« Ni diru kuraĝe, ke se oni kalkulus la malobservojn de la leĝo fare de la blankulo en la ladurboj tra la jaroj, kaj komparus ilin kontraŭ la leĝomalobservoj de kelkaj tagoj da tumulto, la hardita krimulo estus la blankulo. Tio estas aferoj pri kiuj ofte malfacilas paroli , sed mi ekvidis pli kaj pli, ke necesas diri la veron por trakti la grandajn problemojn, kiujn ni alfrontas en nia socio. »
« Let us say boldly that if the violations of law by the white man in the slums over the years were calculated and compared with the law-breaking of a few days of riots, the hardened criminal would be the white man. These are often difficult things to say but I have come to see more and more that it is necessary to utter the truth in order to deal with the great problems that we face in our society. »
— Martin Luther King, The Role of the Behavioral Scientist in the Civil Rights Movement
«Camões elektis kiel devizon: Mi neniam diros alion ol veron. Do ni taksu tion memmkomprenebla, ke li vivadis en ekzilo, en malliberejoj, kaj en malriĉeco. »
« Ĉiu veraĵo trapasas tri stadiojn, antaŭ ol ke ĝi estos agnoskita kiel tio : dum la unua oni ĝin rigardas absurda, dum la dua ĝi estas akre mallaŭdita, dum la tria ĝi estas rigardita kiel memkompreneblaĵo. »
« ...ĉia vero estas konsiderata relativa. Vero estas rigardata kiel metafizika nocio; se iu diras, ke li deziras trovi la veron, do “progresemaj” pensantoj de nia jarcento konsideras lin postrestinta. Oni asertas, ke vero estas io tute subjektiva, preskaŭ afero de la gusto; ke sciencapensado devas esti apartigita de la subjektivaj faktoroj; ke ĝia tasko konsistas en esplorado de la mondo senpartie kaj sen interesiĝo; ke sciencisto devas aliri la faktojn kun sterilaj manoj kiel kirurgo al la paciento ktp. Tiu relativismo, kiu ofte sin prezentas sub la nomo de empiriismo aŭ pozitivismo kaj referencas al neceso de preciza uzado de la vortoj, kaŭzas tion, ke la pensado perdas sian ĉefan stimulon — interesiĝon de la pensanto; la sciencisto transformiĝas je maŝino por registrado de la “faktoj”. »
« ...neniam antaŭe la vortoj estis uzataj por kaŝado de la vero tiom abunde kiel hodiaŭ. Perfido de aliancanoj nomiĝas pacigo, milita agreso estas maskata kiel defendo kontraŭ atako, konkerado de etaj popoloj okazas sub la nomo de traktato pri amikeco kaj kruelega subpremado de la tuta nacio plenumiĝas je la nomo de nacional-socialismo. Objektoj de la samaj fiuzoj iĝis la vortoj “demokratio”, “libereco” kaj “individuismo”. Ekzistas nur unu ebleco difini veran diferencon inter demokratio kaj faŝismo. Demokratio estas sistemo, kreanta ekonomiajn, politikajn kaj kulturajn kondiĉojn por plena evoluo de la individuo. Faŝismo — kiel ajn ĝi sin nomus — estas la sistemo, iganta la individuon subiĝi al eksteraj celoj kaj malfortiganta evoluon de lia vera indiviueco. »
« La teoriaj veroj estas ne nur diskuteblaj, sed la tuta forto kaj senco ilia estas en tiu diskutebleco; ili naskiĝis en diskuto, vivas dum estas diskutataj, kaj ekzistas sole por daŭrigo de la diskuto. Sed la sorto — tio, kio iĝos aŭ ne iĝos la vivo — estas nediskutebla. Oni akceptas ĝin aŭ rifuzas. Akceptinte, oni iĝas si mem; rifuzinte, oni neas kaj anstataŭigas sin mem. »