« …etan bebon vere emociigas en literaturo nur agado, nur rapida ŝanĝiĝo de eventoj. Do pli da verboj kaj laŭeble mapli da adjektivoj! »
« ...маленького ребенка по-настоящему волнует в литературе лишь действие, лишь быстрое чередование событий. А если так, то побольше глаголов и возможно меньше прилагательных! »
« Se oni volas, ke junulo malamu verkistojn kiel Machado de Assis aŭ Guimarães Rosa, prezentu iliajn verkojn kiel devigajn legaĵojn. Li apenaŭ povos senti amon al literaturo per kriterioj didaktika, pedagogia, pragmata k.a.. Literaturo estas plezuro, kiun oni povas stimuli, sed ne preskribi. »
— Joel Rufino dos Santos, Intervjue al revuo “Nova Escola” n-ro 211/2008, p. 4
« Granda literaturo, pasinta aŭ nuna, estas la esprimo de granda kono de la homa koro; granda arto estas la esprimo de solvo de la konflikto inter la postuloj de la mondo ekstere kaj tiu interne. »
« (angle) Great literature, past or present, is the expression of great knowledge of the human heart; great art is the expression of a solution of the conflict between the demands of the world without and that within. »
« Okazis naskiĝo de “literaturisto”. Disvastiĝinte je parolavorto, tiu literatura egaltonaleco ebligis al legopovaj homoj konservi en parolo unuecan “altan parolmanieron”, necesas diri, tute neelteneblan, kaj al prozistoj de la 19-a jarcento — akcepti moralajn trajtojn, kiujn nun nur malmultaj pretus sekvi… humuro, slango kaj drameca elano de anglo-usona parolo iĝis monopolo de duonlegopovaj homoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« La rusa kaj eŭropagazetisto, malsame ol la usona, estas literaturisto. Paradokse, sed en la skriba Usono la gazetaro havas intense parolan karakteron dum en la parola Rusio kaj Eŭropo — strikte literaturajn naturon kaj funkcion. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Multo pro tio nur ŝajnas al ni troigo, ke ni sen inda atento traktas tion, kio okazas ĉirkaŭ ni. Realo iĝis tro kutima por ni, kaj ankaŭ ni mem malkutimiĝis pripensi eĉ tiujn observojn, kiujn ni sendube faras. Do kiam literaturo nomas la aĵojn per ne tiuj nomoj, kiujn ni kutimas renkonti en ĉiutaga vivo, ni jam pensas ke tio estas neimageblaĵo. Sed efektive neimageblaĵo oble pli ofte renkonteblas en realo ol en literaturo. »
« Многое потому только кажется нам преувеличением, что мы без должного внимания относимся к тому, что делается вокруг нас. Действительность слишком примелькалась нам, да и мы сами как-то отвыкли отдавать себе отчет даже в тех наблюдениях, которые мы несомненно делаем. Поэтому, когда литература называет вещи не совсем теми именами, с которыми мы привыкли встречаться в обыденной жизни, нам думается уже, что это небывальщина. Но на самом деле небывальщина гораздо чаще встречается в действительности, нежели в литературе. »
« Tremaĉov [en originalo: Trjasuĉkin] kredigas, ke neniam li estis tiom gaja kiel hieraŭ dum akcepto ĉe la princino Surdivanokuŝantino [Nasofepoleĵajeva]. La akcepto havis parte literaturan karakteron, ĉar la princino deklamis: “Ah, kial kontraŭ glavo militema mi mian apogbastonon fordonis?”, sed el veraj literaturistoj estis tie nur du: li, Tremaĉov, kaj la poeto Bulkin. Ambaŭ en blankaj kravatoj. Kaj kiam la princino estis elbuŝiganta verson: “Vidis mi ĉielan lumon”, al la akceptejo venis servisto en frako kaj en blanka kravato kaj fumigis parfumojn. Do ĉarmo estis kompleta. »
« Трясучкин уверяет, что никогда ему не было так весело, как вчера на рауте у княгини Насофеполежаевой. Раут имел отчасти литературный характер, потому что княгиня декламировала: «Ах, почто за меч воинственный я свой посох отдала?», но из заправских литераторов были там только двое: он, Трясучкин, да поэт Булкин. Оба в белых галстухах. И когда княгиня произносила стих: «Зрела я небес сияние», то в гостиную вошел лакей во фраке и в белом галстухе и покурил духами. Так что очарование было полное. »
« Poste aperas letero de Tremaĉov, kiu sciigas ke la poeto Bulkin estas tute ne “konfuzo”, sed la aŭtoro de fama poemo: “Rigardu en arbaroj hipopotamon”. »
« Затем помещено письмо Трясучкина, который извещает, что поэт Булкин совсем не "недоразумение", а автор известного стихотворения "Воззри в лесах на бегемота". »