Malamo

El Vikicitaro
Malamo
Malamo
Malamo
Aliaj projektoj
Malamo en Vikipedio
Malamo en Komuneja kategorio
Malamo en Vikivortaro

Malamo estas homa emocio kontraŭa al amo.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Malamo de la homo ĉiam koncentriĝas je tio, kio kondukas al lia konscio liajn malbonajn trajtojn. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Kiam ni malamas homon, ni malamas ion en lia aspekto, kiu kuŝas en ni mem. Kio ne troviĝas en ni mem, tio ne incitas nin. »
— Hermann Hesse, Demian
Citaĵo
« Estu zorgema pri tiu kiun aliuloj postulas ke vi malamu, povus esti iu kiun vi amas! » « Ten cuidado con aquél a quien otros te dicen que debes odiar, ¡puede ser alguien a quien amas! »
— Mar Cardenas Loutzenhiser, Demian
Citaĵo
« Estas malfeliĉe vidi tiujn, kiuj kredas sin revoluciemuloj, liberigi sian malamon al la anarkiisto. »
— Petro Kropotkin
Citaĵo
« Eble ni neniam elradikigos rasismon kaj seksismon kaj malamon. Sed ni ja batalos kontraŭ ili. Kaj ne aŭskultu iun ajn, kiu diras al vi, ke muziko kaj danco kaj arto kaj seksumo kaj ĝojo estas distroj de la batalo. Ili estas partoj de la batalo. » « We may never eradicate racism and sexism and hatred. But fight it we will. And don't listen to anyone who tells you that music and dance and art and sex and joy are a distraction from the fight. They are a part of the fight. »
— Dan Savage
Citaĵo
« Se vi daŭre malamas, vi eniras en la saman filozofion, kiu komencis la militon. Vi devas vidi antaŭen al la personoj kaj la novaj tempoj. » « (angle) If you continue to hate, you are entering into the same philosophy that began the war. You have to look forward at people and new times. »
— Roman Polański
Citaĵo
« Mi ne povas longe malami. Tio ne indas. » « (angle) I can't hate for long. It isn't worth it. »
— William Saroyan
Citaĵo
« Ne cedu al malamo. Tio kondukas al la Malluma Flanko. » « (angle) Don't give in to hate. That leads to the Dark Side. »
— George Lucas, Stelaj Militoj: Epizodo 5-a - La Imperio kontraŭatakas
Citaĵo
« Malamo ne ĉesas per malamo, sed nur per amo. Jen la eterna regulo. »
— Budho Gotamo
Citaĵo
« Ni eble batalos kontraŭ tio, kio estas malbone, sed se ni lasas nin malami, tio estas certigi nian spiritan malvenkon kaj nian similecon al tio, kion ni malamas. »
— George William Russell
Citaĵo
« Mi permesos al neniu homo limigi kaj degradi mian animon farante min malami lin. » « (angle) I will permit no man to narrow and degrade my soul by making me hate him. »
— Booker T. Washington
Citaĵo
« Mi miskomprenas la usonan popolon, se ili favoras la malamindan doktrinon, ke ne ekzistas internacia moralo; ke ekzistas unu leĝo por forta nacio kaj alia por malforta, kaj ke eĉ per malrespekto forta potenco senpune povas elrabi malfortulon de sia teritorio. » « (angle) I mistake the American people if they favor the odious doctrine that there is no such thing as international morality; that there is one law for a strong nation and another for a weak one, and that even by indirection a strong power may with impunity despoil a weak one of its territory. »
— Grover Cleveland
Citaĵo
« Mi ne scias, kial vi pensas, soldato, ke mi malamas vin, se ni estas la sama afero, mi, vi. » « (hispane) No sé por qué piensas tú, soldado, que te odio yo, si somos la misma cosa, yo, tú. »
— Nicolás Guillén
Citaĵo
« Vivo sur la Tero estas ĝismorta batalo... inter la leĝo de amo kaj la leĝo de malamo. »
— José Martí
Citaĵo
« Estas pli bone esti malamata pro tio, kio vi estas, ol amata pro tio, kio vi ne estas. »
— André Gide
Citaĵo
« Malamo tute venkita de amo transiras en amon. »
— Baruĥ Spinozo
Citaĵo
« Ni havas sufiĉe da religio nur por igi nin malami, sed ne sufiĉe por igi nin ami unu la alian. » « (angle) We have just enough religion to make us hate, but not enough to make us love one another. »
— Jonathan Swift

Booker T. Washington[redakti]

