Partnereco por paco

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Partnereco por paco
Partnereco por paco
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Partnereco por paco en Vikipedio
Commons-logo.svg Partnereco por paco en Komuneja kategorio

Partnereco por paco estas programo pri kunlaboro de NATO kun ŝtatoj ekster tiu alianco, lanĉita en 1994.

Citaĵoj[redakti]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« Programo “Partnereco por paco” estas ne intermeza halto survoje al NATO, kiel oni tion ofte erare asertas, sed alternativo al la membreco en ĝi, same kiel la Lokarna traktato iĝis alternativo al la brita alianco kun Francio, kiun Francio tiom strebis en la 1920-aj jaroj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« “Partnereco por paco” alportas riskon de kreado en Eŭropo de du tipoj de limoj: protektitaj per garantioj de sekureco kaj tiuj al kiuj oni rifuzis tiajn garantiojn – tia stato de la aferoj enhavas danĝeron de tento por potencialaj agresintoj kaj de senmoraligo por potencialaj viktimoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« …en 1995 Rusio akuzis NATO pri “genocido” de serboj kaj prezidanto Jelcin avertis, ke daŭrigo de la bombado radikale influos kunlaboron de Rusio kaj la Okcidento, inkluzive ĝian partoprenon en la programo de NATO “Partnereco por paco”. “Kiel ni povas subskribi interkonsenton kun NATO, — demandis li, — kiam NATO bombas serbojn?” »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Vidu ankaŭ[redakti]