Konversacio

El Vikicitaro
Konversacio
Konversacio
Konversacio
Aliaj projektoj
Konversacio en Vikipedio
Konversacio en Komuneja kategorio
Konversacio en Vikivortaro

Konversacio estas familiara, ordinare nur distra interparolado.

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« En niaj tagoj ni alfrontas la homon, kiu agas kaj sentas kiel aŭtomato, li neniam sentas travivaĵojn kiuj efektive estus liaj propraj; li sentas sin ĝuste tia kie, laŭ lia opinio, lin konsideras la aliaj; lia artefarita rideto anstataŭis sinceran ridon kaj sensignifa babilado anstataŭis konversacion; li havas mornan senton de senespero anstataŭ vera doloro»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« [pri psikanalizo] Freuda malkovro de la metodo de liberaj asocioj celis kompreni, kio okazas profunde de via persono, malkovri kio vi estas efektive. La nuna konversacio kun afabla aŭskultanto havas kontraŭan, kvankam malkaŝe ne anoncitan celon: ĝi devas igi la homon forgesi kio li estas (se li ankoraŭ havas ian memoron), liberiĝi je iu ajn streĉiĝo, kaj samtempe de iu ajn sento de memeco. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Vidu ankaŭ[redakti]