Idealismo

El Vikicitaro
Idealismo
Idealismo
Idealismo
Aliaj projektoj
Idealismo en Vikipedio
Idealismo en Komuneja kategorio
Idealismo en Vikivortaro

Idealismo estas celado al idealo, al perfekteco; senzorgo pri la reala, vulgara vivo; koncepto pri arto, kiel tradukanto de ia idealo, ne kiel sklavema imitanto de la realo.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Sekreto de la ĉiama historia allogeco de Usono estas kombino de idealismo kaj materiismo, kiuj servas kiel same povaj fortoj de motivado por la homaro»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« Rilate la ekstravertulon formulo de Schiller vortumeblus tiel: “Ĉion eksteran enigi internen kaj al ĉio interna doni formon”. Ni vidis supre, ke nome tian reagon Schiller ja estigis ĉe Goethe. Goethe donas tiukaze trafan paralelaĵon; li skribas al Schiller: “Inverse, mi preskaŭ povus diri, ke en ĉia agado mi estas sufiĉe idealisma: mi tute ne interesiĝas pri tio, kiaj estas la aĵoj, sed postulas ke ĉiuj adaptiĝu al miaj imagoj”. (Aprilo 1798). »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« [pri Zbigniew Brzeziński] Li plurfoje diris ke li preferas realajn manierojn atingi idealajn celojn kaj tiuj celoj, laŭ lia imago, certe supozigis fortan rolon de Usono en la mondo, en tiu grado en kiu usona socio meritis tion. »
— Adam Garfinkle, Strategia pensanto // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« Iuj dirus, ke estas tro idealisme kredi je socio bazita sur toleremo kaj sankteco de la homa vivo, kie limoj, naciecoj kaj ideologioj gravegas. Al tiuj, kiujn mi diras, tio ne estas idealismo, sed pli ĝuste realismo, ĉar historio instruis al ni, ke milito malofte solvas niajn diferencojn. Forto ne resanigas malnovajn vundojn; ĝi malfermas novajn. »
— Mohamed ElBaradei
Citaĵo
« Vortoj sen agoj estas la murdistoj de idealismo. » « (angle) Words without actions are the assassins of idealism. »
— Herbert C. Hoover

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Ĉiuj homoj estas idealistoj kaj ne povas ne esti ili, se sub idealismo ni komprenas strebon al kontentiĝo de specife homaj bezonoj, superantaj fiziologiajn bezonojn de la organismo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Efektive socialismo en ĉiuj siaj variaĵoj povas esti komprenita nur kiel unu el la plej gravaj idealismaj kaj etikaj movadoj de nia tempo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Vidu ankaŭ[redakti]