Neŭrozo

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Neŭrozo
Neŭrozo
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Neŭrozo en Vikipedio
Commons-logo.svg Neŭrozo en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Neŭrozo en Vikivortaro

Neŭrozo estas malorda stato kun sentaj kaj emociaj perturboj (angoro, obsedo, fobio ks), pri kies nenormaleco la koncernato konscias, kaj kiu ne malhelpas lin/ŝin funkcii en la realo.

Citaĵoj[redakti]

Sigmund Freud[redakti]

Citaĵo
« [...] coitus interruptus mi konsideras unu el plej gravaj kialoj de apero de neŭrozaj timoj»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Neŭrozulo ne kapablas ekzemple iri sola laŭstrate; tion ni sufiĉe juste nomas simptomo. Ni provu forigi tiun ĉi simptomon, devigi pacienton fari tion, al kio li evidente ne estas kapabla. Lin verŝajne tiam atakos timo; la sama atako de timo surstrate nemalofte jam estis por li preteksto por disvolviĝo de agorafobio. Ni vidas do ke la simptomo haveblas por preventi aperon de timo; la fobio estas kvazaŭ lima obstaklo por la timo. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« [...] psika mekanismo, kiun uzas neŭrozo, tute ne estas kreata de malsana perturbo, kiu ekregas nian spiritan vivon, sed tutcerte ekzistas en normala strukturo de la psika aparato. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Psikanaliza laboro instruis al ni ke por la tiel nomataj neŭrozuloj neeltenebla estas ĝuste la rezigno je la seksa vivo. Per siaj simptomoj ili anstataŭigas la kontentiĝon, sed per tio ili suferigas sin aŭ iĝas la fonto de suferoj de aliaj homoj, suferigante la ĉirkaŭulojn kaj la socion»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
Citaĵo
« Dum la analiza laboro ni ne sen miro trovis, ke malantaŭ preskaŭ ĉiu neŭrozo sin kaŝas certa parto de la nekonscia kulposento. Ĝi siavice subtenas simptomojn, uzas ilin kiel punilojn. Kiam pasio devas esti repuŝita, ĝiaj libidaj komponantoj transformiĝas je simptomoj, kaj ĝiaj agresaj komponantoj — je la kulposento. »
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
Citaĵo
« “Timo de ekzameno” ĉe neŭrozuloj estas subtenata de infana timo. Ni jam forlasis la infanaĝon kaj nin ne plu koncernas la gepatroj, edukistoj kaj instruistoj: senkompata kaŭzoligo de la vivo prenis sur sin nian pluan edukadon, kaj ni sonĝas gimnaziajn aŭ universitatajn ekzamenojn ĉiufoje, kiam ni timas ke ni malsukcesos pri iu afero, ĉar ni kulpas pri io, faris ion malĝuste — ĉiufoje kiam ni sentas sur ni premon de respondeco»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Sendube seksan internan flankon havas tio, ke neŭrozaj infanoj ne eltenas vidon de la sango kaj kruda viando, ke ovoj kaj makaronoj ĉe ili kaŭzas vomon, ke natura por la homo timo de serpento atingas ĉe neŭrozuloj troigitan skalon [...] »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Ĉiuj ĉi traŭmatoj apartenas al frua infanaĝo, proksimume ĝis la kvina vivojaro. Elstaras kiel havantaj specialan intereson impresoj, rilataj al periodo de estiĝanta parolkapablo: periodo de la dua ĝis la kvara vivojaroj prezentiĝas kiel la plej grava [...] Respektivaj travivaĵoj kutime estas komplete forgesataj, ili estas nealireblaj por la memoro, rilatas al periodo de infaneca amnezio, interrompata plejparte nur per apartaj fragmentoj de rememoroj, la tiel nomataj maskantaj rememoroj. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
Citaĵo
« Sekvoj de traŭmatoj estas ambiguaj, pozitivaj kaj negativaj. La unuaj estas penoj redoni al la traŭmato ĝian gravecon, tio estas rememori forgesitan travivaĵon aŭ eĉ pli bone, fari ĝin reala, denove travivi ĝian ripetiĝon, eĉ se tio estis simple iu frua afekcia rilato, ebligi ĝian renaskiĝon en analogia rilato al iu alia persono. Ni resumas tiujn penojn en terminoj de fiksiĝo je traŭmato kaj obseda ripetado [...] Negativaj reagoj havas kontraŭan celon, ke estu neniuj rememoroj kaj neniuj ripetiĝoj de la forgesita traŭmato. Ni povas resumi ilin kiel protektajn reagojn. Ilia ĉefa esprimo estas la tiel nomata evitado, kiu povas akutiĝi ĝis inhibicioj kaj fobioj [...] Neŭrozaj simptomoj, en pli malvasta senco, estas kompromisaj formiĝoj, kiujn eniras ambaŭ tipoj de streboj, kaŭzitaj de traŭmato, tiel ke parto de jen unu, jen de alia tipo trovas en ili dominantan esprimon. Pro tiu ĉi kontraŭa direktado de la reagoj estiĝas konfliktoj, kutime malkapablaj veni al iu fino. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
Citaĵo
« Nur malofte infana neŭrozo sen interrompo transiras al plenkreskula neŭrozo. Plej ofte ĝin sekvas periodo de ekstere nedifektita evoluo — procezo, kiu estas subtenata kaj garantiata de alveno de periodo de fiziologia latenteco. Nur poste komenciĝas ŝanĝoj, kun kiuj manifestiĝas la fina formo de neŭrozo kiel prokrastita sekvo de traŭmato. Tio okazas ĉe alveno de seksa maturiĝo aŭ iom poste. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]
Citaĵo
« Frua traŭmatoprotekto — latenteco — starto de neŭroza malsano — parta reveno de la repuŝita: tia estas formulo, proponita de ni por priskribo de evoluo de la neŭrozo. »
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]

