Diktaturo

El Vikicitaro
Diktaturo
Diktaturo
Diktaturo
Aliaj projektoj
Diktaturo en Vikipedio
Diktaturo en Komuneja kategorio
Diktaturo en Vikivortaro

Diktaturo estas politika formo de organizita socio en limdifinita teritorio, kies registaro havas super la tiea loĝantaro regantan, leĝodonan, jurisdikcian kaj administracian povon.

Citaĵo
« Estas pli da libereco en ia ajn diktaturo iomete malstaliniĝinta ol en ordinara usona laborloko aŭ en junularaj koncentrejoj nomitaj “lernejoj”. »
— Bob Black
Citaĵo
« Estimo al la diktaturoj grandparte estas kaŭzita de tio, ke en ili oni vidas kapablon al koncentrado de la sekreto, kiu en demokratioj dividiĝas kaj dispolviĝas. Moke oni diras ke en ili ĉio estas superbabilata. Ĉiu ekzercas la langon, ĉiu enmiksiĝas je io ajn, rezulte nenio okazas, ĉar ĉiuj ĉion scias anticipe. Oni plendas pri manko de politika volo, efektive ja elreviĝo estas kaŭzita de manko de sekreto. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La “homoj de la vorto” kaj fanatikuloj — partoprenantoj de la movado de la frua periodo — estas kanonizataj. Kaj kvankam ŝtalaj manoj de devigado senteblas ĉie kaj en ĉio: oni akcentas obeemon je disciplino, piaj frazoj kaj arda propagando donas al la devigado ŝajnecon de konvinkado, kaj al kutimo — ŝajnecon de volonteco.
La nova ordo estas prezentata kiel granda fino de la esperoj kaj lukto de la frua periodo de la movado. Por doni al la nova ordo fortikecon kaj longdaŭrecon la “homo de la ago” vaste uzas pruntitajn metodojn. Li pruntas de ĉie ajn: de la proksima kaj malproksima, de la amikoj kaj malamikoj. Li eĉ sin turnas al pasinteco kaj la ordo, faligita de lia movado, kaj vaste uzas multajn malnovajn metodojn por konservado de la reĝimo, tiel nevole starigante ligon kun pasinteco. Manieroj de absoluta diktaturo estas tre karakteraj por tiu ĉi etapo de la movado kaj estas ne tiom metodo, kiom sopiro de la potenco. Bizancismo en la movado kutime renkontiĝas dufoje: ĉe leviĝo kaj en la periodo de la degenero. Ĝi estas esprimo de la deziro atingi stabilajn formojn kaj povas esti aplikata por formi ion senforman aŭ por deteni kune tion, kio disfalas je partoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Vidu ankaŭ[redakti]