19-a jarcento

El Vikicitaro
19-a jarcento
19-a jarcento
19-a jarcento
Aliaj projektoj
19-a jarcento en Vikipedio
19-a jarcento en Komuneja kategorio

19-a jarcento komenciĝis la 1-an de januaro 1801 kaj finiĝis la 31-an de decembro 1900.

Citaĵoj[redakti]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« [pri la 19-a jarcento] Se diri figursence, la homo sentis sin sur ĉevalo; li havis senton ke li liberiĝis je dominado de la naturaj fortoj kaj unuafoje en la historio subigis ilin. Li seniĝis je katenoj de mezepokaj superstiĉoj, kaj li sukcesis por 100 jaroj — de 1814 ĝis 1914 — krei unu el plej pacaj periodoj, kiujn iam konis la historio. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Efektive, ŝajnas ke malgraŭ materiala prospero, politika kaj seksa liberecoj, la mondo en la mezo de la 20-a jarcento estas pli psike malsana ol ĝi estis en la 19-a jarcento. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« [parolante] …pri la akumula orientiĝo, domininta en la ĝenerala bildo de la 19-a jarcento. Meze de la 20-a jarcento ĝi cedis lokon al la percepta orientiĝo, kies celo estas senhalte ricevadi, “ensorbadi”, aĉetadi ion novan, vivi kun konstante malfermita pro miro buŝo, se oni povas tiel diri. La percepta orientiĝo kunfandiĝas kun la merkata dum en la 19-a jarcento okazis kunfandiĝo de la akumula kaj ekspluata orientiĝoj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Estiĝas eĉ impreso, ke ekde la 19-a jarcento ĝis niaj tagoj okazis videbla kresko de stulteco, se sub stulteco ni komprenas ion kontraŭan pli al saĝo ol al intelekto»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« [pri la 18-a kaj 19-a jarcentoj] En la unuaj jaroj de nia epoko la senco de la laboro dividiĝis je la devo ĉe la mezaj klasoj kaj la deviga laboro ĉe la senposeduloj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« En la 19-a jarcento ŝajnis ke la universala voĉdonrajto solvos ĉiujn problemojn de demokratio. Unu el gvidantoj de ĉartismo О'Connor diris en 1838: “La universala voĉdonrajto tuj ŝanĝus la tutan karakteron de la socio: anstataŭ atentemo, duboj kaj suspektemo venus la frateca amo, reciproka interesiĝo kaj universala fido”. En 1842 li diris: “…ses monatojn post aprobo de la ĉartisma programo ĉiu viro, virino kaj infano en la lando estos bone nutrita, provizita per bonaj loĝejo kaj vestoj”. Ekde tiam ĉiuj grandaj demokratiaj sistemoj starigis universalan voĉdonrajton por la viroj kaj, escepte de Svislando, por la virinoj, sed eĉ en la plej riĉa lando de la mondo 1/3 de la loĝantaro ankoraŭ estis “malbone nutrita, malbone provizita je loĝejo kaj vestoj”, uzante la vortojn de Franklin D. Roosevelt»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Vere rimarkindas ke multaj pensantoj, vivintaj en la 19-a jarcento, jam kritike priskribis la socion de la 20-a jarcento longe antaŭ ol komplete riveliĝis simptomoj, kiuj ŝajnas tiom evidentaj hodiaŭ. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« En la 19-a jarcento la problemo konsistis en tio, ke dio estas morta; en la 20-a jarcento problemo estas en tio ke la homo estas morta. En la 19-a jarcento senhomeco signifis kruelecon, en la 20-a jarcento ĝi signifas skizofrenian fremdiĝon. En pasinteco danĝero konsistis en tio, ke la homoj iĝis sklavoj. Danĝero de estonteco estas en tio, ke la homoj povos iĝi robotoj. Cetere la robotoj ne ribelas. Tamen se doni al ili la homan karakteron, do ili ne povos vivi kaj resti sanaj, ili iĝas “Golemoj”, ili detruas sian mondon kaj sin mem, ĉar ili ne plu povas elteni sensencan enuon. Nia danĝero estas milito kaj robotismo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Elias Canetti[redakti]

