Azio

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Azio
Azio
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Azio en Vikipedio
Commons-logo.svg Azio en Komunejo
Commons-logo.svg Azio en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Azio en Vikivortaro
Wikinews-logo.svg Azio en Vikinovaĵoj

Azio estas kontinento en la orienta hemisfero, parto de Eŭrazio.

Citaĵoj[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Ekonomia postvivado de ĉiu ajn el la ĉefaj ludantoj sur la azia scenejo tute dependas de senobstakla aliro de maraj komercaj ŝipoj al nuraj du-tri ĉefaj havenoj. Sufiĉas bloki per kelkaj magnetaj minoj aliron al Ŝanhajo, JokohamoBombejo (kaj al unu-du pliaj havenurboj) por laŭvorte paralizi la ekonomian aktivadon de Japanio, ĈinioBarato»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« …dum dek ok jarcentoj en la tutmonda Malneta Nacia Produkto (MNP) ĉiam dominis Azio. Ankoraŭ en 1800 al Azio apartenis ĉirkaŭ 60% de la tutmonda MNP — kompare al la eŭropaj 30%. Sole parto de Barato en la tutmonda produktado (laŭ Jaswant Singh, la eksa ministro pri financoj de Barato) en 1750 atingis 25% — proksimume same kiel la nuna parto de Usono. Tamen dum la 19-a20-a jarcentoj, post invado de la eŭropa imperiismo, sin apoganta sur avantaĝajn industriajn kaj financajn teknologiojn, la monda parto de Azio rapide reduktiĝis. En 1900, kiam Barato jam sufiĉe longe troviĝis sub regado de Britio, ĝia parto malkreskis ĝis la mizeraj 1,6%. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« La iama ekonomia dominado de Ĉinio kaj Barato ebgligas aserti, ke la nuna ekonomia leviĝo de Azio estas fakte reakiro de la perdita, sed sufiĉe longdaŭra povego. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« La divida linio inter Eŭropo kaj Rusio kun Turkio estas nura geografia abstrakciaĵo. Nek rivero Okcidenta Bugo (apartiganta Pollandon disde Belorusio), nek Pruto (laŭ kiu iras landlimo inter Rumanio kaj Ukrainio), nek Narvo (disdividanta Estonion kaj Rusion) plenumas rolon de geografiaj aŭ kulturaj limoj de la eŭropa oriento. Same ne plenumas tiun ĉi rolon Urala montaro, laŭ kiu, kiel skribas ĉiuj geografiaj lernolibroj, pasas limo de Eŭropo kaj Azio. Eĉ pli malbone tiun rolon plenumas la markolo Bosporo, kuniganta Mediteranean kaj Nigran marojn, kvankam la dividita per mallarĝa akvostrio Istanbulo estas konsiderata situanta parte en Eŭropo, parte (same kiel la ĉefa landoparto) en Azio… Laŭ vivmaniero, arkitekturo kaj socia ordo la fororienta Vladivostoko estas oble pli eŭropeca ol Kazano (ĉefurbo de Tatario), situanta milojn da kilometroj for de Vladivostoko en la “eŭropa” parto de Rusia Federacio. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« …stabileco de Azio parte dependos de tio kiel reagos Usono al eventoj en du kruciĝintaj regionaj trianguloj kun la centro en Ĉinio. La unuan triangulon konsistigas Ĉinio, Barato kaj Pakistano. La duan — Ĉinio, Japanio kaj Koreio akompane de la ŝtatoj de Sud-Orienta Azio. En la unua kazo la ĉefa streĉocentro kaj fonto de malstabileco estos Pakistano. En la dua — Koreio (ambaŭ Koreioj, la Norda kaj Suda) kaj (aŭ) eble Tajvano»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« …klopodante altigi probablecon de la tutmonda partnereco kun Ĉinio, Usono devas neoficiale akcepti la geopolitikan dominadon de Ĉinio en la kontinenta Azio kaj ĝian stariĝon kiel la dominanta ekonomia povo en tiu ĉi regiono. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« En longdaŭra afero de garantiado de stabileco en Azio, Usono devas preni sur sin rolon de peranto kaj paciganto. Do ĝi devas eviti rektan militan enmiksiĝon en la regiono, anstataŭe klopodante estingi malnovan kverelon inter ŝlosilaj fororientaj aziaj fortoj — interalie inter Ĉinio kaj Japanio. La baza principo de la politiko de Usono en la nova Oriento devas konsisti en tio, ke ĝia enmiksiĝo en la eventoj de la kontinenta Azio eblas nur responde al malamikaj agoj kontraŭ la ŝtatoj, kie la usonaj trupoj jam delonge iĝis parto de la internacia situacio. