Objekto

El Vikicitaro
Objekto
Objekto
Objekto
Aliaj projektoj
Objekto en Vikipedio
Objekto en Komuneja kategorio
Objekto en Vikivortaro

Objekto estas ĉio, kio prezentiĝas al niaj sensoj.

Citaĵoj[redakti]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« [pri amo en protestantismo] De teoria vidpunkto ĉi tie okazas eraro en kompreno de la naturo de la amo. Amo estas ne kreata de iu specifa “objekto”, sed estas konstante ceestanta faktoro ene de persono, kiu nur “aktiviĝas” je certa objekto. Same kiel malamo estas pasia deziro neniigi, ankaŭ amo estas pasia fortiĝo de “objekto”; tio estas ne “afekcio”, sed interna parenceco kaj aktiva strebo al feliĉo, evoluo kaj libereco de la objekto de amo. Amo estas preteco, kiu principe povas turniĝi al iu ajn, inkluzive nin mem. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« […] amo al certa “objekto” estas nura aktualigo kaj koncentriĝo de konstante ĉeestanta interna amo, kiu laŭ tiuj aŭ aliaj kialoj turniĝis al tiu ĉi homo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« …sadismo kaj detruemo estas ne identaj, kvankam ofte estas interligitaj. Detruema persono strebas al detruado de objekto, do al seniĝo de ĝi; sadisto ja strebas regi la objekton kaj pro tio suferas kaze de ĝia perdo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Profundan difinon de la burokrato donis Markso, dirinte ke burokrato traktas la mondon kien nuran objekton de sia agado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Carl Gustav Jung[redakti]

Citaĵo
« …dum mi strebas subigi rezistantan objekton al mia volo, mia tuta esto poiomete engaĝiĝas je rilato al la objekto, sekve de kio pro forta okupado de libido, kio tiel dirite, entiras parton de mia esto en la objekton. Tio kaŭzas partan identigon de mi kun la objekto, surbaze de simileco inter iuj elementoj de mia persono kaj de esenco de la objekto. Tia identigo tuj translokas konflikton en mian propran animon»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« La plej frua signo de ekstravertiteco de infano estas lia rapida adaptiĝemo al la ĉirkaŭa medio kaj tiu nekutima atento, kiun li donas al la objektoj, speciale al tiuj efikoj, kiujn li faras al ili. Timo antaŭ la objektoj estas minimuma — la infano vivas kaj translokiĝas inter ili kun certeco. Lia kapablo al kompreno estas rapida, sed ne ekzakta kaj nek akurata. Evoluas li pli rapide ol la introverta infano, ĉar li estas malpli reflekta kaj kutime sentima… Li ŝatas plenumi siajn iniciatojn ĝis ekstremo, li emas al risko. Ĉio nekonata kaj nesciata por li estas tento»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« […] unu el plej fruaj signoj de introvertiteco ĉe la infano estas reflekta pensema maniero de lia konduto, markita je sinĝeno kaj eĉ timo antaŭ la nekonataj objektoj. Tre frue aperas tendenco postuli siajn rajtojn pri konataj objektoj kaj provi ekposedi kaj regi ilin… La infano deziras ĉion fari propravoje kaj ĉe neniuj kondiĉoj subiĝos al regulo, kiun li ne povas kompreni. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj

Marshall McLuhan[redakti]

Citaĵo
« En la unuaj vivmonatoj kaptado okazas reflekse; kapablo pri la vola malstreĉiĝo aperas nur fine de la unua vivojaro. Parolo aperas kun evoluo de kapablo lasi la objektojn. Ĝi ebligas distanciĝi de la medio, kio estas ankaŭ kapablo al pli alta movebleco en esplorado de tiu medio. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Seninterrompe brakumante teknologion, ni ligiĝas al ĝi kiel servomekanismoj. Nome pro tio ni por entute uzi tiujn objektojn devas servi al ili — al tiuj larĝigoj de ni mem — kvazaŭ al dioj aŭ iuspecaj sanktaĵoj. Indiano servas kiel servomekanismo de sia kanuo, vakero — de sia ĉevalo, kaj manaĝero — de sia horloĝo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Valoron de objekto ni ekkonas post difekto»
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]