Emocio

El Vikicitaro
Emocio
Emocio
Emocio
Aliaj projektoj
Emocio en Vikipedio
Emocio en Komuneja kategorio
Emocio en Vikivortaro

Emocio estas kortuŝo aŭ ĉia afekcia stato.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Ĉiuj Profundaj aferoj, kaj emocioj de aferoj estas antaŭitaj kaj ĉeestataj de Silento. » « (angle) All Profound things, and emotions of things are preceded and attended by Silence. »
— Herman Melville
Citaĵo
« En nia socio la emocioj estas ĝenerale subpremitaj. Mankas ajna dubo, ke krea pensado — same kiel ĉiu alia kreado — estas nedisigeble ligitaj al la emocio. Tamen en niaj tagoj idealo konsistas ĝuste en vivi kaj pensi sen la emocioj. “Emocieco” iĝis sinonimo de malekvilibro aŭ mensa malsano. Akceptinte tiun ĉi normon, individuo grave malfortigis sin: lia pensado iĝis magra kaj plata. Samtempe, ĉar la emociojn ne eblas subpremi komplete, ili ekzistas en plena malkonekto kun la intelekta flanko de la persono; rezulto estas ĉipa sentimentaleco, per kiu oni nutras milionojn da sento-sopirantaj konsumantoj je kino kaj popularaj kantoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Homa konduto fluas el tri ĉefaj fontoj: deziro, emocio, kaj scio»
— Platono
Citaĵo
« La rajto de la homo scii, lerni, demandi, fari bonfidajn erarojn, esplori homajn emociojn devas, per ĉiuj rimedoj, esti sekura, se la vorto LIBERECO iam estu pli ol malplena politika slogano»
— Wilhelm Reich
Citaĵo
« Pli bonas manko da logiko ol manko da emocio. »
— Charlotte Brontë, Better to be without logic than without feeling.
Citaĵo
« Vi ne povas pensi sen emocio, kaj unu emocio estas timo, kaj fari gravan decidon surbaze de timo ne estas bona ideo. Do evoluigu vian kuraĝon. » « (angle) You can't have thought without emotion, and one emotion is fear, and making an important decision on the basis of fear is not a good idea. So develop your courage. »
— Ursula Goodenough

Vidu ankaŭ[redakti]