Kompato

El Vikicitaro
Kompato
Kompato
Kompato
Aliaj projektoj
Kompato en Vikipedio
Kompato en Komuneja kategorio
Kompato en Vikivortaro

Kompato estas emocia sento de kunvivata sufero, plej ofte kun deziro malpliintensigi alies suferon, montri specialan bonvolon al suferanto. Kompato ekestas esence pro samsentemo, kaj estas ofte karakterizata de agoj per kiuj kompatanto klopodas helpi iun.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Malavareco estas nenio krom la kompato de noblaj spiritoj»
— Chamfort
Citaĵo
« Sola esper’ por ĉiu el ni, ne esti traktata kiel bruton de siaj similuloj, estas, ke ĉiuj siaj simululoj, kaj li kiel unua, agnoskas sin kiel suferivaj estuloj, kaj flegas en siaj plej internaj mensoj tiun kapablon je la kompato, kiu en stato natura anstataŭas leĝaron, etikon kaj virton, kaj sen praktiko de kiu, tion kompreni ni komencas, en stato socia ne povas esti leĝaro, etiko nek virto. Malproksima de prezento al homo nostalgiecan azilon, identiĝo al ĉiuj vivformoj, komencante per plej la humilaj, proponas al l’nuna homaro la fundamento de ĉia saĝo. »
— Claude Lévi-Strauss, Kontribuo al «Rousseau», opa verkaĵo, 1962
Citaĵo
« Estu kompatinda, ĉar ĉiu viro luktas malfacilan batalon» « Be pitiful, for every man is fighting a hard battle. »
— Ian Maclaren
Citaĵo
« Sen kompato, justeco turniĝas al krueleco. Kaj kompato sen justeco estas malforto»
— Pietro Metastasio
Citaĵo
« La tagon, kiam kompato iĝas moko, tiam komenciĝas epoko de barbareco»
— Jules Michelet
Citaĵo
« Kompato igas suferon kontaĝa. »
— Friedrich Nietzsche
Citaĵo
« Kompato estas emocio same malagrabla por la donanto kiel por la ricevanto»
— Bolesław Prus
Citaĵo
« Ni kompatas ĉe aliaj nur tiujn malbonojn, kiujn ni mem travivis»
— Jean-Jacques Rousseau
Citaĵo
« Larma kompato ne loĝas en liaj okuloj» « Tear-falling pity dwells not in his eye. »
— William Shakespeare, Rikardo Tria
Citaĵo
« En la justa kaj sindona koro, la humilulo kaj la malfortulo inspiras kompaton, kaj alvokas kompaton kaj toleremon»
— William Davis Shipman
Citaĵo
« La mondo estas plena je amo kaj kompato, mi diras. Se estus malpli da sufero, estus malpli da bonkoreco. »
— William Makepeace Thackeray
Citaĵo
« Ne malestimu kompaton, kiu estas la donaco de milda koro. » « Do not scorn pity that is the gift of a gentle heart. »
— John Ronald Reuel Tolkien

Beaumont kaj Fletcher[redakti]

Citaĵo
« El ĉiuj vojoj, kiuj kondukas al virina amo
Kompato estas la plej rekta. »
— Beaumont kaj Fletcher
Citaĵo
« Kompato, iuj diras, estas la gepatro de estonta amo»
— Beaumont kaj Fletcher

Elias Canetti[redakti]

Citaĵo
« Do en pli malfruaj tempoj, kiuj sekvas la tempon de la mitaj prauloj kaj kiuj, de la vidpunkto de la vivantaj arandoj, povas esti konsiderataj la nunaj, sur lokon de la sinmanĝado venis alia principo — la principo de kompato. La plej proksimajn parencojn inter la bestoj oni ne manĝas, same kiel oni ne manĝas la homojn. La tempoj de la totema kanibalismo — kaj nome tiel oni povas nomi manĝadon de propra totemo — pasis. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Pozon de genuado oni povas trakti kiel petegon pri la kompato. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Tenzin Gyatso[redakti]

Citaĵo
« Amo kaj kompato estas bezonoj, ne luksoj. Sen ili la homaro ne povas travivi. »
— Tenzin Gyatso
Citaĵo
« Mi kredas, ke ĉe ĉiu nivelo de socio - familia, triba, nacia kaj internacia - la ŝlosilo al pli feliĉa kaj pli sukcesa mondo estas la kreskado de kompato. Ni ne bezonas religiiĝi, nek kredi en ideologio. Necesas, ke ĉiu el ni disvolvu niajn bonajn homajn kvalitojn»
— Tenzin Gyatso
Citaĵo
« Ni bezonas iom pli da kompato, kaj se ni ne povas havi ĝin, tiam neniu politikisto aŭ eĉ magiisto povos savi la planedon. »
— Tenzin Gyatso
Citaĵo
« Se vi volas, ke aliaj estu feliĉaj, praktiku kompaton. Se vi volas esti feliĉa, praktiku kompaton. »
— Tenzin Gyatso

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Dio batas, Dio kompatas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Multaj kompatantoj, sed neniu helpanto»
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]