Sklavo

El Vikicitaro
Sklavo
Sklavo
Sklavo
Aliaj projektoj
Sklavo en Vikipedio
Sklavo en Komunejo
Sklavo en Komuneja kategorio
Sklavo en Vikivortaro

Sklavo estas homo sen personaj aŭ civilaj rajtoj, apartenanta kiel objekto al alia homo, kiu lin aĉetis aŭ kaptis en milito aŭ homo devige aŭ senreziste obeanta la volon de alia, aŭ plene regata de io.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Ĉiu romiano estis ĉirkaŭita de sklavoj. Sklavo kaj lia psikologio inundis la antikvan Italion kaj ĉiu romiano interne — kaj kompreneble neintence — iĝis sklavo. Ĉar li, konstante vivinta en atmosfero de la sklavoj, kontaĝiĝis tra nekonscio per ilia psikologio. Neniu kapablas protekti sin kontraŭ tia influo. »
— Carl Gustav JungKontribuoj al analiza psikologio [1928]
Citaĵo
« Mi liberigis milojn da sklavoj. Mi povus liberigi pluajn milojn, se ili scius, ke ili estas sklavoj. »
— Atribuita al Harriet Tubman en Africana: The Encyclopedia of the African and African American Experience.
Citaĵo
« Sklavo kun forta mano estas plej granda tirano. »
Citaĵo
« Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Mi ne deziras esti sklavo, sed sklavoposedanto mi deziras esti eĉ malpli. Tiel mi imagas demokration. Ĉio, kio devias de tiu ĉi ideo tiom, ke la diferenco iĝas rimarkebla, jam ne estas demokratio. »
— Abraham Lincoln, From a letter [1858]
Citaĵo
« Mi volas morti sklavo de la principoj. Ne de la viroj. » « (hispane) Quiero morir siendo esclavo de los principios, no de los hombres. »
— Emiliano Zapata
Citaĵo
« Neniu estas pli senespere sklavigita ol tiuj, kiuj false kredas sin liberaj. »
— Johann Wolfgang von Goethe
Citaĵo
« Ĉar mi ne estus sklavo, tiel mi ne estus mastro. Tio ĉi esprimas mian ideon pri demokratio» « (angle) As I would not be a slave, so I would not be a master. This expresses my idea of democracy. »
— Abraham Lincoln
Citaĵo
« Sklavoj perdas ĉion en siaj ĉenoj, eĉ la deziron eskapi de ili. »
— Jean-Jacques Rousseau
Citaĵo
« En socio de konsumado estas neeviteble du specoj de sklavoj: la malliberuloj de toksomanio kaj la malliberuloj de envio»
— Ivan Ilich

Elias Canetti[redakti]

Citaĵo
« La vera karakterizo de la aĵo estas nepenetrebleco. Oni povas ĝin puŝi, movi, sed ĝi ne povas ensorbi la ordonon. Sekve, la jura difino de la sklavo kiel aĵo kaj posedaĵo estas erara. Li estas la besto kaj posedaĵo. Apartan sklavon plej ĝuste estus kompari kun la hundo… Por la hundo, same kiel por la sklavo, ordono kaj manĝaĵo havas la saman fonton — la sinjoron, do komparo de ilia statuso kun la statuso de la infano estas ne tiom malkonvena. Kio grave diferencigas ilin de la infano, estas ilia malkapablo al transformiĝo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Dividado de laboro ne minacas la multnombrecon de la homaj transformiĝoj dum la homo povas okupiĝi pri diversaj aferoj. Sed kiam li limiĝas je unusola afero kaj ĉe tio devas fari laŭeble pli en laŭeble plej mallonga tempo, tio estas esti produktiva, li iĝas tio, kion fakte necesas nomi sklavo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Kiam la homo sukcesis kolekti tiom da sklavoj, kiom da bestoj en la grego, estis farita la fundamento de la ŝtato kaj de la potenco; kaj ne dubeblas ke strebo transformi la tutan popolon je la sklavoj aŭ je la bestoj vekiĝas en la reganto des pli forte, ju pli multnombra estas tiu popolo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« La fortulo same povas esti la sklavo kiel la malfortulo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Ribelemuloj en la sklava socio estas antaŭnelonge sklavigitaj aŭ liberigitaj sklavoj. Malkutima libereco por ĵus liberigita sklavo estas radiko de lia malkontento»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La samaj rusoj, sklavemaj antaŭ la Stalina sekreta polico, montris — unuope aŭ grupe — neimageblan kuraĝon antaŭ vizaĝo de la invadintaj nazioj. Kialo de tiu, je la unua rigardo, kontraŭdira konduto konsistas ne en tio, ke la “organoj” de Stalin estis pli kruelaj ol la armeo de Hitlero, sed en tio, ke antaŭ vizaĝo de la Stalin-ekzekutistoj la rusa homo sentis sin nura eta individuo, dum antaŭ la vizaĝo de la germanoj li sentis sin ano de la povega nacio kun glora pasinteco kaj eĉ pli glora estonteco»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Tiuj, kiuj ne havas esperon, estas dividitaj kaj pelataj al ekstrema egoismo. Komuna suferado per si mem, kiam ĝi ne estas akompanata de espero, ne unuigas kaj nek elvokas reciprokan kunsenton. Judoj en la egipta sklaveco estis “fiularo de arogantuloj kaj klaĉuloj” kaj por ilin unuigi Moseo devis doni al ili esperon pri la Promesita Lando»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Vidu ankaŭ[redakti]