«Saĝo estas kapablo de la homomense ekkoni la mondon kontraŭe al la intelekto, kiu estas nura kapablo manipuli la universon de la aĵoj per pensado. Saĝo estas la ilo de la homo por ekkonado de la vero, la intelekto estas la ilo por pli sukcesa traktado de la mondo; la unua estas homeca laŭ sia esenco, la dua apartenas al la besta en la homo. »
« Estiĝas eĉ impreso, ke ekde la 19-a jarcento ĝis niaj tagoj okazis videbla kresko de stulteco, se sub stulteco ni komprenas ion kontraŭan pli al saĝo ol al intelekto. »
« Efektive ni scias kiel kaj kio okazas, sed ni ne scias por kio kaj kial. Ni havas multe da homoj kun bonaj kaj altaj intelektaj kapabloj, sed niaj testoj de intelekto difinas kapablon memorfiksi kaj rapide decidi, sed tute ne pensi. »
« Neniu sana socio povas esti konstruita sur pure intelekta scio ĉe preskaŭ kompleta manko de komuna arta sperto, tio estas kolegio plus futbalo, krimkroniko kaj festado de la 4-a de Julio, de la Tago de la Patrino kaj Patro, kaj aldone de la Kristnasko. »