« …la homo superkreskas sian originan unuecon kun naturo kaj kun aliaj homoj, la homo iĝas “individuo” — kaj ju pli for iras tiu ĉi procezo, des pli kategoria estas alternativo, alfrontata de la homo. Li devas sukcesi reunuiĝi kun la mondo en spontaneeco de la amo kaj krea laboro aŭ trovi por si iun apogilon helpe de tiaj ligoj kun tiu ĉi mondo, kiuj detruas liajn liberecojn kaj individuecon. »
« Racieco de produktada sistemo en teknologia sfero apudas malraciecon de la sama sistemo en socia sfero. La homojn regas ekonomiaj krizoj, senlaboreco, militoj. La homo konstruis sian mondon; li konstruis domojn kaj fabrikojn, li produktas aŭtojn kaj vestojn, kultivas grenon kaj fruktojn. Sed li estas fremdiĝinta de produktoj de sia laboro, li ne plu estas mastro de la konstruita de li mondo, inverse, tiu ĉi mondo, kreita de la homo, transformiĝis je la mastro, antaŭ kiu la homo kliniĝas, provante ĝin iel favorigi aŭ laŭeble superruzi. Per siaj manoj la homo kreis por si dion. »
« Graveco de “buŝaj” aŭ “anusaj” fantazioj kaj fizikaj sentoj en sekvaj [post la infanaĝo] jaroj konsistas ne en ligita al ili plezuro kaj nek en iu mistika sublimigo de tiu plezuro, sed en tio, ke ili esprimas starantan malantaŭ ili specifan rilaton al la mondo. »
« …la mondo subite kreskis kaj kun ĝi kreskis la vivo. Unuavice ĝi iĝis planeda; mi volas diri, ke vivo de ordinara homo enspacigas hodiaŭ la tutan planedon… »
«Vivi signifas eterne esti kondamnita al libero, eterne decidi kio vi iĝos en tiu ĉi mondo. Kaj decidi senlace kaj senhalte. Eĉ sin lasante senespere al volo de la hazardo, ni faras decidon — ne decidi. »
« Ni estas unuavice tio, kion faras el ni la mondo, kaj la ĉefaj trajtoj de nia animo estas stampitaj sur ĝi de ĉirkaŭaĵo. Tio ja ne mirindas, ĉar vivi signifas enviviĝi en la mondon. »
«Provorespondi al la demando, kio nun okazas en la mondo, devas esti konsiderata ironio pri si mem… restas unusola elirejo — arbitre konstrui realon, definitivan kaj supozitan ordon de la aferoj. »
« Ĉar la produktiloj estas la kolektiva verko de la homaro, la produkto estu la kolektiva propraĵo de la homaro. Individua proprigo estas nek justa nek utila. Ĉio apartenas al ĉiu. Ĉiuj aferoj estas por ĉiuj homoj, ĉar ĉiuj bezonas ilin, ĉar ĉiuj laboris laŭ sia forto por produkti ilin, kaj ĉar ne eblas taksi ĉies parton de la produktado de la riĉeco de la mondo. »