Citaĵo
« La mondo rapide lernas, ke el ĉiuj formoj de sklaveco ekzistas neniu tiel damaĝa kaj degradanta kiel tiu formo de sklaveco, kiu tentas unu homon malami alian pro rasakolora kialo. Unu viro ne povas teni alian viron malsupre en la foso sen resti malsupre en la foso kun li. » « (angle) The world is fast learning that of all forms of slavery there is none that is so harmful and degrading as that form of slavery which tempts one human being to hate another by reason of his race or color. One man cannot hold another man down in the ditch without remaining down in the ditch with him. »
— Booker T. Washington
Citaĵo
« Mi permesos al neniu homo limigi kaj degradi mian animon farante min malami lin. » « (angle) I will permit no man to narrow and degrade my soul by making me hate him. »
— Booker T. Washington



Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Timo kaj malamo, kun kiuj meza klaso traktis riĉajn monopolistojn en la 15-16-a jarcentoj, grandparte memorigas sentojn de la nuna meza klaso rilate monopolojn kaj povegajn kapitalistojn»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« La vera modesteco, la vera devosento rilate la homojn estas nekombineblaj kun malestimo kaj malamo rilate ilin; sed sinhumiligo kaj sinneanta “konscienco” estas nur unu el flankoj de malamikeco, la alia flanko estas malamo kaj malestimo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« En niaj tagoj en la homaj rilatoj ne videblas specialaj amo aŭ malamo. En ili precipe ĉeestas ekstera amikeco kaj pli ol ŝajniga afableco, tamen malantaŭ tiu eksteraĵo kaŝiĝas malvarmeco kaj indiferenteco. Haveblas ankaŭ granda parto de apenaŭ sentebla malkonfido»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« Malamo estas la plej alirebla kaj plej totala el ĉiuj unuigantaj elementoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Kiam ni amas ni kutime ne serĉas al ni aliancanojn. Inverse, ofte ni vidas konkurantojn kaj pretendentojn je niaj rajtoj eĉ en tiuj, kuj amas la samon kiel ni. Sed kiam ni malamas, ni ĉiam serĉas aliancanojn… ju malpli da justaj fundamentoj havas nia malamo, des pli insista estas nia deziro havi aliancanojn. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Eĉ kaze de justaj pretendoj, nia malamo devenas plej malmulte el la vere farita al ni ofendo, ol el konscio de nia senhelpeco, nia neplenvaloreco kaj malkuraĝo, alivorte dirite: el malestimo al ni mem. Kiam ni sentas nin pli altaj ol niaj turmentantoj, ni malestimas ilin, eĉ kompatas, sed ne malamas. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Ofte ofenditaj de iu, ni komencas malami tute ne komplican al tiu alian homon aŭ grupon da homoj. La rusoj, timigitaj de la sekreta polico de Stalin, facile ekflamas je malamo kontraŭ kapitalismaj “bruligantoj de la milito”; la germanoj, subpremitaj de la Versajla traktato, venĝis eksterminte la judojn; la zuluoj, subpremitaj de la buroj, buĉas la hindojn; la blankaj pleboj, ekspluatataj de politikistaĉoj de la Sudo, linĉas la nigrulojn»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Ni plej ofte malamas tiujn kiuj juste estas malkontentaj pri ni, ol tiujn pri kiuj ni estas juste malkontentaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Alta religio neeviteble naskas ĉe la homo fortan kulposenton. Neeviteblas konflikto inter la alta spirito de tiu ĉi religio kaj malperfekteco de la kredanto en la vivo. Estas logike, ke la kulposento helpas al malamo kaj senhonta malico. Do okazas: ju pli alta kaj pura estas la kredo, des pli malica estas malamo, naskata de tiu ĉi kredo. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Pli facilas malami la malamikon en kiu haveblas multe da bono ol la malamikon tute malbonan. Kiun ni malestimas, tiun malami ni ne povas. La japanoj havas antaŭ ni avantaĝon: ili estimas nin pli ol ni ilin. La usonanoj en la internacia politiko ne scias malami danke al denaska sento de supereco super ĉiuj eksterlandanoj… Se la usonanoj komencus malami la eksterlandanojn, tio estus signo de tio, ke ili perdis kredon je sia propra vivmaniero. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« En malamo estas kaŝita parto de admiro, montrata en inklino imiti tiujn, kiujn ni malamas. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Estas tute mirinde observi, kiel la subpremitoj penas preskaŭ ĉiam alpreni imagon de siaj malamataj subpremantoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Do kvankam malamo estas efika ilo por mobilizado de la socio cele al sindefendo, fine ĝi kostas al la socio nemalmulte. Ni pagas kontraŭ malamo per tio, ke ni perdas ĉiujn aŭ multajn valorojn, kiujn ni penis defendi. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« …malamo estas konstanta ingredienco en unuiĝoj kaj kombinaĵoj de nia interna vivo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Efektive ne manipulado de la gvidantoj, sed procezo de unuiĝo transformas noblajn instigojn je malamo kaj perforto»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Malamanto de faro estas amanto de kalendaro. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Venis mizero, — helpu min, frato; pasis mizero, — for, malamato. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]