Protestantismo

El Vikicitaro
Protestantismo
Protestantismo
Protestantismo
Aliaj projektoj
Protestantismo en Vikipedio
Protestantismo en Komuneja kategorio
Protestantismo en Vikivortaro

Protestantismo estas tuto de la doktrinoj, eklezioj kaj komunumoj, kiuj stariĝis ekde la 16-a jarcento kontraŭ la romkatolikismo.

Citaĵoj[redakti]

Erich Fromm[redakti]

Fuĝo for de libereco [1941][redakti]

Citaĵo
« En protestantismo trovis sian esprimon sentoj de propra mizereco kaj indigno; protestantismo detruis kredon je senkondiĉa amo de dio; ĝi instruis al la homo malestimon kaj malfidon al si mem kaj al la aliaj; ĝi transformis la homon el celo je rimedo; ĝi kapitulacis antaŭ laika potenco, rezigninte je ideo ke la ekzistanta potenco ne devas kontraŭi moralajn normojn kaj pravigante ajnan potencon per la fakto mem de ĝia ekzistado. Do protestantismo rezignis je la bazaj elementoj de la judo-kristana tradicio. Ĝiaj doktrinoj bildigis la homon, dion kaj la mondon tiel, ke novaj sentoj de senhelpeco kaj mizereco ŝajnis naturaj, estiĝis impreso kvazaŭ tiuj ĉi sentoj devenas de neŝanĝeblaj ecoj de la homo, kvazaŭ li devas sperti tiujn sentojn. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Protestantismo donis stimulon al spirita liberiĝo de la homo. Kapitalismo daŭrigis tiun liberiĝon en psikologia, socia kaj politika sferoj. Ekonomia libereco estis la fundamento de tiu ĉi evoluo kaj la meza klaso — ĝia adepto. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« [pri amo en protestantismo] De teoria vidpunkto ĉi tie okazas eraro en kompreno de la naturo de la amo. Amo estas ne kreata de iu specifa “objekto”, sed estas konstante ceestanta faktoro ene de persono, kiu nur “aktiviĝas” je certa objekto. Same kiel malamo estas pasia deziro neniigi, ankaŭ amo estas pasia fortiĝo de “objekto”; tio estas ne “afekcio”, sed interna parenceco kaj aktiva strebo al feliĉo, evoluo kaj libereco de la objekto de amo. Amo estas preteco, kiu principe povas turniĝi al iu ajn, inkluzive nin mem. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Fakte la tuta nuntempa pensado — de protestantismo ĝis la filozofio de Kant — estas anstataŭigado de ekstera potenco per la potenco internigita. Leviĝinta meza klaso atingis unu politikan venkon post alia, kaj la ekstera potenco estis perdanta sian prestiĝon, sed ĝian lokon estis okupanta persona konscienco. Tiu anstataŭigo al multaj ŝajnis venko de libereco»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

La sana socio [1955][redakti]

Citaĵo
« Protestantismo kaj kalvinismo revenis al la pure patriarka etoso de la Malnova Testamento kaj ekskludis la patrinan elementon el la religia instruo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Puŝinte figuron de la patrino malantaŭen Freud faris en la sfero de psikologio la samon, kion Martin Luther faris en la sfero de religio. Fakte Freud estas psikologo de protestantismo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Samuel P. Huntington[redakti]

Citaĵo
« [pri Latinameriko] Nombro de protestantoj tie kreskis de proksimume 7 milionoj da homoj en 1960 ĝis 50 milionoj en 1990. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Disvastiĝo de protestantismo inter la malriĉularo de Latinameriko estas fakte ne anstataŭigo de unu religio per alia, sed ĉefe drasta kresko de religia fideleco kaj partopreno, okazantaj dum formalaj kaj pasivaj katolikoj iĝis aktivaj kaj ardaj evangeliistoj. Tiel en Brazilo komence de la 1990-aj jaroj 20% de la loĝantaro konsideris sin protestantoj, 73% katolikoj, sed dimanĉe en protestantaj preĝejoj estis pli ol 20 milionoj da homoj dum en la katolikaj ĉirkaŭ 12 milionoj. Same kiel aliaj mondreligioj, kristanismo trapasas etapon de renaskiĝo, ligita al moderniĝo, kaj en Latinameriko ĝi prenis formon pli protestantan ol katolikan. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Vidu ankaŭ[redakti]