Saltu al enhavo

Perestrojko

El Vikicitaro
Perestrojko
Perestrojko
Perestrojko
Aliaj projektoj
Perestrojko en Vikipedio
Perestrojko en Komunejo
Perestrojko en Komuneja kategorio
Perestrojko en Vikivortaro

Perestrojko (ruse: перестройка, dp rekonstruotransformado) estas procezo, kiun komencis Miĥail Gorbaĉov por reformi la politikan kaj ekonomikan sistemon de Sovetunio.

Citaĵoj

[redakti]

Zbigniew Brzeziński

[redakti]
Citaĵo
« Nun estas ĝusta tempo por demandi nin mem — kiel ni povus kreeme reagi al la evidenta fiasko de Sovetunio? Ni povus aktive krei novan mondon aŭ lasi disfali la malnovan, iuj pecoj de kiu povus eĉ minaci nin mem. »
— Zbigniew Brzeziński, David J. Lynch. Jimmy Carter Confidant Brzeziński Tells Why He Jumped Ship For Bush // Defence Week [la 31-an de oktobro 1988]
Citaĵo
« [aŭtune 1989 al demando ĉu Sovetunio ekzistos en 2001] Ne. Estos io tute alia. Rapideco de la ŝanĝoj, ilia skalo kaj profundeco estas tiaj, ke ni devas ĉesi pensi en kutimaj terminoj. »
— Zbigniew Brzeziński
Citaĵo
« En la Okcidento oni pensas pragmate kaj ĉi tie ideologie. Sovetiaj politikologoj a) elpensas sloganojn kiel “perestrojko” aŭ “tuteŭropa domo”, kiuj ne havas realan enhavon, poste ili b) kreas kompletan teorion pri kion signifas tiuj sloganoj sen ligo al realo, kaj fine c) ili trudas sian artefaritan ideologian koncepton al la socio, ŝajnigante ke tio estas kion la socio bezonas. »
— Zbigniew Brzeziński, dum renkontiĝo kun sovetia estraro en Moskvo [aŭtuno 1989][1]
Citaĵo
« […] min ŝokis zorgiteco pri Lenino. Mi ne diras ke li estis neinteresa homo. Sed konstante referenci al li, ne nur serĉante laŭleĝecon, sed ankaŭ kiel al politika orientilo, estas absurde. Vi mem faras vin kaptitoj de pasinteco. Ne eblas uzi Leninon kiel fundamenton por grandskalaj reformoj. Vi devos trovi instituciojn, kiuj funkcios kaj ĉesi pensi pri tio, ĉu Lenino aprobus ilin aŭ ne. »
— Zbigniew Brzeziński, dum renkontiĝo kun sovetia estraro en Moskvo [aŭtuno 1989][2]

