Puno estas sufero kaŭzita pro malpermesita faro kun la celo, ke oni ne faru tion plu.
« El specoj de la morto, al kiuj tribo aŭ popolokondamnis apartan homon, oni povas elstarigi du plej gravajn formojn; la unua el ili estas elpuŝigo. La homon oni elpuŝigas el la tribo, lasante tie, kie li mortos pro malsato aŭ iĝos predo de ĉasbestoj… Kompleta soleco estas terura puno; izoliĝo de la propra grupo, speciale en primitivaj kondiĉoj estas sufero, kiun nur malmultaj povas elteni. »
« Same kiel ĉe nivelo de la imagoj kaj informoj ne eblas distingo inter la spektakla kaj la simbola, ankaŭ ne eblas distingo inter la krimo kaj puno. »
— Jean Baudrillard, La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002]
« La mondo estas plena de maljusteco, kaj la profitantoj de la maljusteco estas en pozicio por disdoni rekompencojn kaj punojn. Ili donas la rekompencojn al tiuj, kiuj inventas geniajn pravigojn de neegaleco kaj la punojn al tiuj, kiuj klopodas ripari ĝin. »
« The world is full of injustice, and those who profit by injustice are in a position to administer rewards and punishments. The rewards go to those who invent ingenious justifications for inequality, the punishments to those who try to remedy it. »