«Rabistoj, noktaj banditoj kaj fantomoj, kiujn oni kutime timas antaŭ endormiĝo, venas de la sama infana rememoro. Tio estas personoj, vekintaj la infanon por rigardi ĉu li makulis la liton kaj kie li tenas la manojn dum la dormo. Per analizo de kelkaj tiaj sonĝoj mi sukcesis malkovri personecon de la noktaj gastoj. La rabisto ĉiam estis la patro, la fantomoj plejparte estis virinoj en blankaj noktaj vestoj. »
« Estas mirinde kiom multe da tiel nomataj superstiĉoj popularas hodiaŭ kaj en la urbo, kaj en la kamparo, sed se demandi iun klare kaj rekte: “Ĉu vi kredas je fantomoj, je sorĉistinoj, je sorĉparoloj kaj magio?” li kun indigno rifuzos ĉion ĉi. Li ne deziras aŭdi pri tiaj aferoj kaj konsideras ĉion ĉi sensencaĵo. Sed kaŝe li kredas je ili ne malpli ol loĝanto de ĝangalo. »
« Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj, nek batoj de l’ sortoj, nek mokoj de l’ homoj, ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita ĝi estas, la voj’ elektita. »