Filozofio

El Vikicitaro
Filozofio
Filozofio
Filozofio
Aliaj projektoj
Filozofio en Vikipedio
Filozofio en Komuneja kategorio

Filozofio estas scienco pri la esencaj plej ĝeneralaj principoj kaj kaŭzoj de la estado; ĝenerala koncepto pri la mondo.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Dubo esta deira punkto de la nuntempa filozofio… »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Ekzistas teorio, lau kiu se iu iam malkovros, ĝuste por kio utilas la universo kaj kial ĝi ekzistas, ĝi tuj malaperos kaj anstataŭiĝos de io eĉ pli bizara kaj neklarigebla.
Ekzistas alia teorio, laŭ kiu tio jam okazis. »
 « There is a theory which states that if ever anyone discovers exactly what the Universe is for and why it is here, it will instantly disappear and be replaced by something even more bizarre and inexplicable.
There is another theory which states that this has already happened. »
— Douglas Adams, The Restaurant at the End of the Universe
Citaĵo
« La konceptoj, tiuj malstabilaj, nerespondecemaj estaĵoj, kiuj elglitemas al vi el inter la fingroj. »
— Bertolt BRECHT
Citaĵo
« Filozofii estas dubi. » « Philosopher c'est doubter. »
— Michel de Montaigne
Citaĵo
« Arto kaj religio unue; poste filozofio; laste scienco. Tio estas la ordo de la grandaj fakoj de la vivo, tio estas ilia ordo de graveco. » « Art and religion first; then philosophy; lastly science. That is the order of the great subjects of life, that's their order of importance. »
— Muriel Spark"The Prime of Miss Jean Brodie" ĉapitro 2, paĝo 33.
Citaĵo
« La serpento mordas al si la voston. Post iomtempa maĉado ĝi rekonas en tio, kion ĝi manĝas, guston serpentan. Tiam ĝi haltas. Sed ĝi reekas al la afero, ĉar ĝi havas nenion alian por meti sub la dentojn. Fine, ĝii atingas al tio, ke ĝi havas la kapon en sia faŭko: ĝi nomas tion Filozofio pri Konado. »
— Paul VALERY
Citaĵo
« Rezonado kaj filozofado panon ne donas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Se anĝelo iam dirus al ni ion pri sia filozofio, mi kredas, ke multaj proponoj sonus kiel 2 plus 2 egalas 13. »
— Georg Christoph Lichtenberg
Citaĵo
« Gardu min for de la saĝo, kiu ne ploras, de la filozofio, kiu ne ridas, kaj de la grandeco, kiu ne kliniĝas antaŭ infano. »
— Ĝibran Ĥalil Ĝibran
Citaĵo
« Se vi daŭre malamas, vi eniras en la saman filozofion, kiu komencis la militon. Vi devas vidi antaŭen al la personoj kaj la novaj tempoj. » « (angle) If you continue to hate, you are entering into the same philosophy that began the war. You have to look forward at people and new times. »
— Roman Polański
Citaĵo
« La filozofioj de unu epoko fariĝis absurdaĵoj de la sekva, kaj la malsaĝeco de hieraŭ fariĝis la saĝo de morgaŭ. » « (angle) The philosophies of one age have become the absurdities of the next, and the foolishness of yesterday has become the wisdom of tomorrow. »
— William Osler
Citaĵo
« La filozofo estas la piloto de Naturo. Kaj jen vi havas nian diferencon: esti en infero estas drivi: esti en la ĉielo estas stiri. » « (angle) The philosopher is Nature's pilot. And there you have our difference: to be in hell is to drift: to be in heaven is to steer. »
— George Bernard Shaw
Citaĵo
« La epikura filozofio, tiu lito mallarĝa, sed pura»
— Marguerite Yourcenar, Mémoires d'Hadrien
Citaĵo
« Filozofio povas baki neniun panon; sed ĝi povas havigi al ni Dion, Liberecon, Senmortecon. »
— Novalis
Citaĵo
« [filozofio estas] la nura laboro kiu havigas al mi realan kontentigon»
— Ludwig Wittgenstein
Citaĵo
« Filozofo estas amanto de saĝo, ne de scio, kiu malgraŭ ĉiuj siaj grandaj uzoj finfine suferas pro la kripliga efiko de efemereco. Ĉiu scio estas pasema, ligita al la mondo ĉirkaŭ ĝi kaj submetata al ŝanĝo dum la mondo ŝanĝiĝas, dum saĝo, vera saĝo estas eterna, neŝanĝebla. »
— Shashi Tharoor
Citaĵo
« Tio estas la serĉo de la vero, ne posedo de la vero, kiu estas la maniero de filozofio. Ĝiaj demandoj estas pli gravaj ol ĝiaj respondoj, kaj ĉiu respondo fariĝas nova demando. »
— Karl Jaspers
Citaĵo
« Filozofio ne povos realigi tujan transformon de la nuna stato de la mondo. Ĉi tio ne nur estas filosofía vero, sed pri ĉiuj nur homaj pensoj kaj penoj. Nur dio povas savi nin. »
— Martin Heidegger
Citaĵo
« La historio de filozofia sistemo estas la bildgalerio de racio»
— Ludwig Feuerbach
Citaĵo
« Ĉiu aŭtentika filozofio kondukas al ago kaj de ago reen al miro, al la daŭra fakto de mistero» « (angle) Any genuine philosophy leads to action and from action back again to wonder, to the enduring fact of mystery. »
— Henry Miller
Citaĵo
« Nenio en la mondo estas konstanta kaj ni estas malsaĝaj kiam ni petas ke io daŭru, sed certe ni estas ankoraŭ pli malsaĝaj ne ĝoji pro ĝi dum ni havas ĝin. Se ŝanĝo estas la esenco de ekzisto, oni pensus, ke estas nur prudente fari ĝin la premiso de nia filozofio. » « (angle) Nothing in the world is permanent, and we're foolish when we ask anything to last, but surely we're still more foolish not to take delight in it while we have it. If change is of the essence of existence one would have thought it only sensible to make it the premise of our philosophy. »
— William Somerset Maugham