Dominado

El Vikicitaro
Dominado
Dominado
Dominado
Aliaj projektoj
Dominado en Vikipedio

Dominado estas stato de iu dominanta, do superreganta, superpotencanta

Citaĵoj[redakti]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Ofte tio okazas interalie en rilatoj de gepatroj kun infanoj. Ĉi tie rilato de dominado (kaj posedado) aperas kutime sub aspekto de “natura” zorgemo kaj strebo de gepatroj “protekti” sian idon. Oni lin metas en oran kaĝon, li povas havi ĉion kion li deziras, sed nur ĉe tiu kondiĉo, ke li ne deziros forlasi la kaĝon. Rezulte de tio ĉe kreskinta infano ofte formiĝas profunda timo antaŭ amo, ĉar por li “amo” signifas kaptitecon kaj malliberigon. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Sed en la plsikologia senco sopiro de potenco radikas ne en forto, sed en malforteco. En ĝi manifestiĝas malkapablo de la persono elteni sole kaj vivi per sia propra forto. Tio estas despera provo akiri anstataŭigilon de la forto, kiam la vera forto malsufiĉas. La potenco estas dominado super iu; la forto estas kapablo al agado, potenco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« La impotenteco — se apliki tiun ĉi terminon ne nur al la seksa sfero, sed ankaŭ al ĉiuj sferoj de la homaj eblecoj — kaŭzas sadisman strebon al la dominado. Dum kaj ĉar individuo estas forta, do kapabla realigi siajn eblecojn surbaze de libereco kaj tuteco de sia persono, li ne bezonas dominadon super la aliaj kaj ne strebas al potenco. La potenco estas perverso de forto, same kiel seksa sadismo estas perverso de la seksa amo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« Vere nova en naskiĝanta monda ordo estas ke unuafoje Usono sukcesos nek resti flanke de tiu ĉi mondo, nek domini ĝin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Neniu afero povus transformi Brition je tiom nepacigebla malamiko kiel minaco al ĝia dominado sur la maroj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Estis klare ke post postulo de senkondiĉa kapitulaco de Germanio Sovetunio iĝos dominanta potenco en la kontinento, speciale se Usono forkondukos siajn trupojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [opinio de H. Freeman Mattews en 1946] Usono, kiel li asertis, dominas en la maroj kaj aero, Sovetunio ne havas egalulojn surtere. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Usono atingis pli grandan dominadon ol antaŭ 10 jaroj, sed pro ironio de la sorto ĝia forto iĝis pli malkoncentrita. Do kapablo de Usono uzi ĝin por ŝanĝi la alian mondon laŭ sia deziro efektive malkreskis. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Dominado de iu potenco super iu ajn el la partoj de Eŭrazio – ĉu EŭropoAzio – restas kriterio de strategia danĝero por Usono sendepende de tio, ĉu la Malvarma milito okazas aŭ ne. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Vidu ankaŭ[redakti]