Saltu al enhavo

Deng Xiaoping

El Vikicitaro
Deng Xiaoping
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Deng Xiaoping (1904-1997) estis la ĉina politikisto kaj ŝtatestro.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« Malvarmsange observu, fortikigu staton de la lando; trankvile okupiĝu pri la aferoj; kaŝu niajn eblecojn kaj atendu; teniĝu en ombro kaj neniam pretendu gvidantecon»
Citaĵo
« [pri la protestoj sur placo Tian An Men] Mi restas la reformisto,sed se estus perdita la stabileco, por ĝia restarigo necesus la vivo de la tuta generacio. »
— al Henry Kissinger duonjaron post la eventoj, Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Pri la aŭtoro

[redakti]

Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker

[redakti]
Citaĵo
« [pri la unua renkontiĝo de Deng Xiaoping kaj Zbigniew Brzeziński] Deng Xiaoping tuj donis sinceran kaj rektan respondon: se Usono estas preta fari paŝon, ĝi devas rezigni je subteno de Tajvano. Tiukaze ankaŭ Ĉinio estos preta fari paŝon. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]
Citaĵo
« [pri la unua renkontiĝo de Deng Xiaoping kaj Zbigniew Brzeziński kaj interparolo pri Tajvano] Deng Xiaoping ne kontraŭis ke iu esprimu “esperon” pri paca solvo de la afero. Sed Ĉinio neniam konsentos promesi pacan solvon kiel kondiĉon de normaligo [de rilatoj kun Usono]. »
— Warren I. Cohen, Nancy Bernkopf Tucker, Amiko de Pekino, malamiko de Moskvo // Zbig: La strategio kaj politiko de Zbigniew Brzeziński [2013]

Henry Kissinger

[redakti]
Citaĵo
« Mao Zedong, Zhou Enlai kaj poste Deng Xiaoping – ili ĉiuj estis elstaraj personoj. Mao Zedong estis stratego kapabla vidi estontecon, severa, senkompata, foje sangavida revoluciulo, Zhou Enlai estis eleganta, ĉarma, brila administranto kaj Deng Xiaoping estis reformisto de bazaj konvinkoj. Ĉiuj tri estis enkorpigo de la ĝeneralaj tradicioj de komplika analizo kaj transformado de sperto de la antikva lando surbaze de instinkta apartigo de io konstanta kaj taktike necesa. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la protestoj sur placo Tian An Men] Kiam Deng Xiaoping kaj liaj kolegoj decidis rompi la tendencon, akceptinte merkatan ekonomion kaj malcentralizitan decidofaradon, ili unuigis — je la komenca etapo de la reformoproblemojn de la centralizita planado kun problemoj de la libera merkato. Provo fari tiel ke la prezoj spegulu realajn elspezojn kaŭzas prezokreskon, almenaŭ je mallongga distanco. Inflacia eksplodo iĝis unu el lanĉiloj de la tumultoj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« [pri la protestoj sur placo Tian An Men] Deng Xiaoping preferis akcepti paradoksecon de la situacio, insistante je politika stabileco por havi eblecon fini la socio-ekonomian revolucion. Laŭ lia opinio, li luktis kontraŭ ĥaoso, ne kontraŭ demokratio. "Mi restas la reformisto, — diris al mi Deng duonjaron post la subpremo de la ribelo sur Tian An Men, sed se estus perdita la stabileco, por ĝia restarigo necesus la vivo de la tuta generacio". »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Aliaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« [pri Ĉinio] Mia propra sperto de komunikado kun iliaj estroj diras ke ili posedas sufiĉe akran menson, ĉiam pretas lerni ion novan kaj realisme pritaksas politikajn cirkonstancojn. Tiun impreson mi ekhavis post la unua renkontiĝo kun Deng Xiaoping. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Vidu ankaŭ

[redakti]