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« Nemalfacilas kompreni kial Usono kaj Anglio (aŭ alia okcidenta demokratio) ne povis ludi senperan kaj gvidan rolon en vekiĝo de la aziaj landoj de postresteco kaj inercio: la demokratioj aŭ malinklinas aŭ malkapablas fajrigi spiriton de renaskiĝo en milionoj da azianoj. Helpo de la okcidentoj demokratioj al la vekiĝo de la Oriento estis malrekta kaj certe senintenca. Ili fajrigis en la Oriento entuziasmon de indigno kontraŭ la Okcidento. Tiu kontraŭokcidenta pasio nun vekas la Orienton de dormo dum jarcentoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Febra deziro kunfandiĝi kun marŝantaj amasoj, kiuj same ekzistas ĉe nia hejmo, kaj en landoj de ni koloniigitaj, estas nura esprimo de despera provo fuĝi de senfrukta, sencela, soleca ekzistado. Do estas tre verŝajne ke la nunaj naciismaj movadoj en Azio sekvigos — eĉ sen influo de Rusio — pli verŝajne iun kolektivisman formon de la socio ol tiun demokratian»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« La landoj de Azio traktas unu la alian kiel strategiajn malamikojn, eĉ kiam ili kunlaboras je multaj ekonomiaj kampoj. La militoj inter ili ne przentiĝas eblaj, kvankam ili ne povas esti tute ekskluditaj. La internacia ordo en Azio pro tio pli similas al la ordo en Eŭropo en la 19-a jarcento ol al Norda Atlantiko en la 21-a jarcento»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« ...landoj de Azio neniam agnoskis komunan danĝeron, havante sufiĉe malsamajn opiniojn pri minacoj al ilia sekureco. Iuj historie timis Rusion; aliaj pli maltrankviliĝis pro Ĉinio; aliaj estis zorgitaj pro la restariĝinta Japanio; iuj en Sud-Orienta Azio konsideras la ĉefa danĝero Vjetnamion. Barato kaj Pakistano estas absorbitaj de konsiderado de unu la alia kiel minaco. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« ...elspezoj je defendo tra la tuta Azio laŭgrade kaj konstante kreskas, malgraŭ la fino de la Malvarma milito»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« ...en Azio simple ne ekzistas politikaj kaj strategiaj kondiĉoj por markado de divida linio kaj grupiĝo de ĉiuj landoj ĉe unu flanko de ĝi, sen ebligi iujn grandajn ĉinajn provokojn. Provo fari tion — ĉu malkaŝe aŭ kaŝe — havus tute kontraŭan efikon kompare al la celita. Amikecaj landoj, plej verŝajne, preferus klare distanciĝi de tia plano. Ili preferus resti ie meze, kio kaŭzus laŭgradan izoladon de Usono en la regiono, stimulante la azian naciismon kaj politikon de nealiĝo al la blokoj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« En iu ajn kazo neniu lando de la regiono — eĉ la tre demokratia Aŭstralio — riskus kreskon de konfrontiĝo kontraŭ Ĉinio aŭ kontraŭ iu ajn alia granda potenco je la nomo de demokratio»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Geopolitika defio por ĉiu granda azia lando, inkluzive Ĉinion, konsistas ĉefe ne en kiel konkeri najbarojn, sed kiel malebligi unuiĝon de tiuj najbaroj kontraŭ si. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Avantaĝo de Usono devas konsisti je subtenado de kunlaboraj rilatoj kun ĉiuj landoj de Azio kaj evitado de politiko, kiu akcentus aserton ke al iu ajn granda azia lando propras malamikeco, ĝis tiu ĉi malamikeco montriĝos malkaŝe. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Alianco kun Japanio restas angulŝtono de la politiko de Usono en Azio. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« ...en Azio koloniismo tendencis grandigi: Barato, Indonezio, Malajzio — ĉiuj ili estas pli grandaj ol la princlandoj, kiuj ekzistis antaŭ la koloniismo. Kaj inverse la postkoloniismaj landoj en Afriko tendencis eriĝi je malpli grandaj partoj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]