Ronald Reagan

El Vikicitaro
Ronald Reagan
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Novaĵartikoloj en Vikinovaĵoj

Ronald REAGAN (naskiĝis la 6-an de februaro 1911 - mortis la 5-an de junio 2004) estis la kvardeka prezidanto de Usono. Li vivis plej longe el la usonaj prezidantoj.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« La politiko ne estas malbona profesio. Se vi sukcesos, estos multaj rekompencoj, se oni malhonoriĝas, nu, oni povas verki libron. » « Politics is not a bad profession. If you succeed there are many rewards, if you disgrace yourself you can always write a book. »
Citaĵo
« Politiko estas la dua plej malnova profesio. Ĝi tre similas al la plej malnova. » « Politics is the second oldest profession. It bears a very close resemblance to the first. »
Citaĵo
« Mi tutkore kredas, ke nia unua prioritato devas esti mondpaco, kaj ke uzado de forto estas ĉiam kaj nur lasta rimedo, kiam ĉio alia malsukcesis kaj tiam nur rilate al nia nacia sekureco» « (angle) I believe with all my heart that our first priority must be world peace, and that use of force is always and only a last resort, when everything else has failed, and then only with regard to our national security. »
— Ronald Reagan
Citaĵo
« Historio instruas ke militoj komenciĝas kiam registaroj kredas, ke la prezo de agreso estas malmultekosta. » « (angle) History teaches that wars begin when governments believe the price of aggression is cheap. »
— Ronald Reagan

Pri li[redakti]

Citaĵo
« La plej grava minaco al Usono hodiaŭ ne estas komunismo. Ĝi estas la moviĝo de Usono al faŝisma teokratio, kaj ĉio, kio okazis dum la administrado de Reagan, gvidas nin rekte tra tiu kondukilo ... Mi ja pensas tion. ... Kiam oni havas registaron, kiu preferas iun moralan kodekson derivitan de iu religio, kaj tiu morala kodekso iĝas leĝaro por konformi al unu religia vidpunkto, kaj se okazas, ke tiu kodekso estas tre, tre dekstra, preskaŭ ĝis Attila la Huno... » « The biggest threat to America today is not communism. It's moving America toward a fascist theocracy, and everything that's happened during the Reagan administration is steering us right down that pipe … I really think that. … When you have a government that prefers a certain moral code derived from a certain religion and that moral code turns into legislation to suit one certain religious point of view, and if that code happens to be very, very right wing, almost toward Attila the Hun... »
— Frank ZappaCrossfire, 1986

Henry Kissinger[redakti]

Diplomatio [1994][redakti]

Citaĵo
« Kaj Ronald Reagan kaj Miĥail Gorbaĉov kredis je sia fina venko. Tamen ekzistis principa diferenco inter la du tiom neatendeblaj partneroj: Reagan estis komprenanta kiaj fortoj movas lian socion dum Gorbaĉov absolute perdis ligon al sia socio. Ambaŭ gvidantoj alvokis al tio kion ili konsideris la plej bona en siaj sistemoj. Sed se Reagan liberigis spiriton de sia popolo, malferminte kluzojn de iniciato kaj certeco pri si mem, do Gorbaĉov draste akcelis pereon de la sistemo kiun li reprezentis per alvokoj al reformoj, al kiuj ĝi evidentiĝis ne kapabla. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Ronald Reagan agis imprese – kaj de la vidpunkto de observantoj-sciencistoj tute nekompreneble. Reagan preskaŭ tute ne konis la historion kaj tion malmultan kion li konis li estis adaptanta, transformante laŭe al siaj personaj opinioj, kiujn li firme sekvis. Li traktis la bibliajn referencojn al Armagedono kiel operacian prognozadon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Detaloj de la ekstera politiko estis lacigantaj Ronald Reagan. Li lernis kelkajn bazajn ideojn rilate danĝerojn de pacigado, malbono de komunismo kaj majesteco de propra lando, sed analizo de la esencaj aferoj estis lia forta flanko. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Ronald Reagan havis verŝajne nur kelkajn bazajn ideojn, sed ĝuste ili iĝis aksaj eksterpolitikaj problemoj de tiu periodo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Homoj diras ke Ronald Reagan estis ilo en la manoj de verkintoj de lia paroloj, sed tio estas iluzio kiun havas plejparto de la parolverkantoj. Finfine ja nome Reagan mem elektis homojn, kiuj estis kreantaj liajn parolojn, kaj li elbuŝigis ilin kun escepta konvinkiteco kaj konvinko. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Ronald Reagan prezentis eksterpolitikan doktrinon kiu estis ege laŭsekva kaj havis signifan intelektan povon. Li posedis esceptan intuician komprenon de profundaj fontoj de la usona motivado. Samtempe li estis komprenanta propran al la sovetia sistemo vundeblecon, lia sagaco kontraŭis opinion de plejparto de ekspertoj eĉ en lia propra konservativisma tendaro. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Li havis nekutime afablan kaj vere amikecan karakteron»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Sub ekstera elmontro de mildeco de Ronald Reagan sin kaŝis neimageble komplika karaktero. Li estis samtempe proksima al ĉiuj spirite kaj malproksima de ĉiuj, li ĉiam havis bonan humoron, sed fakte teniĝis aparte. Amikeco servis por li kiel rimedo teni distancon inter si kaj ĉiuj aliaj. Se li traktas ĉiujn egale amikece – kaj regalas per la samaj historioj – neniu povas pretendi je specialaj rilatoj kun li. Rezervo de ŝercoj, kiuj cirkulis de unu konversacio al alia, defendis lin de subitaj atakoj el embusko. Same kiel multaj aktoroj, Reagan estis tipa solulo – same ĉarma kaj egocentra. Unu homo diris al mi foje ke Reagan estas samtempe la plej amikeca kaj plej malvarma homo, kiun li iam ajn renkontis. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Ronald Reagan estis elektia sur la ondo de promesoj de militema kontraŭkomunismo kaj restis fidela al tio ĝis la fino. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj fontoj[redakti]

Citaĵo
« Kiam vi parolas pri Ronald Reagan vi foje esprimas miron kiel povis okazi ke li iĝis la prezidantoguberniestro. Sed al vi, historiistoj, necesis unue kompreni kiel tia homo sen intelekto povis regi Kalifornion dum ok jaroj kaj jam preskaŭ sep jarojn regi en Vaŝingtono»
— Henry Kissinger, dum konferenco de historiistoj en Vaŝingtono
Citaĵo
« Brzeziński estis subtenanta striktan pozicion de Ronald Reagan, sed li ankaŭ rimarkigis ke krom altigo de militelspezoj necesas io alia. “Mi ne pensas ke ili havas iun strategian planon, — diris li pri la nova administracio. — Ne sufiĉas simple kriadi kontraŭsovetiajn sloganojn. Necesas havi politikon”. »
— Patrick Vaughan, Brzeziński, papo kaj “komploto” pri liberigo de Pollando // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]