« Bosnio kaj Hercegovino ĉiam estis ursa angulo de Eŭropo, ĝia sorto estis en ambigua stato dum la Berlina kongreso, ĉar neniu fakte imagis kion fari je ĝi. Tiu ĉi tero, kuŝanta inter la Otomana kaj Habsburga imperioj, kie loĝis katolikoj, ortodoksuloj kaj islamanoj, kaj loĝantaro konsistis el kroatoj, serboj kaj islamaj popoloj, neniam estis ne nur ŝtato, sed eĉ memrega teritorio. Ĝi nur ŝajnis esti administrata, sed neniu el la grupoj necesis subiĝi al la aliaj. »