Ofero

El Vikicitaro
Ofero
Ofero
Ofero
Aliaj projektoj
Ofero en Vikipedio
Ofero en Komuneja kategorio
Ofero en Vikivortaro

Ofero siginas laŭ difinitaj ritoj donaci al diaĵo vegetaĵonanimalon, kiun oni iamaniere detruas aŭ parte sorbas, por komuniiĝi kun tiu diaĵo aŭ ĝin pacigi al si.

Jean Baudrillard[redakti]

Citaĵo
« …abismo, disdividanta nin, iĝis sekvo de hejmigado de sovaĝaj bestoj, same kiel vera rasismo iĝis sekvo de enkonduko de sklaveco.
Iam al la bestoj estis propra eĉ pli sankta, pli dia karaktero ol al la homoj. En praaj socioj mankas eĉ la “regno” de la homoj, kaj longan tempon la ordo de la bestoj restis la ordo de referenco. Nur la besto meritas esti oferita kiel dio, kaj nur poste, en malsuprenira ordo, iras la homofero. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Tiel aŭ aliel, sed al la bestoj ĉiam estis propra ĝis nuntempo dia aŭ ofereca nobleco, kies priskribojn ni trovas en ĉiuj mitologioj»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« La vojo, kiun trairis la bestoj de la dia ofero ĝis hunda tombejo, super kiu fluas kvieta muziko, de sankta defio ĝis ekologia sentimentaleco, multon parolas pri vulgarigo de statuso de la homo mem — kaj tio plian fojon konfirmas neatenditan interligon inter ni kaj la bestoj. Nome nia sentimentaleco rilate al la bestoj estas ĝusta signo de nia disdegno al ili. Ĝi estas proporcia al tiu disdegno… La sentimentaleco estas nura senfine degenerinta formo de krueleco, rasisma kompato, ni bezonas humiligi la bestojn por elvoki sentimentalecon rilate ilin. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« …en niaj nuntempaj sistemoj, kies motoro estas ne oferado, sed ekstermado, ne elektita viktimo, sed spektakla anonimeco. Eĉ en “sinoferoj” de la teroristoj, klopodantaj solvi la situacion per propra morto, estas neniu elaĉeto — tio nur eble por momento levas vualon de anonima teroro»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]

Diversaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Vulpo faras oferon — atendu danĝeron»
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Oferado de bestoj simbolis oferadon al dio de la besto en la homo mem. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Motivoj de la homa kaj besta oferoj estas la samaj. Homoj, kiuj praktikas tion, montras la saman malkapablon aŭ maldeziron toleri ekzistadon de morala respondeco pri sia konduto. Do psikologia signifo de transiro de la homaj oferoj al tiuj bestaj estas kutime supertaksata. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Vidu ankaŭ[redakti]