Pardono

El Vikicitaro
Pardono
Pardono
Pardono
Aliaj projektoj
Pardono en Vikipedio
Pardono en Komuneja kategorio
Pardono en Vikivortaro

Pardono estas ago, vortoj de tiu, kiu pardonas, do rezignas punon aŭ venĝon pro suferita ofendo aŭ maljustaĵo, toleras ion senkolere.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Infanoj komencas per ami siajn gepatrojn; dum ili fariĝas pli aĝa ili juĝas ilin; foje ili pardonas ilin. » « Children begin by loving their parents; as they grow older they judge them; sometimes they forgive them. »
— Oscar Wilde, The Picture of Dorian Grey
Citaĵo
« Ni pardonu kaj ni pardonpetu. »
— Johano Paŭlo la 2-a, Alparolo la 12-an de marto 2000
Citaĵo
« Pardono estas absoluta neceso por daŭra homa ekzisto. » « (angle) Forgiveness is an absolute necessity for continued human existence. »
— Desmond Tutu
Citaĵo
« ...pardono estas ne sento; ĝi estas decido »
— Sabine Dittrich, Heredantoj de silentado
Citaĵo
« La malfortuloj neniam povas pardoni. Pardono estas eco de fortuloj. »
— Mohandas Karamchand Gandhi
Citaĵo
« Estas pli bone por estro fari eraron pardonante ol fari eraron punante»
— Mohamedo
Citaĵo
« Mi kredas, ke ordo estas pli bona ol ĥaoso, kreo pli bona ol detruo. Mi preferas mildecon ol perforton, pardonon al vendetto. Mi kredas, ke malgraŭ la lastatempaj venkoj de scienco, viroj ne multe ŝanĝiĝis en la lastaj dumil jaroj; kaj sekve ni devas ankoraŭ provi lerni de la historio. Historio estas ni mem. » « (angle) I believe that order is better than chaos, creation better than destruction. I prefer gentleness to violence, forgiveness to vendetta. I believe that in spite of the recent triumphs of science, men haven't changed much in the last two thousand years; and in consequence we must still try to learn from history. History is ourselves. »
— Kenneth Clark
Citaĵo
« Amo estas ago de senfina pardono, tenera rigardo, kiu fariĝas kutimo» « (angle) Love is an act of endless forgiveness, a tender look which becomes a habit. »
— Peter Ustinov
Citaĵo
« Patrinoj ĉiam pardonas, ili venis en la mondon por tio. »
— Alexandre Dumas (patro)
Citaĵo
« Dio ne pardonos nin se ni malsukcesos»
— Leonid Breĵnev
Citaĵo
« Se ĉi tio ne estas amo, ĝi estas frenezo, kaj tiam ĝi estas pardonebla. » « (angle) If this be not love, it is madness, and then it is pardonable. »
— William Congreve, The Old Bachelor (1693)
Citaĵo
« Nur la kuraĝaj scias pardoni... Malkuraĝulo neniam pardonis; tio ne estas en sia naturo» « (angle) Only the brave know how to forgive … A coward never forgave; it is not in his nature. »
— Laurence Sterne

Elias Canetti[redakti]

Citaĵo
« Homo de la paranoja naturo estas tiu, kiu pardonas kun peno aŭ tute ne scias pardoni, kiu longe pri tio meditas, kiu neniam forgesas tion, kio estis pardonita, kiu konstruas fikciajn malamikajn agojn por ne pardoni. La ĉefa, al kio li rezistas en la vivo estas pardono en ĉia formo. Kiam tiaj homoj venas al la potenco kaj por ĝia fortigo ili devas pardoni, ili faras tion nur ŝajne. La reganto neniam pardonas efektive. Ĉiu malamika ago restas ĝuste registrita, se la senpera reago mankas, tio signifas ke ĝi estas prokrastita. Pardonon eblas ricevi nur interŝanĝe al la kompleta kaj absoluta subiĝo; grandanimajn agojn de la regantoj necesas kompreni nur je tiu ĉi senco. Ili tiom strebas subigi ĉion, kio kontraŭstaras ilin, ke ofte pagas kontraŭ tio neracie grandan prezon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La biblia dio kun lia obstina strebo ne lasi eĉ unu animon povas servi kiel plej alta ekzemplo por ĉiuj regantoj. Li eĉ organizis implikitan komercon pri pardonoj: kiu al li subiĝos, tiun li denove akceptos pardone. Konduton de la sklavigitoj li traktis nome de tiu ĉi vidpunkto, kvankam ĉe lia ĉionscio estis nemalfacile rimarki, kiom oni trompas lin. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ne dubindas ke multaj malpermesoj ekzistas nur por subtenado de la potenco de tiuj, kiuj povas puni aŭ pardoni ilian rompon. La pardono estas altsignifa kaj koncentra ago de la potenco, ĉar ĝi supozigas kondamnon; antaŭ la kondamno la pardono ne eblas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Sian plej altan manifestiĝon la potenco demonstras tie, kie la pardono venas lastmomente. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Pardonemeco superas justecon»
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]