« Seninterrompe brakumante teknologion, ni ligiĝas al ĝi kiel servomekanismoj. Nome pro tio ni por entute uzi tiujn objektojn devas servi al ili — al tiuj larĝigoj de ni mem — kvazaŭ al dioj aŭ iuspecaj sanktaĵoj. Indiano servas kiel servomekanismo de sia kanuo, vakero — de sia ĉevalo, kaj manaĝero — de sia horloĝo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Nome el farata de ni dividado de tempo je unuformaj, videbligitaj pecoj naskiĝas nia agadosento, kaj ankaŭ tiu propra al ni senpacienco, kiam ni ne povas elteni prokraston inter la eventoj. La senskribajkulturoj ne konas tian senton de senpacienco kaj percepton de tempo kiel daŭro. Same kiel “laboro” naskiĝas kun apartigado de laboro, ankaŭ daŭro aperas kun apartigado de tempo, speciale per tiuj ĝiaj pecoj, per kiuj la mekanika horloĝo enigas en travivadon de tempo unuforman sinsekvon. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]