Boris Jelcin

[redakti]
Citaĵo
« Estis farita ĝusta paŝo, kvankam certe tio estis revolucio de supre. Kaj tiaj revolucioj finfine neeviteble turniĝas kontraŭ la aparato, se ĝi ne kapablas teni popolan iniciaton en akceptebla por si kadro. Kaj tiu aparato komencis rezisti perestrojkon, bremsi ĝin, lukti kontraŭ ĝi kaj ĝi marĉiĝis senprogrese. Krome bedaŭrinde koncepto de perestrojko evidentiĝis nepripensita. Plejparte ĝi aspektis kiel aro de novaj belaj sloganoj kaj alvokoj. » « Был сделан правильный шаг, хотя, конечно же, это была революция сверху. А такие революции в конечном счете неизбежно оборачиваются против аппарата, если он не в состоянии удержать народную инициативу в приемлемом для себя русле. И этот аппарат начал сопротивляться перестройке, тормозить ее, бороться с ней, и она забуксовала на месте. К тому же, к сожалению, концепция перестройки оказалась непродуманной. В большей степени она выглядела как набор новых звучных лозунгов и призывов. »
— Boris Jelcin, Konfeso pri difinita temo [1990]
Citaĵo
« Estas mirinde, sed de aprilo 1985, kiam estis proklamita perestrojko, pasis pli ol kvar jaroj. Ial tiun ĉi periodon, tutajn kvar jarojn, oni nomas komenco, unua etapo, unuaj paŝoj ktp. Efektive tio estas multe, en Usono tio estas prezidenta oficperiodo. Dum kvar jaroj prezidanto devas fari ĉion, kion li promesis, kion li povis. Se la lando ne progresis, oni elektas alian. » « Удивительно, но с апреля 1985 года, когда была провозглашена перестройка, прошло больше четырех лет. Почему-то всюду этот период, целых четыре года, называют началом, первым этапом, первыми шагами и т.д. На самом деле это много, в США — это президентский срок. За четыре года президент должен сделать все, что обещал, что было в его силах. Если страна не продвинулась вперед, его переизбирают. »
— Boris Jelcin, Konfeso pri difinita temo [1990]
Citaĵo
« Eble mi diros diskuteblan opinion, sed mi opinias ke perestrojko ne haltus, eĉ malgraŭ ĉiuj taktikaj eraroj kiuj estis faritaj, se Gorbaĉov persone povus superi sin rilate specialajn privilegiojn. Se li mem rezignus je tute ne necesaj, sed kutimaj kaj agrablaj privilegioj. Se li ne komencus konstrui por si domon sur Lenin-montoj, novan vilaon apud Foroso. Kaj poste patose diri dum la kongreso de la popolaj deputitoj ke li tute ne havas personan vilaon. Kiom hipokrite tio sonis, ĉu li mem ne komprenis tion? » « Может быть, я выскажу небесспорное мнение, но думаю, перестройка не застопорилась бы даже при всех тех ошибках в тактике, которые были совершены, если бы Горбачев лично смог переломить себя в вопросах спецблаг. Если бы сам отказался от совершенно ненужных, но привычных и приятных привилегий. Если бы не стал строить для себя дом на Ленинских горах, новую дачу под Москвой, перестраивать еще одну дачу в Пицунде, а затем возводить новую суперсовременную под Форосом. И в конце концов с пафосом говорить на съезде народных депутатов, что у него вообще нет личной дачи. Как же лицемерно это звучало, неужели он сам этого не понимал? »
— Boris Jelcin, Konfeso pri difinita temo [1990]
Citaĵo
« Perestrojko ekskuis la popolon. Kaj evidente necesintus komenci la perestrojkon ĝuste de la partio. Poste ĝi kondukus post si, kiel ĉiam, ĉiujn aliajn. Sed la partio, de la vidpunkto de perestrojko, postrestis. » « Перестройка встряхнула народ. И видимо, перестройку надо было начинать именно с партии. Затем она повела бы за собой, как всегда, всех остальных. А партия, как раз с точки зрения перестройки, и отстала. »
— Boris Jelcin, Konfeso pri difinita temo [1990]
Citaĵo
« Kaj preskaŭ moke je niaj senfruktaj pli ol kvar jaroj da perestrojko, en kelkaj tagoj kaj GDR, kaj Ĉeĥoslovakio, kaj Bulgario faris tian salton de pasinteco antaŭen, al la normala, homa, civilizita socio, ke jam ne estas klare, ĉu ni povos iam atingi ilin. » « И почти в насмешку над нашими вымученными четырьмя с лишними годами перестройки за считанные дни и ГДР, и Чехословакия, и Болгария совершили такой скачок из прошлого вперед к нормальному, человеческому, цивилизованному обществу, что уже и неясно теперь, сможем ли мы их когда-нибудь догнать. »
— Boris Jelcin, Konfeso pri difinita temo [1990]

Marin Strmecki

[redakti]
Citaĵo
« [dum renkontiĝo kun sovetia estraro aŭtune 1989 en Moskvo] En konversacio dum matenmanĝo Brzeziński revenis al temo, ke por sukceso de perestrojko Gorbaĉov devas pli strikte kaj klare difini kiun konkrete sistemon li intencas krei. »
— Marin Strmecki, Atestinto de "Granda fiasko" en Moskvo en 1989 // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« [pri renkontiĝo kun sovetia estraro aŭtune 1989 en Moskvo] [...] estis evidente ke la reformoj forsendas Sovetunion al nekonataj akvaĵoj; certaj pri neceso de radikalaj ŝanĝoj, la reformistoj sen kompreni tion estis vekantaj nekontroleblajn fortojn kaj lanĉis procezojn kun neprognozebla rezulto. »
— Marin Strmecki, Atestinto de "Granda fiasko" en Moskvo en 1989 // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Aliaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Glasnost ĉiam pli konfliktis kun perestrojko. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [Povas esti ke en iu momento sovetiaj gvidantoj konkurante] …sin turnas al politike nematuraj kaj malspertaj amasoj por ekhavi ilian subtenon. Se la lasta estas vera, do la komunista partio devos atendi neprognozeblajn sekvojn: ja ordinaraj partianoj lernis labori nur en kondiĉoj de fera disciplino kaj subiĝo, kaj estas tute senpovaj je arto de atingado de kompromisoj kaj interkonsento… Se do okazos io rompinta unuecon kaj efikecon de la partio kiel politika ilo, do Sovetia Rusio povos tuj transformiĝi el unu el la plej povaj al unu el plej malfortaj kaj kompatindaj landoj de la mondo.
Komento de Henry Kissinger: Neniu el la dokumentoj antaŭvidis tiom ĝuste tion, kio efektive okazos post enposteniĝo de Miĥail Gorbaĉov. »
— George F. Kennan, La fontoj de sovetia konduto [Julio 1947]
Citaĵo
« Efektive ĝuste profunda liberaligo okazinta en la tempo de Gorbaĉov, kreis la vojon al la protestoj kaj amasaj tumultoj, ne inverse. »
— Mark Kramer, Atendante grandan fiaskon // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Vidu ankaŭ

[redakti]
  1. Citita laŭ: Marin Strmecki. Atestinto de “Granda fiasko” en Moskvo en 1989 // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013].
  2. Citita laŭ: Marin Strmecki. Atestinto de “Granda fiasko” en Moskvo en 1989 // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013].