Lenin, naskita Vladimir Iljiĉ ULJANOV, ruse Владимир Ильич Ульянов, (naskiĝis la 22-an de aprilo, 1870, mortis la 21-an de januaro, 1924) estis rusa revoluciisto, ŝtata aganto kaj politika pensulo. Lia patrino estis edzino de instruisto, kiu fariĝis lernejestro.
« Decida momento en la vidpunktoj de Lenin estis lia malkredo je spontaneaj agoj de laboristoj kaj kamparanoj, kaj ne kredis li je ili ĉar li ne kredis je la homo. »
« Se Lenin povus almenaŭ esperi pri eventuala malcentralizado, ideo, kiu efektive estis realigita en la koncepto de la Sovetoj, kie farado de la decido pasis de la plej malsupra kaj konkreta nivelo de malcentralizitaj grupoj, do stalinismo evoluigis unu flankon de la kontraŭdiro — la principon de centralizado — kaj realigis ĝin en praktiko de la plej rigora ŝtata organizado en la nuntempa mondo, superante gradon de centralizado de faŝismo kaj naziismo. »
« [pri Lenin] Malbone mi rilatas al li. Tre malbone. Kiel oni povas rilate al la homo, kiu en tioma kvanto mortigis vian popolon? La caro kaj lia ĉirkaŭantaro respondecas pri la revolucio, sed tio kion poste faris la bolŝevistoj, estis eĉ pli malbone ol la carismo. »
« Плохо я к нему отношусь. Очень плохо. Как можно относиться к человеку, который в таком количестве морил твой народ? Царь и его окружение несут ответственность за революцию, но то, что потом сделали большевики, вышло еще хуже царизма. »
— Aleksej Navalnij, [Intervjuo ĉe Sobesednik.ru la 29-an de oktobro 2018][1]
« Eĉ la bolŝevismo, kies radikalismo estis ekstrema, balzamis Leninon kaj el Karolo Markso faris la Savinton. La idealo de individuo estas la neelradikigebla bezono de la homa animo, kiu protektas ĝin kun fanatikeco kies grandeco kreskas kun ĝia malgracio. »