Erich Fromm[redakti]

Fuĝo for de libereco [1941][redakti]

Citaĵo
« Ĉiu neŭrozo estas ekzemplo de tia dinamika adaptiĝo al tiaj kondiĉoj, kiuj estas por individuo senraciaj — speciale en frua infanaĝo — kaj ĝenerale dirite malbonaj por kresko kaj evoluo de infano»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Fenomenoj, observataj ĉe neŭrozuloj, principe ne diferenciĝas de la fenomenoj, kiujn ni renkontas ĉe la homoj “normalaj”. Nur ĉe la neŭrozuloj tiuj ĉi fenomenoj manifestiĝas pli klare, pli laŭte kaj ofte estas pli alireblaj al konscio de la homo mem, dum la normalaj homoj ne konscias iujn ajn problemojn, kiuj postulus esploradon. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« […] neŭrozulo povas esti karakterizita kiel homo, kiu ne kapitulacis en lukto por sia personeco. Kompreneble lia provo savi individuecon estis malsukcesa, anstataŭ kreema esprimo de sia persono li trovis saviĝon en neŭrozaj simptomoj aŭ en foriro en la mondon de fantazioj; tamen de vidpunkto de la homaj valoroj tia homo estas malpli kripligita ol tiu “normala”, kiu tute perdis sian individuecon. Kompreneble ekzistas homoj, ne perdintaj dum procezo de adaptiĝo sian individuecon, sed ne iĝintaj ĉe tio neŭrozuloj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Observado montras, ke esencon de ĉiu neŭrozo — same kiel de normala evoluo — konsistigas lukto por libereco kaj sendependeco. Por multaj normalaj homoj tiu lukto jam estas malantaŭe; oferinte sian personecon, ili iĝis bone adaptitaj kaj estas konsiderataj normalaj. La neŭrozulo estas homo, plu rezistanta al kompleta subiĝo, sed samtempe ligita al la figuro de “magia helpanto”, kiun ajn formon “li” ne akirus. La neŭrozon oni ĉiam povas kompreni kiel provon — malsukcesan provon — solvi la konflikton inter nesuperebla interna dependeco kaj strebo al libereco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« […] psikiatrio, riĉiĝinta per atingoj de Freŭdo, transformiĝis je ilo, servanta al komuna tendenco de manipulado de personeco. Danke al klopodoj de multaj psikiatroj, inkluzive psikanalizistojn, estis kreita bildo de “normala” homo, kiu neniam estas tro malĝoja, tro kolera aŭ tro ekscitita. Trajtojn de karaktero aŭ tipojn de personeco, malkongruajn al tiu normo, oni mallaŭde markas kiel “infanecaj” aŭ “neŭrozaj”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Tamen pozicio de artisto estas malfirma, ĉar lia individueco, spontaneeco estas aprezataj nur tiu kazo, se li prosperas; se li ne povas vendi siajn artaĵojn, li restas por siaj samtempuloj strangulo kaj “neŭrozulo”. Tiusence artisto okupas en la historio la saman pozicion kiel revoluciulo: sukcesinta revoluciulo estas ŝtata aganto, dum malsukcesinta estas krimulo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

La sana socio [1955][redakti]

Citaĵo
« […] ĉiuj kulturoj estas religiaj, kaj ĉiu neŭrozo estas aparta kazo de religio, ĉe kondiĉo ke sub religio ni komprenas provon solvi la problemon de la homa ekzistado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Ĉe multaj sufiĉe gravaj neŭrozoj ni vidas la saman strebon, sed jam forme de fopremita deziro, riveliĝanta nur je sonĝoj, simptomoj kaj neŭroza konduto, kiuj estas rezulto de konflikto inter forta deziro resti en la sino de la patrino kaj la plenkreska parto de la persono, strebanta vivi normalan vivon. En la sonĝoj tiu ĉi strebo riveliĝas forme de simboloj, kiam la homo vidas sin en malhela kaverno, en unupersona submarŝipo, sinkanta profunden en la akvon ktp. En konduto de tia homo troveblas timo antaŭ la vivo kaj profunda fasciniĝo je la morto (kiu en la sonĝoj prezentiĝas kiel reveno al la patrina sino, al la Patrino-Tero). »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Donado al la homoj de la baza enspezo devas esti limigita je certa periodo, ekzemple, je du jaroj; tio necesas por ne stimuli neŭroza staton, rifuzantan iujn ajn sociajn sindevigojn. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Carl Gustav Jung[redakti]

Citaĵo
« La okcidenta homo, kompreninte agreseman volon je povo de la Oriento, konsideras sin devigita apliki eksterordinarajn defendorimedojn, samtempe prezentante ilin fiere kiel propan virton kaj bonajn intencojn. Li ne kapablas kompreni, ke temas pri liaj propraj malvirtoj, lerte kovritaj per fajnaj diplomatiaj trukoj kaj rimedoj, la malvirtoj, pri kiuj malkaŝe akuzas lin la komunisma mondo. Tio kion travivis la Okcidento nerimarkite kaj kun facila hontosento (diplomatia mensogo, sistema trompado, kaŝitaj minacoj), malferme kaj plene venis de la Oriento kaj ligis lin per neŭrozaj nodoj. Tio estas vizaĝo de ĝia propra malica ombro, ridaĉanta al la okcidenta homo de alia flanko de la fera kurteno»
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
Citaĵo
« […] la plej ofte formo de neŭrozo ĉe la ekstraverta tipo estas histerio»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« […] alia karaktera specifaĵo de tiu ĉi malsano estas efektive simuleca adaptiĝemo al la cirkonstancoj. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj

Vidu ankaŭ[redakti]