Korea milito

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Korea milito
Korea milito
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Korea milito en Vikipedio
Commons-logo.svg Korea milito en Komunejo
Commons-logo.svg Korea milito en Komuneja kategorio

Korea milito (1950—1953) estis enlanda milito en Koreio kun partopreno de pluraj aliaj ŝtatoj.

Citaĵoj[redakti]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« En ideala usona universo diplomatoj ne okupiĝis pri strategio kaj militistaro finis plenumon de sia tasko ĝis tiu tempo kiam diplomatio ekagis – sekvadon je tiu ĉi vidpunkto Usono devis pagi koste dum la Korea kaj Vjetnama militoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la Malvarma milito] Usono estis engaĝita je militoj en areoj ne defendataj de aliancanoj, en militoj okazintaj por dubindaj celoj kaj kun neprognozeblaj rezultoj. De Koreio kaj ĝis Vjetnamio tiuj entreprenoj iĝis nutra medio por radikala kritiko, kiu plu dubigis moralan bazon de la politiko de detenado…. Debatoj pri la detenado transformiĝis je lukto por la animo de Usono. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la atako de Nord-Koreio kontraŭ Sud-Koreio] Sukcesa invado en Koreio havus katastrofajn sekvojn por Japanio, troviĝanta tuj trans la malvasta Japana maro. Japanio ĉiam konsideris Koreion strategia ŝlosilo al Nord-Orienta Azio. Per nenio detenata komunista kontrolo vivigus fantomon de proksimiĝanta tutazia komunista monolito kaj subfosus la porokcidentan orientiĝon de Japanio. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la Korea milito] Sovetia malflekseco faciligis al Harry S. Truman taskon de engaĝo de sia lando je la milito. Sovetia ambasadoro en la Unuiĝintaj Nacioj dum multaj monatoj bojkotis kunsidojn de la Konsilio pri Sekureco kaj aliaj institucioj de UN proteste kontraŭ rifuzo de la tutmonda organizaĵo transdoni lokon de Ĉinio al Pekino. Se la sovetia ambasadoro malpli timus Stalinon aŭ povus pli rapide ricevi instrukciojn, li nepre vetous la proponitan de Usono rezolucion de la Konsilio pri Sekureco, postulantan de Nord-Koreio ĉesigi bataladon kaj retiriĝi malantaŭ la 38-an paralelon. Estante ne povinta ĉeesti la kunsidon kaj vetoi, la sovetia ambasadoro ebligis al Truman aranĝi reziston kiel decidon de la monda komunumo kaj pravigi usonan rolon en Koreio per konata Wilson-a terminologio de kontraŭstarigo de la libereco al diktaturo, de la bono al malbono. Usono, laŭ la vortoj de Truman, ekmilitis por plenumi ordonojn de la Konsilio pri Sekureco. Ĝi do tute ne enmiksiĝis je la fora loka konflikto, sed kontraŭstaris la atakon kontraŭ la tuta libera mondo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Komence de la Korea milito Usono havis vastan subtenon flanke de tiaj landoj de NATO kiel Britio kaj Turkio, kiuj sendis al Koreio signifajn trupojn. Kvankam tiuj landoj tute indiferentis pri la sorto de Koreio, ili subtenis la principon de kolektivaj agoj, kiu poste povus esti aplikita por ilia propra defendo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la Korea milito] Ĉiuj senescepte ŝlosilaj figuroj de la Truman-administracio ekkredis ke okazas tutmonda komunista komploto kaj ekkonsideris la agreson en Koreio la unua paŝo de interkonsentita ĉino-sovetia strategio, kiu povus iĝi preludo de la ĝenerala atako»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Samtempe kun anonco pri sendo de trupoj al Koreio, estis ordonite al la 7-a floto defendi Tajvanon de la komunista Ĉinio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la Korea milito] Por Mao Zedong, ĵus venkinta en la Ĉina enlanda milito, deklaroj de Truman neeviteble aspektis kiel spegulaĵo de la timo de Usono antaŭ komunista komploto: li traktis ilin kiel unuan paŝon en la usona provo reludi la Ĉinan enlandan militon, finiĝintan per la venko de komunistoj… Mao havis ĉiujn bazojn por konkludi, ke se li ne haltigos Usonon en Koreio, do eble li devos batali kontraŭ Usono en la ĉina teritorio; almenaŭ li ne havis kialojn pensi alie. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Komence de januaro 1951 frontlinio pasis proksimume 80 km sude de la 38-a paralelo kaj Seulo denove trafis la manojn de komunistoj. En tiu momento ĉinoj ripetis eraron de Douglas MacArthur faritan antaŭ tri monatoj. Se ili proponus solvon surbaze de la 38-a paralelo, Vaŝingtono sendube akceptus kaj Ĉinio estus glorinta pro tio ke ĝi venkis la usonan armeon nur unu jaron post deklaro pri la venko en la propra enlanda milito. Sed same kiel Harry S. Truman antaŭ duonjaro, Mao Zedong estis trafita de eŭforio pro neatenditaj sukcesoj kaj li ekdeziris komplete forpeli la usonajn trupojn el la duoninsulo. Ankaŭ li spertis grandan fiaskon. Ĉinoj eksuferis gravajn perdojn, kiam ili atakis fortikigitajn usonajn poziciojn sude de Seulo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Veraj fanatikuloj de tiu ĉi afero sidis en Pekino kaj Pjongjango; la Korea milito tute ne estis Kremla komploto aranĝita por engaĝi Usonon je Azio por poste havi eblecon ataki Eŭropon… Efektive helpo de Stalin al Ĉinio estis sufiĉe avara, li postulis pagi ĝin per kontanta mono, kio kreis bazon por la ĉino-sovetia kverelo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri vortoj de Harry S. Truman dum la Korea milito] Sed militi por “sekureco de niaj armitaj fortoj” estas strategie sensenca afero. La milito mem jam estas risko por ilia sekureco, do transformi “sekurecon de niaj armitaj fortoj” je la celo signifas trafi taŭtologion»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la Korea milito] Stalin ne serĉis pretekston por komenci la totalan militon; li plej forte strebis eviti ĝin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la Korea milito] Douglas MacArthur preskaŭ tutcerte estis prava, asertante ke “Ĉinio uzas kontraŭ ni maksimumon de siaj fortoj”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Kutime ĝuste premo de rezultoj de agoj sur batalkampo devigas komenci intertraktojn. Kaj forigo de tia premo malaltigas stimulojn ĉe la malamiko intertrakti serioze kaj instigas ĝin al longigo de la intertraktoj espere de eventualaj unuflankaj gestoj. Nome tio okazis en Koreio… nombro de viktimoj, spertitaj de Usono dum periodo de la intertraktoj, superis ilian nombron dum la tuta antaŭa periodo de la grandskala milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la Korea milito, kiun Usono penis daŭrigi singarde] Sekvo de tia aliro iĝis eksplodo de elreviĝo kaj serĉado de pekokaproj. George C. Marshall kaj speciale Dean Acheson estis skoldataj ĉiuflanke. Kvazaŭ okazinta enfiltriĝo de komunistoj je Vaŝingtono estis sisteme ekspluatata de demagogoj kiel senatano Joseph McCarthy»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la Korea milito] Krizo en Koreio kaŭzis koncentriĝon de la fortoj en Eŭropo kaj kreadon de la Organizaĵo de Nordatlantaika traktato, ebliginta elteni longan konkuradon pri eltenemo, kia iĝis la Malvarma milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« La plej malgajninta flanko en Koreio iĝis Sovetunio, la lando kiu, kiel pensis usonaj gvidantoj, organizis la tutan entreprenon. Dum du jaroj ekde momento de invado en Koreio, Usono sukcesis allogi ĉiujn landojn, troviĝintajn je ĝia flanko de la tutmonda dividlinio. Usono triobligis defendajn elspezojn kaj transformis la Nordatlantikan aliancon el la politika koalicio je la unuiĝinta milita organizaĵo subestre de usona ĉefkomandestro. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Usonaj gvidantoj vidis en la Korea milito sovetian strategion de allogado de Usono je konfliktoj de la fora Azio por faciligo de sovetia atako kontraŭ pozicioj de la aliancanoj en Eŭropo, kio estis plej granda trotakso de sovetia povo kaj metodoj de Stalin. En neniu el la etapoj de sia kariero tiu ĉi skrupula kaj ruza analizisto estis ĵetanta sur pesilon ĉion samtempe. Samtempe Stalin traktis kreskigon de la povo fare de la Okcidento ne kiel defendan entreprenon, kia ĝi efektive estis, sed kiel pretekston por milita konfrontiĝo, kiun li ĉiam timis kaj kiun li sinsekve penis eviti. Ambaŭ flankoj fakte estis sin preparantaj al la evento, kiu spegulis intencojn de neniu el ili – al la rekta grandskala defio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Stalin eble havis nebulan imagon pri la vera povekvilibro kaj pro tio reagis al la usona kreskado de la milita potencialo dum la periodo de la Korea milito per “paca diplomatia noto” de 1952. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« La Korea milito iĝis jura misio de Unuiĝintaj Nacioj, kvankam ĝi fakte estis organizita kaj efektivigita ĉefe de Usono»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Turkio jam duonjarcenton restas la fidela aliancano de Usono. Fidon kaj dankemon de Usono ĝi meritis jam dum sia senpera partopreno en la Korea milito. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Ĉiu el faritaj de mi decidoj rilate la Korean konflikton havis unu klare konsciatan celon: malebligi la Trian mondmiliton kaj terurajn damaĝojn, kiujn ĝi kaŭzus al la civilizita mondo. Tio signifis ke ni devis entrepreni nenion, kio estus pravigo por Sovetunio kaj engaĝus la liberajn naciojn en plenskalan totalan militon”. »
— Harry S. Truman