Memfido estas plena, senduba fido al sia saĝo, kompetenteco.
« La amasahomo sentas sin perfekta. Al la homo neordinara por tio necesas granda aplombo, naiva kredo je sia perfekteco ne estas propra al li, ĝi estas trudita de vanteco kaj restas kvazaŭa, ŝajniga kaj dubinda por li mem. Do la memfidulo tiom bezonas aliulojn, kiuj konfirmus liajn elpensaĵojn pri si mem. »
«Antaŭe la homoj simple dividiĝis je sciuloj kaj nesciuloj… Sed fakulo apartenas nek al tiuj, nek al la aliaj… Oni devas agnoski lin scianta nesciulo kaj tio estas plorinda afero kaj signifas ĝi ke tiu sinjoro ĉiun aferon, kiun li ne komprenas, traktos ne kiel nesciulo, sed kun aroga memfido de la homo, kiu konas sian prezon. »