Viro

El Vikicitaro
Viro
Viro
Viro
Aliaj projektoj
Viro en Vikipedio
Viro en Komunejo
Viro en Komuneja kategorio
Viro en Vikivortaro

Viro estas homo, apartentanta al sekso mala al virino.

Citaĵoj[redakti]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« [pri Adamo kaj Eva] La virino montriĝas pli saĝa, aktiva kaj kuraĝa ol la viro, kaj nur post la unua peko la patriarka dio deklaras principon de dominado de la viro super la virino. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Carl Gustav Jung[redakti]

Citaĵo
« Virino en plej alta grado virineca havas virecan animon; tre vireca viro havas virinecan animon. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Do se ni parolas rilate viron pri anima, do rilate virinon laŭ justeco devus paroli pri animuso por doni al la virina animo ĝustan nomon. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Se ĉe viro ĝenerale en ekstera konstitucio dominas aŭ almenaŭ estas konsiderata idealo logiko kaj konkreteco, do ĉe virinosento. Sed en animo aperas inversa rilatumo: viro interne sentas kaj virino pensas. Pro tio viro pli facile trafas kompletan desperon dum virino plu kapablas konsoli kaj esperi; pro tio viro pli ofte sin mortigas ol virino. Kiom facile virino iĝas viktimo de sociaj kondiĉoj, ekzemple kiel prostituino, tiom viro cedas al impulsoj de nekonscio, trafante alkoholismon kaj aliajn malvirtojn»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« La patrinojn superas iliaj infanoj, la virojn — iliaj kreaĵoj. »
— Carl Gustav Jung, La geedzeco kiel psikologia rilato

Diversaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« [...] plejparto de televidaj steluloj estas viroj, do “malvarmaj personoj”, dum plejparto de kinaj steluloj estas virinoj, ĉar oni povas prezenti ilin kiel “varmajn” personojn. Post apero de la televido kinosteluloj — same viroj kaj virinoj — malsupreniris kun la tuta stelula sistemo al pli modesta statuso. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« [pri la nuntempa epoko] Nek viroj vere scias, al kio ili vere servu, nek virinoj — kiujn virojn ili vere amu»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Viroj estas kiel vino.

Oni devas piedbati ilin
kaj enfermi en iu malhelo,
por ke ili iom maturiĝu tiel,

ke oni ŝatas ilian ĉeeston ĉe la manĝado. »
— Britney Spears
Citaĵo
« La bona je la vintro estas, ke neniuj viroj videblas kun ŝortoj. »
— Martina Navratilova
Citaĵo
« Viroj estas tiel simplaj. Oni devas doni nur telefonon kun multaj butonoj al ili, kaj jam ili pensas, ke ili estas gravaj»
— Elfriede Jelinek
Citaĵo
« Afero, kiun instruis min la politiko, estas, ke viroj estas nek mense gvidataj nek komprenebla genro»
— Margaret Thatcher
Citaĵo
« Vanteco de unu viro sufiĉas por dek inoj»
— Dunja Rajter
Citaĵo
« Je Kristnasko oni komprenas plej malmulte, kial viroj necesas»
— Donna Leon
Citaĵo
« Ĉiu viro estas manskripto, kiu unue estas korektenda. »
— Katarina la Granda
Citaĵo
« Viroj havas decidan avantaĝon:

Ni sulkiĝas, fariĝas grasaj kaj kalvaj aŭ blankhararaj,

sed neniun tio ĝenas»
— George Clooney, usona aktoro.
Citaĵo
« Vira stulteco plej plezurigas min.
Danke al Dio ĝi estas neelĉerpebla fonto de amuzo»
— May Wortley Montagu
Citaĵo
« Estas du specoj de viroj: unu speco havas monon pro siaj edzinoj, kaj la aliaj havas siajn edzinon pro sia mono. »
— Elizabeth Taylor
Citaĵo
« Kompreneble oni devas preni la virojn tiaj, kiaj ili estas, sed oni tute ne lasu ilin tiel. »
Citaĵo
« Ne havas sencon kvereli kun viroj; ili ja tamen ĉiam malpravas»
— Zsa Zsa Gabor
Citaĵo
« Viroj atingas sian plej grandan efikon ĉe la farado de aferoj, kiuj tute ne devas esti faritaj»
— Brooke Shields
Citaĵo
« La viro taksas sin jam inokonanto, se li faras la eraron je ĉiu ino. »
— Hillary Clinton, usona politikistino.
Citaĵo
« Viroj estas ja ofte tiom junaj, kiom ili sentas sin, sed neniam tiel elstaraj. »
— Simone de Beauvoir
Citaĵo
« Se viro kuiras por vi kaj la salato entenas pli ol nur tri ingrediencojn, li celas seriozan. »
— Penelope Cruz
Citaĵo
« Kie estus la potenco de la inoj sen la vanto de la viroj? »
— Marie de Ebner-Eŝenbaĥ
Citaĵo
« Viroj demandas infanojn, kion ili volas fariĝi pli poste, ĉar ili mem ankoraŭ serĉas ideojn»
— Susan Sarandon

Vidu ankaŭ[redakti]

Fontoj[redakti]