Estimo

El Vikicitaro
Estimo
Aliaj projektoj
Estimo en Vikipedio
Estimo en Vikivortaro

Estimo estas sento, opinio de estimanto, do havanta altan opinion pri ies morala kaj spirita valoro, aŭ pri ties faroj.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Kiu neniam estimas, lia spirito ŝlimas. »
— Marjorie Boulton
Citaĵo
« Oni ŝatas la talenton, oni estimas la honestecon»
— Kabe

Andrej Movĉan[redakti]

Citaĵo
« Homoj en Rusio estas ne malpli, nek pli bonaj ol en aliaj landoj — ili meritas estimon kaj kritikon, same kiel ĉiuj. » « Люди в России ничем не хуже и не лучше людей в других странах — они заслуживают уважения и критики, как и все. »
— Andrej Movĉan, Aniĝo en EU? [la 1-a de februaro 2017]
Citaĵo
« Timi estimon (aŭ konfuzi ĝin kun timo), same kiel timi kritikon (aŭ konfuzi ĝin kun agreso) estas signo de granda psika traŭmo. » « Бояться уважения (или путать его со страхом), как и бояться критики (или путать ее с агрессией) — признак большой психической проблемы. »
— Andrej Movĉan, Aniĝo en EU? [la 1-a de februaro 2017]

Elias Canetti[redakti]

Citaĵo
« Rimarkindas kian estimon havas kaptopremo. Funkcioj de la mano estas tiom multnombraj, ke oni ne miras al abundo de rilataj al ĝi parolturnoj. Sed la veran aŭreolon al ĝi donas kaptopremo — la ĉefa kaj glorata eco de la potenco. La plej alta rango de la vortoj kiel “kaptita”, “kaptite” atestas tion plej konvinke… Al tio ligiĝas la superstiĉa timo kun kiu traktas la homoj la ĉasfelisojn — tigrojn kaj leonojn. Ili estas la plej grandaj kaptantoj… De iu ajn pozicio rigardu, ni alfrontas la potencon de la plej alta grado de koncentriĝo. En tiu ĉi sia formo ĝi kaŭzas al la homoj neforviŝeblan impreson — ĉiuj reĝoj volonte vidas sin leonoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La plej superan estimon ĉiam ĝuis tio, kio helpis en la afero de mortigado. Tio, kio povis mortigi, naskis timon, kaj tio kio ne servis senpere al la mortigo, estis konsiderata simple utila. Ĉiuj propraj al la mano kapabloj de la pacienco donis al tiuj, kiuj koncentriĝis je ili kaj ekzercis ilin, nenion krom sklaviĝo. Venkis ja tiuj, kiuj orientiĝis je la mortigado. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ne diskuteblas certa estimo kiun sentas unu al alia, kiuj manĝas kune. Ĝi esprimiĝas unuavice en tio, ke ili dividas la manĝon…. ilia reciproka estimo signifas ankaŭ ke ili ne manĝos unu la alian»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Estimo al la diktaturoj grandparte estas kaŭzita de tio, ke en ili oni vidas kapablon al koncentrado de la sekreto, kiu en demokratioj dividiĝas kaj dispolviĝas. Moke oni diras ke en ili ĉio estas superbabilata. Ĉiu ekzercas la langon, ĉiu enmiksiĝas je io ajn, rezulte nenio okazas, ĉar ĉiuj ĉion scias anticipe. Oni plendas pri manko de politika volo, efektive ja elreviĝo estas kaŭzita de manko de sekreto. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Gaston Waringhien[redakti]

Citaĵo
« Bona estimo valoras pli ol oro kaj arĝento»
— Gaston WaringhienPlena Ilustrita Vortaro de Esperanto
Citaĵo
« Lia merito altiris al li la estimon de la kompetentuloj. »
— Gaston WaringhienPlena Ilustrita Vortaro de Esperanto
Citaĵo
« Se vi scius, kia li estas, vi lin pli estimus. »
— Gaston WaringhienPlena Ilustrita Vortaro de Esperanto

Vidu ankaŭ[redakti]