Vjetnamio

El Vikicitaro
Vjetnamio
Vjetnamio
Vjetnamio
Aliaj projektoj
Vjetnamio en Vikipedio
Vjetnamio en Komunejo
Vjetnamio en Komuneja kategorio
Vjetnamio en Vikinovaĵoj

Vjetnamio estas lando en Sud-Orienta Azio.

Citaĵoj[redakti]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« [pri intertraktoj de Miĥail Gorbaĉov kun Ĉinio en 1986] Ĉinaj gvidantoj starigis tri kondiĉojn de plibonigo de la rilatoj: ĉesigo de la vjetnama okupacio de Kamboĝo; foriro de la sovetiaj trupoj el Afganio; kaj retiriĝo de la sovetiaj trupoj de la ĉino-sovetia limo. Tiuj kondiĉoj ne povis esti plenumitaj tuj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Longe antaŭe tio milito-politika ombro de Ĉinio falos sur la tutan Azion kaj influos kalkulojn de la aliaj potencoj, iom ajn sindetena efektive estus la ĉina politiko. La aliaj aziaj landoj ŝajne estos serĉantaj kontraŭpezilon al la ĉiam pli pova Ĉinio, kiel ili jam faras tion rilate Japanion. Kvankam landoj de Sud-Orienta Azio nepre malvalidigos tiun deklaron, sed ili jam inkludis la antaŭe terurintan ilin Vjetnamion, en sian grupon (ASEAN) ĉefe por ekvilibrigi povon de Ĉinio kaj Japanio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Samuel P. Huntington[redakti]

Citaĵo
« En la 19-a kaj 20-a jarcentoj Tajlando estis konservanta sian sendependecon, adaptiĝante al la eŭropa kaj japana imperiismoj, kaj nun ĝi kondutas simile rilate Ĉinion, kaj tiu ĉi tendenco estas kreskanta pro potenciala minaco al la sekureco, kiu laŭ opinio de ĝiaj gvidantoj venas de Vjetnamio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Indonezio kaj Vjetnamio estas du landoj de Sud-Orienta Azio, kiuj plej multe pretas al kontraŭstaro kaj detenado de Ĉinio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Finfine por Vjetnamio “la plej malbona en la malbonaj alternativoj” povus esti konsiderado de la interesoj de Ĉinio kaj akcepto de varianto de “finlandigo”, kio kvankam “vundus fieron de la vjetoj, sed… garantius ilian postvivadon”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« En la 1990-aj jaroj praktike ĉiuj orientaziaj landoj, escepte de Ĉinio kaj Nord-Koreio, esprimis sian subtenon de la daŭra milita ĉeesto de Usono en la regiono. Sed fakte, escepte de Vjetnamio, ili tendencis konsideri interesojn de Ĉinio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Vidu ankaŭ[redakti]