kazo ili duope, li iĝis ekskludita el reala politika vivo, transformiĝis, eble sen kompreni tion, simple je iu simbolo. Gromiko estis kvazaŭ translokita al estanteco el fora kaj ne tre fora pasinteco. Ĉe tio li kompreneble ne tre bone estis komprenanta kio okazas ĉirkaŭe, pri kio efektive oni parolas. En Politburoo li preskaŭ ĉiam elpaŝis. Pri preskaŭ ĉiu afero. Li paroladis ĉiam longe, kaj se okazis diskuto pri internaciaj aferoj, tiukaze li jam konsideris necesa detale rememori pasintajn jarojn […] La lastajn jarojn tiu iam agema homo estis ĝisvivanta sian tempon en iu kreita de li mem, izolita mondo […] Li havis sufiĉe liberan horaron: li venadis al laboro je la deka, dekunua, foriris je la sesa, sabate li ripozis — mallonge dirite, li ne tre penis kaj oni ne postulis tion de li. Estis grave ke li diligente plenumu sian rolon kaj ne tro malhelpu. Min li traktis normale. » « У Громыко была странная роль: он как бы существовал, что-то делал, с кем-то встречался, произносил речи, но на самом деле вроде бы и не нужен был никому. Как Председатель Президиума Верховного Совета СССР, по протоколу он обязан был проводить международные встречи, принимать гостей, но, поскольку переговоры в основном вел Горбачев или, в крайнем случае, они вдвоем, он оказался выключенным из реальной политической жизни, превратился, может быть сам до конца не осознавая, просто в какой-то символ. Громыко был как бы перенесен в настоящее из далекого и не очень далекого прошлого. При этом, естественно, он не очень сильно понимал, что происходит вокруг, о чем вообще идет речь. На Политбюро он почти всегда выступал. Почти по любому вопросу. Выступал всегда долго, а когда шло обсуждение международных вопросов, тут уж он считал нужным обстоятельно вспомнить минувшие годы […] Последние годы этот когда-то деятельный человек доживал свой век в каком-то им самим созданном, изолированном мире […] У него был достаточно свободный график: приезжал на работу к десяти, одиннадцати, уезжал в шесть, по субботам отдыхал — короче, сильно не утруждал себя, да этого от него и не требовалось. Было важно, чтобы он исправно выполнял свою роль и сильно не мешал. Ко мне он относился нормально. »
— Boris Jelcin, Konfeso pri difinita temo [1990]
Citaĵo
« […] post la sovetia invado al Afganio tempo de intertraktoj pasis. Kiam Cyrus Vance provis relanĉi ilin, sovetia ministro pri eksteraj aferoj Andrej Gromiko eĉ ne ekdeziris renkontiĝi kun li. »
— Robert A. Pastor, Karikaturo kaj homo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Vidu ankaŭ

[redakti]