Citaĵo
« …la diabloj, kiuj malgraŭ iliaj iamaj nekalkuleblaj nombroj, ne plu aperas en sia tradicia imago… Sed ŝanĝinte la aspekton, ili en eĉ pli grandaj nombroj denove aperis en la mondo en la 19-a jarcento, nun jam forme de mikroboj. Ĉi-foje ili embuskas ne la animon, sed la korpon de la homo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La vera drameca reprezentado de la suferoj de Ĥusejn establiĝis kiel regula solenaĵo nur en la unua duono de la deknaŭa jarcento. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« Ĝis komenco de la 19-a jarcento Ĉinio neniam havis najbaron, kapablan konkuri kun ĝia supereco kaj ĝi eĉ ne povis imagi, ke tia ŝtato povas aperi. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Dum la tuta 19-a jarcento Britio estis konsiderata la plej granda problemo por la usonaj interesoj kaj la reĝa mararmeo kiel plej serioza strategia minaco»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« En la 19-a jarcento Francion oni rigardis kun la sama timo kiel Germanion en la 20-a jarcento – kiel al la ĉiam agresema kaj laŭ sia naturo malstabiliga forto. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Dum la 19-a jarcento Britio iĝis la ĉefa lando de Eŭropo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Dum granda parto de la 19-a jarcento konservado de Aŭstrio estis konsiderata grava brita celo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« En la 19-a jarcento ekzistis du modeloj de sistemo de povekvilibro: brita modelo kies ekzemplo estis aliro de Lord Palmerston kaj Benjamin Disraeli, kaj la Bismarck-modelo. La brita aliro konsistis en atendi ĝis aperos rekta minaco al la ekzistanta povekvilibro antaŭ ol sin engaĝi en la afero, tiukaze preskaŭ ĉiam helpante al malpli forta flanko. Aliro de Bismarck konsistis je serĉado de rimedoj por preventi aperon de problemoj per starigado de proksimaj rilatoj kun maksimuma nombro de la flankoj, kreado de interkruciĝantaj sistemoj de unioj kaj uzado de aperanta sekve de tio influo por detenado de pretendoj de la konkurantoj. Kiom ajn strange tio aspektu konsiderante usonan sperton de rilatoj kun Germanio dum la du mondmilitoj, la Bismarck-stilo de traktado de povekvilibro eble plej kongruas al la tradicia usona aliro al internaciaj aferoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Marshall McLuhan[redakti]

Citaĵo
« Se la deknaŭa jarcento estis la epoko de redaktora seĝo, do nia jarcento estas la epoko de psikiatra kuŝilo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …kiam en la 90-aj jaroj de la 19-a jarcento la kontorojn inundis la unua ondo de sekretariinoj-tajpistinoj, produktantoj de kraĉujoj ekvidis en tio signon de proksimiĝanta fino. Ili pravis. Sed eĉ pli gravas ke unuformaj vicoj de atentantaj modon sekretariinoj-tajpistinoj ebligis revolucion en la vesta industrio. Tion kion ili surportis, deziris surporti ĉiu kamparana junulino, ja la tajpistino estis populara enkorpigo de entreprenemo kaj lerteco. Ŝi estis diktatoro de stilo»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

José Ortega y Gasset[redakti]

Citaĵo
« …la fama deknaŭa jarcento, ĉe tuta konscio de sia perfekteco — kaj eble pro tiu konscio — estis nedisigebla de pasinteco, kies ŝultrojn ĝi sentis sub si; fakte ĝi vidis en si plenumitan pasintecon. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj [1930]
Citaĵo
« Tiuj unuiĝoj, kiuj ĝis nun nomiĝis nacioj, proksimume antaŭ jarcento atingis sian apogeon. Ne eblas ion fari pri ili krom unu afero — superi ilin. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj [1930]
Citaĵo
« …danke al ĉiuj tiuj revolucioj en Francio pli ol ie ajn la tutan [19-an] jarcenton, krom malmultaj semajnoj aŭ eĉ tagoj, regis pli aŭ malpli aŭtoritata aŭ kontraŭrevolucia reĝimo. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj [1930]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« [fine de la 19-a jarcento] Minaco de milito en nia tempo devenas… de interna politiko de landoj, kie malfortan registaron kontraŭstaras forta naciisma movado»
— Lord Palmerston

Vidu ankaŭ[redakti]