Imperiismo

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Imperiismo
Imperiismo
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Imperiismo en Vikipedio
Commons-logo.svg Imperiismo en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Imperiismo en Vikivortaro

Imperiismo estas doktrino de la partianoj de imperia formo de regado; doktrino, agado de tiuj, kiuj celas por sia patrujo superregadon super fremdaj landoj; mondregemo; ekspansiemo de ŝtato plej ofte despota kun sklaveca aŭ servuteca socisistemo, por konkeri pliajn teritoriojn kun celo akapari la havaĵon de la konkeritoj kaj ilin devige laborigi; aparta formo estas la kapitalista imperiismo (fina stadio de la kapitalismo), kies ĉefa motoro estas bezono de merkatoj por troaj produktoj kaj de investosferoj por kapitaloj.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« La naziisma sistemo estas “perfektigita” variaĵo de la antaŭmilita germana imperiismo; la nazioj daŭrigas la aferon de la falinta monarĥio. (Cetere la respubliko ankaŭ preskaŭ ne ĝenis la evoluon de la monopolisma kapitalismo en Germanio, eĉ helpis al ĝi laŭeble). »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Teknologio preskaŭ ekstermis la monopolon [pri amaskomunikado], kiu estadis fundamenta armilo de imperia submetigo. »
— Fidel Castro
Citaĵo
« Por resti granda nacio aŭ fariĝi tia, vi devas koloniigi. »
— Léon Gambetta
Citaĵo
« Anglujo havis ankaŭ siajn Rozmilitojn kaj hodiaŭ la brita imperiismo estas la malamiko de la mondo. »
— Mohandas Karamchand Gandhi
Citaĵo
« Ŝanĝoj de reĝimo en Irako kaj Libio, la milito de Sirio, la krizo de Venezuelo, sankcioj kontraŭ Kubo, Irano, Rusio kaj Norda Koreio estas ĉiuj spegulbildoj de nova tutmonda imperiismo trudita de kerno de kapitalismaj nacioj por subteni miliardojn da dolaroj de koncentrita investa riĉeco. Ĉi tiu nova mondordo de amasa kapitalo fariĝis totalisma imperio de malegaleco kaj subpremo»
— Peter Phillips
Citaĵo
« La lukto kontraŭ milito kaj ĝia socia fonto, kapitalismo, supozas rektan, aktivan, senduban subtenon al la subpremataj koloniaj popoloj en iliaj bataloj kaj militoj kontraŭ imperiismo. “Neŭtrala” pozicio egalas al subteno de imperiismo. »
— Lev Trockij
Citaĵo
« Ĝi ŝajnas al mi esti nia plezuro kaj devo fari tiujn homojn [la filipinanoj] liberaj, kaj lasi ilin trakti siajn proprajn enlandajn demandojn laŭ sia maniero. Kaj do mi estas kontraŭimperiisma. Mi kontraŭas ke la agloj metu siajn ungojn sur iun ajn alian landon. »
— Mark Twain
Citaĵo
« Usona imperiismo estas la plej granda detruanto de homa vivo sur la Tero. Ĝi entute estas ekonomia, politika kaj kultura sistemo. Ĝi nutras sin per piratado de la Tria Mondo. Ĝi koloniigas nigrajn kaj triamondajn homojn kun Usono kaj plonĝas, ekspluatas, seksperfortas kaj provas aĉeti malriĉajn kaj laborantajn homojn... Usona imperiismo estas parazito en la Tria Mondo kaj kaptas nin en kulturo de malŝparo kaj morto. Por la avantaĝo de imperiismo ni vivas en socio aŭ militanta aŭ ĉiam produktanta kaj preparanta militon»
— La subtera vetero, Prairie Fire (1974)

Vidu ankaŭ[redakti]